La sekvanta kliento prezentis kun tiu plej malplaĉan kontraston. Maljuna, malbela, malpura, li odoris aĉe kaj riproĉis
– Sankta Maria Magdalena! – kriis Aminda Glor – kiu kutimis dividi siajn zorgojn kun tiu ekskolegino – post kiam la fi-kaculo kaj fik-aĉulo foriris. – Havigu de Dio, ke venu al mi nur viroj kun bona firma stango!
La humuron de Sankta Maria Magdalena ŝi tute ne antaŭvidis.
– Permesu, ke mi fotu vin, – ŝi diris admire al la nuda viro, kiu staris antaŭ ŝi.
Ĉe lia jesa rideto, iom malĝoja, ŝi prenis sian PolaroId-aparaton. Neniam antaŭe ŝi vidis viron kun tiom da ĉarmo, neniam antaŭe ŝi vidis amilon tiel allogan, tiel harmonie skulptitan ĉe fono de malgrasa, muskola ventro, kaj de fortikaj femuroj.
– Mi ĝojas, ke vi venis al mi, sed mi ne komprenas, – ŝi diris. – Kun tia aspekto, vi povas havi senpage ĉiujn knabinojn, kiujn vi deziras. Mi ĝenerale utilas nur por tiuj, kiuj ne trovas mem.
– Mi havas problemon, – li respondis, sidiĝante sur la randon de l’ lito.
– Kiel vi nomiĝas, karulo? Diru al mi. Mi ŝatas rilati persone kun miaj klientoj. Kaj poste ni pritraktos vian problemon, tute trankvile.
Ŝi parolis per sekuriga voĉo, senvestigante sin, kaj ekkaŭrante sur la plankon inter liaj kruroj. "Espereble li ne estas impotenta", ŝi diris al si; "estus tro domaĝe ĉe tia bela besto".
– Mia nomo estas Ĝim, Ĝim Juga, se vi volas ĉion scii, kaj mia problemo estas ke … nu … Mi neniam seksumis kontentige.
– Do vi venis al la ĝusta adreso. Mi… – La frazon ŝi ne daŭrigis, ĉar ŝi komencis mordeti al li la internan flankon de femuro, proksimiĝante pli kaj pli al la ingveno. Ŝia vango tuŝis lian viraĵon, kio plaĉe ekscitis lin. Li metis la manojn al ŝiaj ŝultroj kaj poste sur ŝiajn mamojn, iom tro pendantajn laŭ lia gusto, sed tamen agrable palpindajn.
– Kun mi vi certe sukcesos, – ŝi diris, kaj, observante lian ekŝveliĝon, ŝi aldonis, senpeziĝe: – Vi ja ne estas impotenta.
– Mi ne sukcesos kun vi, kiel vi tuj vidos, – li respondis. – Mi ne venis por havi plenan kontentiĝon, neeblan miakaze, sed por submeti fakan problemon al fakulino.
– Aŭ fikan problemon al fikulino?
lli kune ridis, ŝi ĝoje, li iom pezkore.
– Kio estas via fikfaka problemo? – ŝi demandis kun tono de persono kompententa, tuj kapabla trovi solvon.
– Vi tuj vidos, – li rebatis. Estis unu el tiuj maloftaj tagoj, kiam li erektis malrapide. Lia ilo impresis plena, sed ĝi ankoraŭ celis pli planken ol plafonen. Ŝi kisis ĝin, kaj per la lango laŭiris la balanan kronon. Li sentis fortan emon meti la manojn al ŝia nuko kaj trudi al ŝi enbuŝan penetron, sed per grandega mobilizo de sia volpovo li repuŝis ŝin, kriante plengorĝe: – Ne!
La puŝo estis tiel forta, ke ŝi falis malantaŭen.
– Ej! Kion vi …? – ŝi komencis, kolerete, sed, dum ŝi realprenis pli komfortan sidan pozicion, ŝia rigardo revenis al lia interfemuro.
– Diable! – ŝi ekkriis, fascinite de tiu elstaraĵo, kiu preskaŭ atingis la nivelon de liaj ŝultroj. – Ĉu …ĉu vere…?
– Nun vi vidas mian problemon, – li diris.
– Ĉu ĝi estas reala? – ŝi demandis, pli al si ol la sia kunulo, kaj ŝi ekkaptis ĝin mane, por kontroli, kaj tiu ekscita tuŝo gajnigis al la staraĵo unu aŭ du centimetrojn.
– Vi ne imagas, kiel terure estas por mi, – li konfesis. – Mi treege forte deziras vin, nun, sed…
– Sed mi simple rifuzos enigi tion en min, ĝi min ŝirus.
– Kompreneble. Tamen mi sopiras al orgasmo envirina. Mi deziras ĝui, kaj ne nur masturbe. Eniri nur parte ne estas kontentiga solvo. Temas pri reflekso, ĉu ne? Almenaŭ ĉe mi. Je la lasta minuto, tuj antaŭ ol mi kulminos, mi volas premi la virinon al mi, senti mian ventron kaj bruston ĉe ŝiaj ventro kaj brusto, penetri ŝin ĝisfunde, ke la bazo de mia … afero… tuŝu ŝian pordeton, sed tio ne eblas sendomaĝe.
Ŝi ne parolis. Ŝi nur povis fikse kontempli tiun mirindaĵon. Ŝiaj sentoj estis miksitaj. Ŝi, kiu preskaŭ neniam sentis deziron al viro – ŝia profesio ŝin ja saturis – perceptis en si inklinon longe seksludi kun ĉi tiu junulo, sed samtempe ŝi terure timis, ke li dolorigus ŝin.
– Kaj krome vi estas tre alloga! – ŝi flustris.
– Ĝuste, – li respondis tute nature. Li estis videble viro tre spontana, nekomplika, realisma, ĉe kiu forestis ĉia falsa modesteco. – Jes, mi estas alloga, kaj tio eĉ pli komplikas la problemon. Junulino kroĉiĝas al mi, invitas min, komprenigas al mi sian deziron kunkuŝi… Se ĝi nur estus same longa ripoze, ili ektimus tuj, kiam mi senkalsoniĝas.
– Tio estas la tikla fenomeno, – ŝi konsentis. Ŝi rigardis la foton, kiun ŝi faris komence per la Polaroid. – En la trankvila stato, ĝi estas tre bela, sed ne speciale longa aŭ dika, dum nun …
Li ekkuŝis sur la liton, kaj ŝi apude. Lia paliso diagonalis direkte al la loko, kie, malantaŭ lia kapo, la muro trafis la plafonon.
– Kion mi faru? – li demandis.
– Ĉu eble kirurgio?