Mi iris serĉi la kontoron kaj trovis ĝin en angulo de la tria etaĝo. La kontoro havis maldikajn vandojn, kaj mi klare aŭdis iun paroli interne. Li parolis laŭte, kaj mi atendis ekstere, ĝis li liberiĝos de la intervjuo, kiun li ŝajne havas. Mi ne atentis la paroladon, sed mi ne povis ne aŭdi. Mi konstatis, ke li ne parolas al iu en la kontoro, sed ke li uzas la telefonon.
Mi aŭdis: "Pretekstoj ne interesas min: tio kaj tio estas via afero. Mi scias nur, ke ni devas ricevi liveron; nenio alia min tuŝas. Necesas dek mil por Manĉestro, sep mil por Liverpool, aliaj dek mil por Leeds kaj la cetera kvanto por la aliaj filioj — kaj mi volas ilin tuj. Ĉu vi komprenas: tuj! Mi ne povas vendi pretekstojn, mi vendas varojn. Se ili ne estos liverataj senprokraste, mi aĉetos aliloke… Jes, jes, mi scias, ke viaj viŝtukoj estas la plej bonaj, kaj tiel plu, sed tio nenion signifas, se ni ne havas ilin!"
Kaj tiel li daŭrigis, dum mi duone atentis.
Subite mi pensis: "Li volas milojn da viŝtukoj, kaj Manĉestro estas la centro de la kotona kaj tolaĵa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja ŝanco, se mi rapidos."
Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontraŭe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la aĉetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: "Kie vi aĉetas viajn viŝtukojn?" Li rigardis min kvazaŭ por diri: "Kia impertinentulo!", sed li diris: "Ni mendas ĉion pere de nia Londona oficejo." Mi forkuris kaj iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmaoj, kiuj ŝajne komercas per tolaĵoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de leterkoverto kaj elkuris. Estis ĝuste la dekdua horo. Mi rapidis al la rendevu-loko kaj tie trovis Blackie.
"Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?"
Li rigardis la liston. "Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas…"
"Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!"
"Sed, aĉeti senmone?" li balbutis.
"Jes, jes," mi respondis. "Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu."
Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmao, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj.
"Jen la situacio," mi klarigis: "Tiu firmao volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmao ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!"
"Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj…"
"Sed ne estas tempo! Aŭ vi transsaltos formalaĵojn, aŭ vi perdos la okazon. Vi…" sed mi vidis, ke mi ni povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis.
Mi vizitis unu-du aliajn firmaojn kun sama rezulto. Ĉe proksimume la kvara oficejo oni aŭskultis al mi.
"Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?" oni demandis.
"Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas ĉi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas sufiĉe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn…"
Li donis al mi vizaĝ-viŝtukon volvitan en bruna papero.
"Nu," mi diris, "diru al mi ion pri tiu tuko! Ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba aŭ… kio? Notu la grandon kaj prezon."
Li ridis kaj donis al mi ĉiujn detalojn.
"Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmaon. Bone."
Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de s-ro Robinson kaj diris al li:
"Ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?"
"Ne," li diris.
"Do kio mankas? Ĉu la prezo estas tro alta?"
"Jes," diris s-ro Robinson.
"Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron. Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo taŭgas al vi, kaj mi trovos ilin."
"Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas viŝtukojn?"
Mi hezitis, poste diris: "Mi devas konfesi, ke antaŭ nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne aŭdi vian paroladon ĉe la telefono."
"Hm, mi ja intencis aranĝi pri ĉi tiu provizora kontoro," li diris, kvazaŭ al si mem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: "Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmao viŝtukojn! Kiam mi tion minacis ĉe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron."
Mia spirito falis.
"Do, ĉio finita," mi diris. "Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malŝparis vian tempon."