De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis morto… kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.
Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.
Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:
Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj… Al vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo… "Ne bleku, judaĉoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro, vi, raso de ŝtelistoj!…" kaj kraĉas oficiro pro malŝato.
Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj… Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando!…" Protestas Polo el amaso… Kie?… Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj… ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon? Terure ĝi aspektas… Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn…" Tiel kuras murmurado. Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en spiritoj.
Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
"En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj…