– Ne. Mi konsultis plurajn kuracistojn. Neniu kredis min. Mi ne sukcesis erekti antaŭ ili. Ial blanka kitelo efikas imprese al mia bubeto. Krome, temas pri erektopovo, ne pri misformo organa. Kirurgio neniel helpus.
Ŝi pripensis momente.
– Mi submetos la kazon al nia seminario, – ŝi fine diris. – Seminario?
– Jes. Kun kelkaj koleginoj, ni renkontiĝas regule por pritrakti diversajn aspektojn de la profesio, i.a. teknikajn problemojn. Tial ni ĉiuj aĉetis kaj uzas de tempo al tempo Polaroidon. Malofte mi faras foton por la simpla plezuro, kiel mi faris, kiam mi unue vidis vin nudan. Mi devos foti vin nun, aliel ili min ne kredos. Ni faru ĝin tuj. Ne taŭgus, se falus la falús.
– Sed ankoraŭ ne penis la penis!
lli ridis.
– Ekstaru, – ŝi instrukciis. – Mi fotos vin profile. Atendu, mi iomete restimulu ĝin mane, ĝi jam refaletas.
Ŝi fotis lin plurfoje, laŭ diversaj anguloj. Kolorfotoj ili estis, kaj tre belaj. Ŝi metis ilin sur la komodon.
– Vi venis viziti fakulinon por diskuti pri problemo, sed tamen mi ne ŝatus, ke vi forlasu min sen ricevi vian plezuron. Kion vi volas, ke mi faru?
Lia voĉo fariĝis kvazaŭ nokta-kaverna.
– Mi timas.
Ili staris front-al-fronte kaj lia rigardo laŭiris esplore ĉiujn partojn de ŝia korpo. Eĉ se tro lacaj, la mamoj efikis ekscite, kaj la maldika talio, la plata ventro, la riĉaj koksoj, la perfekteco de la kruroj igis lin pli kaj pli avida. Lia vireco streĉiĝis maksimume, kaj la dikeco, duobla ol ĉe normalulo, ĉi-foje eĉ pli impresis Amindan ol la nekredebla longeco.
– Mi deziras vin, – li diris obtuze, kaj ŝi ektimis.
Unu el la karakterizoj de Aminda Glor estis ŝia sana prudento. Ŝi fulme pensis: "Se mi staros antaŭ li, kaj li ne kapablos subpremi sian deziron, mi suferos. Mi do ĝuigu lin de malantaŭe". Pensite, farite: jen ŝi staris malantaŭ li, premante siajn mamojn al lia dorso, dum ŝiaj manoj komencis karese palpi lian bruston, lian ventron, lian pilksakon, kaj la longan, varman teleskopon rigide direktitan al la rando de l'plafono.
Ĝue, li kurbigis la dorson, kaj ŝi adaptiĝe kurbigis sin. Li rerektiĝis, kaj ankaŭ ŝi. Ŝi gluiĝis al li, kaj dum ŝiaj manoj lerte kaj sperte esploris lian antaŭon, ŝiaj lipoj kisis liajn nukon, ŝultrojn, dorson kaj ŝiaj dentoj lin mordetis.
– Dankon! – li diris kun volupta nuanco en la voĉo.
– Kial vi danku min?
– Ĉar vi havis la brilan ideon veni malantaŭen. Se ne… – li lasis la frazon ŝvebi, preskaŭ minace.
– Ĉu vi ne estas tro frustrita, ke vi ne eniĝas en inon?
Li metis siajn manojn malantaŭen, por koks- kaj glute-karesado.
– Jes ja, mi estas frustrita. Sed via masaĝo estas tre plaĉa, la tuŝo de via varma korpo estas tre plaĉa, kaj la penso, ke mi ne vundos vin, estas ankoraŭ pli plaĉa. Kie estas la banĉambro? – li abrupte demandis.
Ŝi kaptis lian faluson kaj ĝin iom turnis, direkte al pordo.
– Sekvu la vojmontrilon, – ŝi ride sentencis. – Kia delikateco! Vi ne volas malpurigi miajn tukojn, ĉu?
– Se vi nur scius! – li respondis enigme.
Kiam li ekpaŝis antaŭen, ŝi saltis sur lian dorson, sed eĉ en tiu pozicio ŝia profesia konscienco ne forlasis ŝin: ŝi stimulis la mirindaĵon per siaj kalkanoj kaj piedfingroj.
– Hót, Hót, virĉevalo! – ŝi ekkriis kun infana amuziĝo.
Sed tuj en la banĉambro ŝi reprenis la antaŭan pozicion, t.e., ĉi-kaze, la malantaŭan. Dum unu mano karespremis lin laŭ la tuta longeco, la alia sperte koncentriĝis ĉe la ilkapo.
Multegajn virajn orgasmojn Aminda perceptis en sia kariero, kaj en si, kaj ekstere, sed tian ĉi ŝi neniam spertis. Li fleksis la genuojn, kurbigis la spinon, enŝovis en sin la ventrajn muskolojn tiel forte, ke ŝajnis, kvazaŭ la abdomena haŭto baldaŭ tuŝos la lumban, kaj samtempe antaŭenpuŝis sian gigantan rostron tiel triumfe, ke kredeblus, ke ĝi ĉi-foje tuŝos la plafonon. Spasme ĝi ekpafis, repafis, pafadis, dum Aminda sin demandis, ĉu iam ĝi finpafos. La fonto aperis neelĉerpebla.
Kia grandioza ŝpruco! La amsuko eliĝis kiel vaporo el malnova lokomotivo, ŝmirante la plafonon kaj la kahelajn murojn ĉirkaŭ la banujo. Kiel ĉe la fina bukedo de fajraĵo, en kiu ĉiu pafo lanĉas en aeron, laŭ rapida sinsekvo, perlojn elegante refalantajn, Ĝim Juga disspermis kun potenco defianta la imagon. Jes, nekontesteble, tiu malavaro estis grandioza.
– Mi petas vian pardonon, – li diris, – tiu muro estas tute malpura nun.
– Ho, Ĝim! – ŝi respondis, kaj ŝi kisis lian flankon.
Li ekprenis la duŝtubon por akvoŝpruce purigi.
– Lasu, – ŝi diris. – Mi lavos tion, kiam vi estos for. Estas mia tasko, ne via. Estis fenomena spektaĵo. Kaj mi dankas pri via ideo veni ĉi tien, purigi la litĉambron estus pli komplike.
– Vi estas bonkora, – li komentis. – Mi dankas, ke vi gluiĝis al mi malantaŭe. Tiel mi ne riskis trabori vin. – Mi ne forgesos vian problemon. Kompatinda, neniam plenĝua belulo!
Kiam li forlasis la loĝejon, ŝi profunde ĝemspiris, skuante kompate la kapon.