"Aŭskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias, kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos ŝancon prosperi. Ne! Malgraŭ mia mizera stato mi intencas elteni, ĝis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco ŝajnas malsaĝe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksiĝis en mia kapo."
"Do, mi eltenos kun vi," diris Liza.
"Tute ne. Vi laboru — mi serĉos. Mi faras al vi ĉi tiun promeson. Se mi fine sukcesos starigi komercon, mi enprenos vin kiel partoprenantinon, kaj ni duonigos ĉion. Vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano."
"Prefere mi ne akceptu la oficon ĉe V.I.K. sed venu kun vi, por ke ni povu helpi unu al la alia."
"Ne, Liza, tio estas malsaĝa ideo. Ne necesas, ke ni ambaŭ risku malsaton, kaj cetere vi havas la devon monhelpi al via familio. Vi laboru, kaj mi restos ĉe mia decido kaj ankaŭ ĉe mia promeso al vi. Mi havas la stokon da rostkradoj kaj mi klopodos vendi tiujn komence. Vero estas, ke mi jam decidis iri al Liverpool por trovi vendlokon en magazeno. Mi konas iun fakestron en magazeno tie, kaj eble tio helpos."
"Se vi nepre decidis, Vik, nu, mi havas kelkajn ŝilingojn kiujn mi volonte donos al vi. Verŝajne sufiĉe por pagi la veturon. Sed kiel vi superos la malfacilaĵojn en Liverpool? Eĉ se vi sukcesos trovi vendlokon? La magazeno ne pagos vian parton de la enspezo antaŭ la fino de la semajno; do, kiel vi sukcesos loĝi kaj manĝi intertempe?"
"Nu, tiun problemon mi solvos siatempe. Dankon pro la propono de la monhelpo, sed mi ne volas ĝin. Tenu ĝin, vi ĝin bezonos."
"Sed kiel vi povos iri al Liverpool?"
"Tre simple, mi iros piede."
"Piede? Sed tio ne estas ebla. Ĝi estas longa vojo."
"Ne longa, ĝi estas 80 kilometroj, kaj mi ja iros piede … kiam mi ne veturos aŭtomobile!"
"Mi ne komprenas," diris Liza. "Per kies aŭtomobilo?"
"Per ĉies. Ordinara viro uzas unu aŭtomobilon, sed mi uzos multajn. Ĉu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturi."
Liza kontraŭis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.
28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.
Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: "Mil dankojn al vi, amiko!" Tia estis mia humoro, Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon, kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.
"Nu," mi pensis, "mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: