“Mi portos vin kaj vian edzinon;” diris la aviadisto (airman) “sed nur, se vi promesos, ke vi ne parolos dum la flugo.” Post la surteriĝo la aviadisto diris al la pasaĝero: “Mi vin gratulas, ke vi silentis.” “Efektive,” respondis la pasaĝero “mi ne diris unu vorton— eĉ ne, kiam mia edzino falis el la maŝino.”
«Hieraŭ», «hodiaŭ», «morgaŭ»
761. Hieraŭ, yesterday (Cp. «hiERaŭ», “yEstERday”)
hodiaŭ, to-day (Cp. «hODiaŭ», “tODay”)
morgaŭ, to-morrow (Cp. «MORgaŭ», “toMORrow”)
Note the accent: hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.
Hieraŭ mi irIS. Hodiaŭ mi irAS. Morgaŭ mi irOS.
{hieraŭ | hodiaŭ[78] | morgaŭ} × {matene | vespere | nokte}
{yesterday | to-day | to-morrow} × {morning | evening | night}
Posttagmeze (ptm.), in the afternoon.
Antaŭhieraŭ,the day before yesterday.Postmorgaŭ,the day after to-morrow.
762. Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. Hodiaŭ ĉe verko, morgaŭ en ĉerko. Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. Morgaŭ frue venos plue.
Pli bona estas malgranda “Jen, prenu!” ol granda “Morgaŭ venu!”
Ankaŭ morgaŭ estas tago. Mi ne naskiĝis hieraŭ. Pli bona estas ovo hodiaŭ, ol kokido morgaŭ.
763. Hieraŭa pluvo. Hodiaŭa prezo. Morgaŭa festo. Hodiaŭa revo—morgaŭa realo. Burĝonas la morgaŭo en la plej profunda nokto.
764. “Kiam vi komencis lerni Esperanton?” “Nur hieraŭ.” “Nu—montru al mi viajn poemojn!”
“Ĉiumatene mi ĝuas malvarman banon.” “Kuraĝulo! Kiam vi komencis?” “Hodiaŭ matene.”
Oni povas deponi monon en la bankon hodiaŭ, kaj eltiri ĝin morgaŭ per semajna antaŭavizo.
“Kial vi malĝojas, kara?” “Ĉar hodiaŭ estas la lasta tago, en kiu ni povos esti kunaj, antaŭ morgaŭ.”
Karlo: “La instruisto diris hodiaŭ, ke ni devenis de simio.” La patro, indigne: “Nu! Eble vi, sed ne mi.”
Jurnalisto, al rivalo: “Ha! Mi vidis ion bonan en via jurnalo hieraŭ.” “Ĉu? Kio ĝi estis?” “Funto da butero.”
“Nomu kvin tagojn de la semajno, sen uzo de la vortoj dimanĉo, lundo …” “Facile! Antaŭhieraŭ, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ, kaj postmorgaŭ.”
Voĉo ce la telefono: “Tom Smith estas malsana, kaj ne povos viziti la lernejon hodiaŭ.” Instruisto: “Kiu parolas?” “Mia patro.”
Knabeto: “Ĉu la letero atingos Bristolon morgaŭ?” Poŝtisto: “Certe, mia knabo.” “Nu! Mi miras pri tio, ĉar ĝi estas adresita al Londono.”
“Hieraŭ mi falis en la riveron, kaj preskaŭ dronis.” “Tamen vi povas naĝi, ĉu ne?” “Ho jes, bonege! Sed oni malpermesas naĝi en tiu parto de la rivero.”
“Kara!” diris novedzino al la edzo. “La kuiristino bruligis la lardon (bacon). Do vi devos esti kontenta pri kisoj por matenmanĝo hodiaŭ.” “Bone!” li respondis. “Envoku ŝin!”
Moderna edzino: “Dum du monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde (by chance), hieraŭ vespere mi iris hejmen, kaj trovis, ke li restas hejme.”
765. «Mia kato parolas Esperanton. Jes, vere. Kial vi ridas? Hieraŭ vespere ĝi sidis sur mia skribotablo. Mi diris al ĝi „Iru for!“ Tamen ĝi ne moviĝis. Do mi puŝis ĝin, kaj diris „Ĉu vi aŭdas?“ Kaj ĝi respondis [18] Mi-aŭ-das, mi-aŭ-das!»
«Ho, tio estas nenio. Mi diris al mia kanario „Ĉu vi preferas cigaron aŭ pipon?“ Ĝi respondis „Pip!“ La akuzativon ĝi ne lernis ĝis nun.»
766. Ĉe kuracista atendejo pendis avizo: «Ne Malŝparu Vortojn!» Envenis fraŭlino. Jen la interparolo. Kuracisto: Kio? Fraŭlino: Brako. — Grato? Mordo. Hundo? Kato. Hieraŭ? Hodiaŭ. Bandaĝo! Dankon. Doloras? Ne. Sinjorino? Fraŭlino. Sola? Jes. Libera? Tute. Edziniĝos? Eble. Kun mi? Plezure. Dankon. Same!
767.Boju, boju, hundo,Morgaŭ estos lundo,La patro tiam venos vidi nin.Li donos al vi oston,Kaj vi svingos vian voston,Por montri, ke vi multe amas lin.768.Ni morgaŭ konsolos al iu la koron—Sed kiun ni helpis hodiaŭ?Ni prince donacos arĝenton kaj oron—Sed kion ni donis hodiaŭ?Ni penos forpeli de ĉiu mizeron,Forviŝos ni larmojn, kaj plantos esperon,Ni semos kuraĝon kaj amon kaj veron—Sed kion ni semis hodiaŭ?