Читаем Ĉu ŝi mortu tra-fike? полностью

Rebutoninte la ĉemizon, Ĝim, tro perturbita por pensi, reprenis sian jakon kaj aŭtomate sekvis la ambasadoron. La ĉambro estis vasta, kun moderna meblaro. Sur larĝa skribotablo troviĝis dika libro, dosieroj kaj ĉiaj dokumentoj. La temperaturo estis agrable malvarmeta. Invitite de sia gastiganto, Ĝim eksidis en profundan ledan apogŝegon. Li honte konsciis pri la nekaŝebla faluso, kiu, ŝajne, rifuzis nun moliĝi.

– Espereble vi pardonos mian etan ruzon, – voĉis la moŝto. – Mi intence lasis vin atendi en varmega ĉambro, kie la sola distraĵo estis erotikaj vidkasedoj. La spegulo en tiu ĉambro ne havas stantavolon, tiel ke mi povis observi vin de ĉi tie, nevidate. Vi agis ekzakte laŭ mia espero, kaj…

– Sed kion vi deziras? Kiel vi eksciis pri mi?

– Belfalusuloj ege plaĉas al mi. Mi eksciis pri vi pere de mia sekretario, homo plej kapabla kaj fidela. Li vizitis por la propra plezuro unu el tiuj sinjorinoj, kiuj konsentas vendi siajn ĉarmojn altapreze por longeta horo. Li vidis ĉe ŝi foton de viro, tute nuda, kun erektita fenomenaĵo. Li demandis, ĉu ŝi scias ties nomon. Ŝajnas, ke vi diris ĝin al ŝi. Ne estis malfacile trovi vin. Mia sekretario bone konas miajn gustojn. Kiam mi eksciis pri vi, mi iĝis tre ekscitita.

Li paŝis al Ĝim, komencis malbutoni la ĉemizon kaj tuŝis la vivpulsan amilon.

– Mirinda, mirinda! – li krietis, kaj liaj okuloj pleniĝis je volupta admiro.

Li plu malbutonis la ĉemizon, kaj forprenis ĝin.

– Staru! – li diris, kaj Ĝim obeis, kun menso ne tre klara. Li duonkredis, ke li sonĝas.

– Vi havas belegan torson. Neniam mi vidis tiel elnorman ĝuilon sur fono de tiel bela brusto ĉe tiel ĉarma vizaĝo. Mia sekretario ne mensogis. Mi timas, sinjoro, ke mi enamiĝas al vi.

Li malbukis lazonon.

– Ni liberigu tiun karan kaptiton, – li flustris kun rideto. – Ĝi reprenu sian naturan pozicion. Jen.

Faliginte la pantalonon kaj la kalsonon, li kunigis la manojn kvazaŭ preĝe kaj admire himnis:

– Kiaj femuroj! Kia kisinda pilkoparo! Kara amiko, vi estas donaco de Dio al mi. Perfekta respondo al miaj sopiroj.

Ĝim ne sciis, kion fari. Jam kiam la ambasadoro tuŝis lian zonon, li preskaŭ repuŝis lin, sed lia volo estis kvazaŭ paralizita pro la strangeco de la situacio, la nekredebla monpropono kaj funda, nepreciza sento, ke al ambasadoroj oni ne agas kiel al iu ordinara. Nun li eksentis sin stulta, antaŭ tiu grasulo, starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis.

– Kiom mi proponis al vi? Naŭmil dolarojn monate, ĉu ne? Tio estis nur por allogi. Mi nun konstatas, ke vi valoras almenaŭ 12 000.

– Por fari kion?

– Reveni kun mi al la emirlando. Mia posteno ĉi tie estos baldaŭ finita. Mi reiros mialanden. Kaj viroj bele dotitaj de la naturo estas mia sola plezuro. Vi estas pli ol bele dotita: grandioze, gigante. Mi havas tiom da mono, ke mi ne scias, kion fari per ĝi. Fluas nafto, kaj mi monon enpoŝigas. Trejni la futbalteamon estas kompreneble nur preteksto, se vi bezonos ĝin. Se vi preferas alian laboron, aŭ neniun laboron, al mi estas egale.

– Sed vi ne pagos min nur por min rigardi, ĉu?

– Ne naivu, karulo, tio ne estus ebla. Tamen, mi ne estos tro postulema. Mi deziras ludi per via korpo, per via dieca ĝudonilo. Mia plej granda sopiro estas fiki vin de malantaŭe kaj samtempe masaĝi ĉi tiun ĉefverkon de la naturo Se mi povus atingi, ke ni ambaŭ kulminu samsekunde, mi estus la plej feliĉa homo sur la tero.

Ĝim provis kvietigi sian menson, por almenaŭ ĉenigi kelkajn koherajn pensojn, sed ne prosperis al li.

– Ne timu, mi uzos vazelinon, aŭ ion similan, – la ambasadoro diris, ne tre klare.

– Pardonu, pri kio vi parolas?

– Vazelino. Ne. Mia sekretario trovis … Mi ne memoras la nomon … specon de produkto, per kiu mi ŝmiros mian aĵeton por penetri vin sendolore. Kaj se vi deziros, mi metos iom da ĝi ankaŭ sur miajn manojn, por ne suferigi vin frote. Ĉu vi eltenas longe, antaŭ ol ŝpruco?

Lia triviala maniero paroli malhelpis la junulon mensfunkcii taŭge. Se li sin esprimus alude, aŭ kun okulumoj, eble estus malpli facile kompreni, sed iel ĉio estus pli tole rebla.

Serĉante vortojn por respondi, aŭ eble iom da ekstera apogo en ĉi tiu strangega aventuro, Ĝim turnis la okulojn al la fenestro. Nur malprecize li divenis movon, tuj antaŭ ol percepti ege agrablan sensacon ĉe la plej sentoriĉa parto de la vira ornamaĵo. La eta grasa arabo ĵus komencis leki langapinte la rimeneton de lia glano. La membro, kiu estis moliĝinta jam de kelkaj minutoj, tuj rekreskis al potenca staro. Kiel konstante tiutage, la junulo estis kaptita inter du disaj inklinoj. Unuflanke, tiu riĉulo, kiu kondutis, kvazaŭ li posedus la knabon, naŭzis lin, kaj Ĝirn sentis impulson lin bati planken kaj piedfrapi. Aliflanke, la pure fizika plezuro esti tie lekata montriĝis ĝuinde intensa, kaj krome la juna viro ankoraŭ ne decidis, kion fari pri la "labor"-propono. La anoncita sumo ja signifus post nur unu jaro da nenifaro kapitalon, kiun li ne povus ŝpari eĉ dum jaroj per sia nuna salajro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

188 дней и ночей
188 дней и ночей

«188 дней и ночей» представляют для Вишневского, автора поразительных международных бестселлеров «Повторение судьбы» и «Одиночество в Сети», сборников «Любовница», «Мартина» и «Постель», очередной смелый эксперимент: книга написана в соавторстве, на два голоса. Он — популярный писатель, она — главный редактор женского журнала. Они пишут друг другу письма по электронной почте. Комментируя жизнь за окном, они обсуждают массу тем, она — как воинствующая феминистка, он — как мужчина, превозносящий женщин. Любовь, Бог, верность, старость, пластическая хирургия, гомосексуальность, виагра, порнография, литература, музыка — ничто не ускользает от их цепкого взгляда…

Малгожата Домагалик , Януш Вишневский , Януш Леон Вишневский

Публицистика / Семейные отношения, секс / Дом и досуг / Документальное / Образовательная литература
Библия секса
Библия секса

Книга адресована буквально всем – тем, кто ничего не знает о сексе, ничего не умеет и у кого ничего не получается, тем, кто знает и умеет всё, – ну и тем, кто серединка на половинку. Её с пользой для себя и с большим удовольствием прочтут и мужчины и женщины. Её постоянное место на тумбочке возле постели, и она там гораздо более уместна, чем знаменитая «Кама Сутра». Это книга не о технике секса, а скорее о его душе (хотя без техники, конечно же, нельзя обойтись). Вы поймёте, что необходимо не стесняться разговаривать о сексе со своим партнёром, быть внимательным к его желаниям и не скрывать свои, почувствуете, что заниматься сексом – это так же естественно, как дышать. Эта книга, безусловно, поможет вам поддерживать ваши сексуальные отношения на высоте и продлить их на долгие и счастливые годы жизни вдвоём.

Пол Джоанидис

Семейные отношения, секс / Здоровье и красота / Дом и досуг / Образовательная литература