(b) What a life! What a face! What a baby! What a voice! What music! What a long neck! What an idiot he is! What a sweet angel you are! What a question! What a sudden storm! What a happy thought!
«La prefikso „mal-“»
172. MAL- before a root makes it mean the exact opposite[26].
Mola, soft; malmola, hard. Avara, avaricious; malavara, generous. Lerta, skilful; mallerta, clumsy. Seka, dry; maiseka, wet. Malŝparas, wastes. Maltrafas, misses the mark. Malamiko, an enemy; malvirto, a vice; malbeno, a curse.
Cp. English malcontent (malkontenta), maladroit (mallerta); and French malsain, malhonnête (malsana, malhonesta).
173. Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. Patro avaras, filo malŝparas. Mono estas bona servisto, sed malbona mastro. Arto estas longa, vivo mallonga. En la bona malnova tempo! Tro rapida laboro, tro malgranda valoro. Por la patrino ne ekzistas infano malbela. Tablo festena, sed tablo malplena. Multo en malmulto. Granda nubo, malgranda pluvo. Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. Eĉ malgranda muŝo (fly) ne estas sen buŝo. Laŭta (loud) rido, malplena kapo. Granda telero (plate), malplena kulero (spoon).
174. Translate:
Mal- alt-(dik- elegant- eminent- feliĉ- fidel- fort- grav- inteligent- interes- jun- laŭt- modern- perfekt- profund- pur- riĉ- saĝ- sam- san- varm- ver‑)a.
Mal-aranĝ-(ben- dezir- esper- fid- ĝoj- konsent- kresk- obe- prosper‑)as.
Mal- harmoni- (konsent- lum- ord- plezur‑)o.
En hotelo.Filino: “Ho patrino! La telero estas malpura!” Patrino: “Ŝŝ! kara. Tio estas la supo!”
«Difinoj»
175. Proksima: Apud mi. Pluvo: la ĉielo ploras. Fianĉo: Feliĉa viro kun ringo. Edzo: Malfeliĉa viro kun ringo. Hundo: La malamiko de la kato. Supo: Varma kaj dika malpura akvo. Lampo: Malnatura suno en la ĉambro. Tapiŝo: La mola vesto de la planko. Muso: Malgranda griza besto en la muro. Luno: la nokta malvarma lampo de la naturo. Stelo: Tre malgranda nokta lampo sur la ĉielo. Bildo: Kolora objekto—se ĝi estas moderna, la homoj rigardas (look) kaj ne komprenas: se ĝi estas malmoderna, ili komprenas, sed ne rigardas.
176. (a) Modelo: Ĉu neĝo estas varma aŭ mal-varma? la nepo … juna? haro … dika? la reĝino … riĉa? elefanto … granda floro? fero (iron) …mola? la maro … profunda? Februaro … longa monato? N … inteligenta lernanto? Islando … varma lando? muso … granda frukto? la kolo de ĝirafo … longa? tiu libro … granda? la plafono … alta? tiu pupo … bela?
Ĉu vi estas feliĉa, aŭ ne? la Blanka Monto … loko interesa? Oslo … urbo Itala? fero … utila metalo?
Li estas riĉa, sed ŝi estas malriĉa. La patrino estas bela, sed la patro ….
«Alia»
ALIA,other, another (= ne la sama.)
La alia, the other.
Jen alia! Here’s another!
Iu alia, some one else, some other one.
Io alia, something else.
178. Unu ridas, alia ploras. Unu semas, alia rikoltas. Por unu, forto; por alia, morto. Por unu, festeno; por alia, ĉagreno (worry, vexation). Unu konstruas (builds), alia detruas (destroys).
179. (a) Unu estas riĉa, alia malriĉa. Tiu ĉambro estas orda, sed la alia ne. Unu okulo estas blua, la alia estas verda. Tiu libro estas dika, la alia maldika. Mi diras al tiu “Iru!” kaj li iras; kaj al alia “Venu!” kaj li venas.
(b) Make similar sentences with floro, knabino, kreto, libro, sinjoro, tablo, valizo.
(c) One pupil listens and remembers, the other forgets. In another room, on another table, for another day, near another town, under another sky, with another person, without another friend. That rose belongs to me, and the other to you.
«Kvankam … tamen», (Al)though … Nevertheless
180. (a) Kvankam li estas riĉa, li tamen estas malfeliĉa. … juna, … tre saĝa; … ploras … feliĉa. Kvankam li demandas, tamen ŝi ne respondas (instruas, … ne lernas; manĝas, … ne kreskas).