755.
Mi revas pri ĝardenoKaj hela bluĉiel’,Kaj floro rave dolĉaDe am’ kaj bel;Mi vidos la ĝardenon,La floron trovos mi;Kaj floros ĝi eternePor mi, por vi!* * *Dormu, infano, sur arba lulilo;Vento vin svingos en ĝoja trankvilo.Kiam la branĉo rompiĝos, ho, kio—?Falos la branĉo, lulilo, kaj ĉio!* * *Mi amas katidonKun varma vesteto;Ĝi amas min ankaŭ,La ĉarma besteto.Mi certe ne kaŭzosDoloron al ĝi,Kaj tial kontenteĜi ludos kun mi.Jen! antaŭ la fajroLa kara katidoManĝetas kaj trinkasKun plena konfido.756. (a) Write ten sentences in the future tense: i.e. with the verbs in -os.
(b) She will be there, won’t she? We shan’t go, shall we? I shall sing, shan’t I? They won’t sleep, will they?
757. Mi devos iri, I shall have to go.
Mi povos iri, I shall he able to go.
Mi volos iri, I shall wish to go.
“Kiam mi povos esperi la pagon de mia kalkulo?” “Ĉiam, amiko kara! Ĉiam!”
Terurasituacio. “Mi havas eĉ ne unu pencon, kaj por povi manĝi mi devos lombardi (pawn) mian artefaritan dentaron. Sed ankaŭ tiam mi ne povos manĝi!”
Patrino: “Vi batalis denove? Rigardu— Kia terura stato! Denove ni devos aĉeti por vi novan vestaron.” Fileto: “Ho, sed vi rigardu Petron! Lia patrino devos aĉeti tute novan knabon!”
«-os» (Logical Tense)
758. Note the following use of the future in Esperanto where English uses the present: Se vi penOS, vi sukcesOS, If you (will) try (in the future) you will succeed. Se vi penAS … would mean: If you are trying (now).
Mi esperas, ke li estos tie, kiam mi venos (when I come). Se la vetero estos (is) malbona, mi ne iros. Kion vi faros, kiam mi foriros (go away)? Mi laboros, dum vi ludos (while you play). Se iu yenos (if anyone comes), diru, ke mi malsanas. Diru al mi, kiam vi dormos (when you are asleep)! Kiam li venos (when he comes), mi ĝojos. Kiu vivos, tiu vidos. Se blindulo kondukos (leads) blindulon, ambaŭ falos en kavon. Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
759. Vizitanto, al knabeto: “Kiam vi tagmanĝos?” “Ni tagmanĝos— panjo diras— kiam vi foriros.”
“Kiu estas pli aĝa; vi aŭ via frato ?” “Mi. Tamen, se mia frato vivos tri jarojn plu, ni estos samaĝaj.”
Ges. Blank adoptis Hungaran bebon. Ĝi estas orfo. Nun ili studas la Hungaran lingvon, por povi ĝin kompreni, kiam ĝi komencos paroli.
Viro en plenplena restoracio ne trovis sidlokon. “Aŭskultu!” li diris al la kelnero. “Se ĉiam estos tiom da homoj en via restoracio, neniu ĝin vizitos.”
“Kion vi faros, kiam vi estos plenaĝa?” “Mi estos soldato.” “Sed eble oni mortigos vin.” “Kiu?” “La malamiko.” “Do mi estos la malamiko.”
F-ino Klavo (ĉe la piano): “Oni diras, ke vi tre amas bonan muzikon.” Amiko (ĝentile): “Jes. Tamen ne ĝenu vin, mi petas. Ludu tiel longe, kiel vi volos.”
Mario turmentis la katon. Fine ŝia patrino diris “Se vi batos la katon, mi batos vin : se vi tiros ĝiajn orelojn, mi tiros viajn.” Mario pensis momente, kaj diris “Do mi tiros ĝian voston.”
“Se vi povos diveni, kiom da ovoj mi tenas en la mano, mi donos al vi ambaŭ.” “Vi havas du.” “Nu, vi estas prava. Jen la du ovoj. Sed kiel vi sciis la ĝustan nombron?”
La du sprituloj (wits): “Tri birdoj sidas sur branĉo. Se mi pafos unu, kiom testos?” “Neniu, ĉar la aliaj forflugos. Nun vi respondu al mi. En iu ĉambro brulas tri kandeloj. Se mi estingos unu, kiom da kandeloj restos?” “Nur unu, ĉar la aliaj forbrulos.”
760. Kuracisto: «Kiel fartas (fare, get on, “is”) nia paciento?» Flegistino: «Vi promesis, ke se li sekvos vian konsilon dum tuta monato, li saniĝos. Sed post du semajnoj li mortis.» «La stultulo! Kial li ne daŭrigis la kuracon dum tuta monato, kiel mi ordonis?»[77]
Militista disciplino. La kolonelo (al soldatoj starantaj en vico): «Kiam mi diros „Unu“, vi ĉiuj saltos en la aeron. Kiam mi diros „Du“, vi ĉiuj malsupren iros al la tero denove.»