"Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj!…"
Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos "grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.
Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas "kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu!… k.t.p.
En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos.
Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj?
Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof, antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.