453. The noun-form -ANTO = ‑anta homo, someone who is …‑ing, a …-ing person, a …-ant, a …-er.
Defendanto, a defendant.
Disputanto, a disputant.
Dubanto, a doubter.
Korespondanto, a correspondent.
Lernanto, a learner, student.
Loĝanto, an inhabitant.
Plendanto, one who is complaining, a complainant, a complainer.
Protestanto, a protestant.[49]
454. La rikolto estas multa, sed la laborantoj estas malmultaj. Eminenta ŝuldanto, malbona paganto. Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. La forestanto ĉiam estas malprava. Multaj kompatantoj (who pity, sympathizers), sed neniu helpanto.
Ploranton oni evitas (avoid, shun), ridanton oni imitas.
Ne estas pied-iranto kolego (colleague, fellow-worker) al rajdanto.
455. La ploramanto. “Estu bona infano!”
“Li ne ĝenas (bother) min. Efektive, mi ĝojas, kiam infanoj ploras.”
“Ĉu vere?” “Jes, ĉar tiam oni forsendas ilin al la lito.”
456. (a) Atendanto, batalanto, demandanto, flustranto, kuranto, preĝanto, ridanto, vidanto.
(b) Staranto estas homo staranta; homo, kiu staras. Kio estas atak-(festen- flug - kis - kuŝ - puŝ - sid - ten - tim - trov - viv - vok‑)anto?
(c) Believer, day dreamer, deceiver, eater, flatterer, grumbler, imitator, looker-on, mocker, oarsman, passer-by, petitioner, questioner, smoker, stammerer, stroller, swimmer, thinker, wanderer. One-who-is-dying.
(d) Dormantino, plorantino, sidantino, venantino, etc.
457. -ISTO shows habitual occupation, often profession.
‑ANTO is simply one who is doing the action at the moment.
“A writer” may mean either skribisto, a scribe, or skribanto, the person now writing.
458. Place ‑isto ‑anto after the following roots, and translate:
aplaŭd, ekzamen, gard, gvid, help, instru, juĝ, kant, konduk, konsil, korekt, labor, lav, leg, lud, muzik, observ, parol, plor, predik, rakont, redakt, telefon, serv, vizit, vojaĝ, zorg.
«-ul»
459. The suffix -UL = an individUaL characterized by or possessing the quality named.
Belulo = bela persono, who is beautiful; belulino, a belle.
Avarulo, a miser.
Surdmutulo, a deaf-mute.
Malsanul(in)o, an invalid.
Neĝulino, Snow-white.
Aliulo, someone else.
Karul(in)o, darling.
460. Ne helpas spegulo al malbelulo. Maldiligentulo diras “Leono estas sur la vojo”. Fremdulo mi estas en lando fremda. Ĉiu estis junulo—ĉiu estis pekulo. Pekis junuloj kaj pekis maljunuloj. Riĉulo veturas, malriĉulo kuras. Saĝulo aŭskultas konsilon. Neniu sanktulo estas sen makulo. Al ĉiu sanktulo apartan (special, separate,particular) kandelon! Inter piuloj (religious people) ne mankas pekuloj. Inter blinduloj regas strabuloj (those who squint). Por saĝulo sufiĉas aludo. Por riĉulo fasto—por malriĉulo festo. Malriĉulo rabiston (robber) ne timas.
461. “Kial vi ploras, fraŭlino? Ĉu ankaŭ via karulo formarŝis kun la armeo?” “Jes, ĉiuj kvin!”
“Kial vi donis katon al la viro, kiu gajnis la premion?” “Ĉar ĝi estas gratulo (grat-ulo!).”
La sep aĝoj de virino: (1) Infano; (2) Knabino; (3) Junulino; (4) Juna virino; (5) Juna virino; (6) Juna virino; (7) Juna virino.
Instruisto, al la stultulo (stulta = stupid) de la klaso: “Kiom da oreloj havas kato?”
“Du, sinjoro.” “Kiom da okuloj?” “Du, sinjoro.” “Kaj kiom da kruroj?” “Nu, sinjoro, ĉu vi neniam vidis katon?”
462. (a) Sanulo, sanuledzino, sanulino, sanulinedzo, malsanulo, malsanulidino, frenezulisto, molkorulo. Senĉapelulo, senmonulino, sensaĝulo. Pekanto, pekulo.
(b) Place ‑ulo, ‑ulino, after the following, and translate: abomen, antikv, bon, ĉarm, elegant, eminent, feliĉ, grav, ĝentil, honest, impertinent, inteligent, kontent, kruel, lert, modern, modest, nobl, nov, pal, proksim, prudent, ruĝ, sol, strang, virt.
(c) Blonde (blond), coward, dumb-man, late-comer, simpleton (naiv), thin-woman, weakling, youth (maiden).