Ŝi enspiris malrapide, por ke la pulmoj ĝisfunde pleniĝu, kaj longe elspiris. Unufoje, dufoje, trifoje. Nur tiel ŝi komencis akiri regadon super si.
– Ĉu timo? Ĉu deziro? – ŝi fine eĥis. – Jes, ambaŭ luktas en mi. Sed feliĉe mi sentas, ke mi iom post iom eliĝas el la sorĉo. Mi refariĝas mi mem. Jes, ni bezonas priparoli vian problemon. Kvankam mi ankoraŭ ne povas forpreni miajn okulojn disde …
La vorto mankis al ŝi. Por 48-centimetra erektaĵo neniu neologismo jam estis proponita.
– Vi estas tute pala! – policano Jano Karal diris al sia edzino, psikologino Ĝoja. – Ĉu vi ne sentas vin bone? Mi devus ne priskribi tiujn terurajn detalojn. Sed ĝenerale vi ne tiom identigas vin kun la viktimo.
Ĝoja ne povis respondi.
– Tiuj seksaj atencoj, – li daŭrigis, – troviĝas inter la krimoj, kiuj plej naŭzas min, ĉefe kiam temas pri ripeta farado, kiel ĉi-kaze. Ĉiumonate je nokto plenluna! Verŝajne tiu krimulo estas viro sekse ne plene kapabla, kiu ne nur strangolas sian viktimon, sed krome trovas ian kompensan, sadisman plezuron en la fakto enŝovi en ties korpon tubon tiel longan kaj dikan, ke ĝi nepre vundos ŝin.
Ĝojan tiu novaĵo teruris. Ŝi memoris la konversacion kun tiu stranga kliento, Ĝim Juga, kiu senvestigis sin en ŝia kabineto de la Centro Psikosociala. Ŝi memoris, kiel li rakontis pri sia plurfoja sonĝo: "Mi seksumas kun virino, mi enŝovas min tute en ŝin, ĉar mi tiom deziras iri ĝisfunde, sed mia organo estas tro dika, tro longa, ĝi dolorigas, kaj ŝi komencas krii. Tiam, por silentigi ŝin, kvazaŭ reflekse, miaj manoj kaptas ŝian gorĝon, kaj premas, premas, premas ĝis fine mi vekiĝas, ŝvitkovrita. Ĉu estas vere, ke iu psikoterapio povus min resanigi el tia prem-, jes, tute laŭvorte premsonĝo?"
Ĉu eblus ke…? Tri hipotezoj prezentiĝis al ŝia menso: (1) Tio estas tute simple sonĝo esprimanta deziron perfekte kompreneblan ĉe juna viro sekse normale potenca kaj kun tiel ĝena falusa trograndeco; (2) li havas tute disigitan personecon, kaj nekonscie, nokte, iras de tempo al tempo kontentigi sian ĝu-bezonon ĉe virinoj, kiujn li poste strangolas, sed lia normala personeco pri tio tute ne memoras; similaj kazoj, kvankam maloftaj, ja estas konataj al la faka literaturo; (3) li efektive tiel murdis virinojn, tute konscie, pro la kaŭzo, kiun la sonĝo priskribas: silentigi; nesciante, kiel liberigi sin de tiu katastrofa emo, li venis al psikologino, sed ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo.
Kaj nun, Jano mencias detalojn, kiuj perfekte kongruas kun la tria. Ĉu Ĝim Juga estas la plenluna krimulo? Kiel terure, ke pro tiu diabla profesia sekreto, ŝi ne rajtas diskuti la aferon kun la edzo!
– Mi petas vin, ĉesu, – ŝi diras, kun vizaĝo ĉifonita, – mi ne elportas ĉi tiun koversacion.
Jano rigardas ŝin sindemande. Delonge li kutimas rakonti al ŝi detalojn pri siaj enketoj, kaj neniam ŝi montriĝis tiel sentema. Ĉu io speciala okazis?
Da viraj iloj Aminda Glor vidis tiel abunde en sia vivo profesie dediĉita al la seksa ĝuo de amordezirantoj, ke ŝi delonge ĉesis kredi je la ebleco ricevi surprizojn tiurilate. Ĉiaspecaj venis al ŝi: longaj malgrasaj kiel piptuboj, dikaj aferoj pendantaj oblikve, etaj butonetoj provantaj sin kaŝi en la apuda veprejo, belaĵoj kun inteligenta kapo, kiuj en unu sekundo ekstaras firmastange, pezaj glanoj kroĉitaj al molaj kolbasetoj, kiujn duonhoro da pritrakto ankoraŭ ne sukcesas veki, jes, la listo povus daŭri longe kaj vi povus nomi iun ajn eron el ĝi: ŝi posedis ĝin en sia memoro. Tamen,tiutage…
La tago estis varia, kiel kutime. Plaĉa estis la unua kliento, unu el tiujn embarasitaj junuloj, al kiu ŝi povis tutkore patrini.
Aminda Glor ne konis la precizan sencon de la vorto "psikoterapiisto", sed, eĉ se ŝi ne povus tion vortigi al si, ŝi inkluzivis sin en tiun noblan profesion. Viroj ja travivas ĉiajn moralajn, psikajn aŭ mensajn turmentojn, kiujn ili bezonas rakonti al persono kapabla amike aŭskulti, post aŭ dum kio ili bezonas fizikan malŝarĝon de la nerva streĉiĝo, ĉu ne? Ŝi havigis al ili kaj la atentan orelon kaj sian tutan sperton de seksa malŝarĝistino. Kaj ŝi ne dubis pri tio, ke kaŭzante tiom da malsteĉiĝoj, ŝi alportas al la socia vivo meritplenan kontribuon.
Ekzemple tiu junulo, kiu estis hodiaŭ ŝia unua kliento, verŝajne kondutos de nun kun freŝa kaj valora memfido. Kiel timema li estis, kiam ŝi malfermis la pordon! Kiel sinĝene li nudigis sin! Kiel mizere lia kaceto ŝrumpis, kvazaŭ rifuzante montri sin! Sed ŝi sciis trovi la trafajn vortojn, fari la ĝustajn gestojn, helpi lin konfesi sian kompletan mankon de sperto… Kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, kaj li ekploris kiel frustrita bebo, ŝi sciis redoni al li kuraĝon, kaj akceptigi al li, ke nur fanfaronoj pretendas sukcesi unuaprove, kvazaŭ eblus lerti sen lerni, kaj lerni sen mistrafi. La duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron.