472. En Januaro la vetero estas frosta kaj neĝa. En Februaro ĉio vestas malgaja. En Marto blovegas la vento. En Aprilo la herbo verdas, kaj falas pluveto. En Majo ridetas la tuta Naturo. En Junio floras rozoj. En Julio la tagoj estas varmegaj. En Aŭgusto la fruktoj estas maturaj. En Septembro oni rikoltas la grenon. En Oktobro falas la folioj. En Novembro ĉion kovras nebulego. En Decembro ni festas Kristnaskon.
473. (a) En kiu monato vi naskiĝis (were born)? Nomu la nunan monaton. Kiun monaton vi preferas? Kial? Kiu monato venas antaŭ Novembro? post Aprilo? inter Novembro kaj Januaro? Kio okazas en Marto? Kiam venas la nebulegoj?
(b) Kial Kristnasko similas al la litero D? (1191).
The Verb-Ending «-i»
474. When in English we put the word to before a verb, Esperanto translates to by the ending -I.
Thus: prosperi, to prosper; rifuzi, to refuse; suferi, to suffer.
Li promesas rapidi, he promises to-make-haste. Li rapidas promesi, he hastens to-promise.
Mi deziras provi lerni legi kaj skribi, I want to-try to-learn to-read and (to‑)write.
The ending -I is called the InfInItIve.
475. Ni konsentas malkonsenti. Esti en Romo, kaj ne vidi la Papon! La hundo ne bojas, kiam ĝi deziras kapti ŝafidon. Ĉion kompreni estas ĉion pardoni. Instruas mizero manĝi panon sen butero. Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. Vivu kaj lasu (allow, let) vivi. Eĉ kato rajtas rigardi al reĝo.[51]
476. DIVERSAJ ESPRIMOJ. Pagi por fremda festeno. Promesi orajn montojn. Havi varman lokon. Prediki al surduloj. Perdi la saĝon (la kuraĝon). Ne movi la buŝon. Diri la nudan veron. Fordoni la okazon (occasion, chance). Havi la okulojn sur la ĝusta loko. Alpremi iun al muro. Lasi fali la manojn. Streĉi la orelojn.
477. Rakontu al mi ion pri la familio de la orkideoj.
“Pardonu, fraŭlino, sed mia patrino ne permesas al mi klaĉi (gossip) pri aliaj familioj.”
La nova ĉapelo. Mastrino: “Kio! Vi permesas al vi surmeti mian novan ĉapelon?” Ĉambristino: “Pardonu, sinjorino. Mi nur deziras vidi, kia ĝi aspektas super bela vizaĝo.”
Inteligenta respondo. “Kial oni metas blankan folion en la fino de la libro?” “Tio estas por la personoj, kiuj ne scias (know how) legi.”
“Ĉu vi scias naĝi?” “Ho, jes.” “Kie vi lernis?” “En la akvo.”
Patro: “Kio estas tio?” Filo: “Letero de mi al Mario.” “Sed vi ne scias skribi!” “Ho, tio ne gravas! ŝi ne scias legi.”
Patro al fileto: Ĉu vi iam vidis min konduti (behave) tiel, kiam mi estis knabeto?
478. Kion vi diras, kiam vi deziras eltrovi, ĉu oni komprenas vin? ĉu oni parolas en Esperanto? ĉu iu amas muzikon? ĉu estas butero en la ŝranko? kie via lernolibro estas? kiu estas ie? kiun vi vidis? kies estas la ĉapelo? kion amiko faras, kaj kial? kiam letero alvenis? (Kiam mi deziras eltrovi, ĉu oni min komprenas, mi demandas “Ĉu vi komprenas min?”)
Varianto.Kiam vi diras “Ĉu vi komprenas min?” (Mi diras “Ĉu …?”, kiam …).
479. Ĉu vi preferas manĝi pomon aŭ oranĝon? lerni la Hispanan lingvon aŭ la Italan? kanti aŭ desegni? esti sana aŭ malsana? trinki lakton varman aŭ malvarman? dormi en domo aŭ en tendo (tent)? ludi kartojn aŭ kriketon?
Variantoj: (a) Kiun vi preferas manĝi: pomon aŭ oranĝon? (b) Kion vi preferas fari: kanti aŭ desegni?
480. (a) Read the words in 98, changing ‑as to ‑i.
Thus: atendi, to wait.
(b) With the roots brod, desegn, kudr, orl, pentr, trik, translate:
We learn to embroider, to draw, to sew, to hem, to paint, and to knit.
(c) He forgot to-come. I am-learning to-sing. The child needs (bezonas) to-eat and to-drink. I refuse to-obey you. He is-afraid to-learn to-swim. I rejoice to-see you. To-see her is to-love her. On (en) a cold morning I love to-stay in bed. I hate to-sleep on the floor. We agreed to-forgive and to-forget.
(d) Use in sentences: Am-(bedaŭr- dezir- esper- ĝoj- konsent- malam- malĝoj- memor- prefer- pretend- promes ‑rajt- rifuz- tim‑)as ‑i.
481. Note the following English forms:
• Li amas iri, He loves (likes) going (to-go).
• Li malamas iri, He hates going.