La vetero estis favore pluva, kaj ŝi sufiĉe vendis, sed la vendoprezo estis nur po ses pencoj, el kio du pencoj estis por la butikisto. Do malmulto restis por aĉeto de nova stoko kaj por vivado. Krome oni devis uzi multajn citronojn, ĉar necesis unu citrono por ĉiu ekspono. Ĉiufoje oni povas vendi unu-du ĝis ses aŭ sep, sed povas okazi sufiĉe ofte, ke ekspono neniom vendigas. Liza kutime revenis hejmen post la tagfino laca kaj kun mano, kiu doloris pro streĉado. La laboro estis monotona, kvankam unu tagon Liza rakontis amuzan okazintaĵon. Sinjorino envenis, atentis la eksponon, kaj poste postulis dekdu spilojn. Liza demandis: "Ĉu vi aĉetas la dekduon por disdonaci ilin al amikoj?"
"Ho, ne," ŝi respondis naive-sincere. "Mi mem havas hejme dekdu citronojn!" Dum Liza laboris, mi serĉis manieron starigi komerceton, sed mi ne sukcesis. La vendado de Liza pligrandiĝis, kaj kiam mi diris al ŝi laŭde, ke ŝi plispertiĝas, ŝi respondis nur per enigma rideto. Unu matenon, iom post la deka, Liza revenis de la laboro.
"Kio do?" mi demandis. "Ĉu vi ne laboras hodiaŭ?"
"Nek hodiaŭ nek morgaŭ nek iam plu en tiu butiko. Oni ĝentile forpelis min afable min puŝis tra la pordo!"
"Sed pro kio?"
"Pro tio, ke la butikestro estas stulta. Kiel vi scias, mi multe pligrandigis la vendadon lastatempe, sed ĉimatene li decidis, ke tio ne plaĉas… jen pro kio!"
"Nu, nu, Liza, mi konas vin. Bonvolu rakonti la cirkonstancojn! Neniu butikisto estas tiom stulta, ke li forpelus vin tial, ke vi bone enspezas! Tio ne havas sencon. Kion alian vi faris? Ĉu vi eble vendis spilon al lia edzino, aŭ ĉu vi asertis ke vi povas per ĝi elpreni la sukon el melono aŭ vinbero?"
"Kia suspektema homo vi estas! Vi ja scias, ke mi ne malĝuste raportus! Okazis jene. Ĉi-matene mi alvenis iom frue al la laboro, kaj antaŭ mia veno amikoj de la butikestro vizitis lin. Li fanfaronis pri la spilo kaj fiere montris ĝin al ili. Li prenis nepreparitan citronon, trapikis ĝin per la spilo kaj manpremis tiom forte, ke li preskaŭ frakasis la pojnon. Li sukcesis eligi sufiĉe da suko por sattrinkigi muŝon. Mi povas imagi, ke li ruĝiĝis pro honto antaŭ siaj konatoj, kiam ili vidis ke la kvanto da suko ne superis la kvanton da ŝvito sur lia frunto. Post tio li esploris kaj eltrovis, kiel mi pli bone eligis sukon kaj pli bone vendis lastatempe."
"Nur por faciligi la laboron, mi faris tiel. Mi ŝraŭbis hokon al la subo de la tablo ĉe mia flanko. Sur ĝi mi pendigis sitelon da akvo. Mi pretigis kiel kutime trikvar citronojn, tratruis ilin, poste per la pinto de la spilo mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila. Tiujn citronojn mi havis ĉiam en la akvo. Kiam klientoj kolektiĝis, mi povis facile atingi la citronojn sen kliniĝi. Mi prenis unu citronon el la sitelo sub la tablo kaj ŝajnigis trabori ĝin per la spilo. Mi devis teni la citronon horizontale, dum mi mienis trabori, alie la "suko" elfluus tro frue. Post elpremo de la "suko mi montris per unu mano al la kvanto ŝprucigita en la glason kaj per la alia mano mi anstataŭigis la drenitan citronon per alia, dum la klientoj forrigardis. Denove mi elpremis abundan sukon el la "sama" citrono. Nu, la butikisto trovis la sitelon da akvo, en kiu naĝis la citronoj, kaj li komprenis ĝenerale, kion mi faris. Sed anstataŭ esti kontenta, li koleriĝis. Ĉu vi povas kredi tion? Ĉu vi povas kredi ke ekzistas viro tiom stulta? Kaj ĉu vi povas imagi kion li malprudente diris? Li havis la impertinenton diri, ke la vendado estas trompa, jen kia viraĉo li estas! Jen kiel li min dankas, ĉar mi nur iom faciligis al mi la laboron. Tiaj stultuloj ne permesas, ke oni honeste profitu!"
"Estas letero por vi," mi diris al Liza, donante ĝin al ŝi. Ŝi prenis ĝin, rigardis la surstampon, turnis ĝin enmane kaj diris: "Nu, kiu skribus al mi de Londono? Eble la dommastrino, kiun mi konas tie… Ne, ne povas esti: ŝi ne havas skribmaŝinon."
"Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis ĝin? Aŭ ĉu vi pensas ke estus pli trafe malfermi ĝin por eltrovi?"
"Genia ideo! Eble estas skribaĵo en la koverto".
Ŝi legis kaj diris: "Gi estas de V.I.K. Oni demandas, ĉu mi volus eksponi ĉe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?"
"Vi tiel multe vojaĝis kaj ne konas la geografion? Ĝi estas en Kimrujo, ne tro distance de ĉi tie. Kiam okazos la foiro?"
"Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. Ŝajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne ŝajnos, ke vi repetas vian oficon kun ĉapelo en mano."
"Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!"
"Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?"
"Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmaoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iuj."
"Vi ne volas labori? Kial?"