En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?
De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio.
Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.
La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio.
Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.
Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.
Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l' familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta fojo". [5]
Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto.