The «kiom» Family (Quantity)
698. -OM = “… quantity.”[73]
(Think of ’ow much, ’ow many.
Cp. some, Fr. combien.
Kiom = kiu kvanto, etc.
• KIOM, what quantity, how much, how many?
• TIOM, that quantity, so much, so many, as much, so far, to that extent, that number.
• IOM, some (any) quantity, a little, somewhat, rather.
• ĈIOM, the whole quantity, all of it, the whole, all.
• NENIOM, no quantity, none at all, none of it, not a bit.
699. Kiom da homoj, tiom da gustoj (So many …, so many). Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. Kiom la koro deziras! Neniom da oro, sed bona gloro! Multe da peno, neniom da pano. En ĉiu malbono estas iom da bono. Li esploris iom la fundon (bottom) de la glaso.
Iom post iom, little by little, gradually; iom-post-ioma progreso, gradual progress. Manĝu kiom vi volas. Mi ne havas tiom da mono, kiom vi: efektive, mi havas neniom. Ĉu vi deziras (havi) iom da teo? Neniom plu, dankon. Mi havas ĉiom, kiom mi bezonas. Ne tiom kriu. Ludu iom (149) pli kviete. Post ioma (iom da) peno mi komprenis vian leteron. Tioma (tiom da) bruo estas malagrabla.
700. Ŝi: “Bela edzo!” Li: “Kiom da mono vi volas?”
“Kiom da mono vi havas?” “Neniom. Mia edzino prenis ĉiom, dum mi dormis.”
“Se de glacimonto dudek futoj (feet) estas super la akvo, kiom estas sub la akvo?” “La cetero.”
Dronanto: “Helpon! Mi ne scias naĝi.” Amiko (sur la ponto): "Ankaŭ mi ne scias. Sed mi ne tiom krias pri la afero."
“Vi havas du blankajn harojn, panjo.” “Jes: pro tio, ke vi estas tiel malĝentila knabineto.” “Ho panjo! Kiom (How) malĝentila vi estis al la avino, kiam vi estis knabino!”
Kio post la montoj kuŝas,Tio nin neniom tuŝas.701. Kiom da (how much) butero vi bezonas? (Mi bezonas) Unu funton.
Kiom da (how many) infanoj vi havas? (Mi havas) Du filojn.
Kiom da jaroj vi havas? (Mi havas) Ok jarojn.
Kiomjara vi estas? (Mi estas) Okjara. (62).
702. “Kiom longe oni povas vivi sen cerbo?” “Mi ne scias. Kiomjara vi estas?”
La aĝo de Mario. “Kiom da jaroj vi havas, Mario?” “Hejme ses, sed en la tramo tri.”
“Mi lernis ludi la violonon, kiam mi estis sesjara.” “Kaj kiom- jara vi estis, kiam vi forgesis kiel ludi?”
En la tramo. Sinjorino eniras kun knabeto. La konduktoro: “Kiom da jaroj havas la knabo?” La patrino: “Kvar.” La knabeto: “Kaj panjo havas tridek ses!”
703. (a) Kiom da libroj (kretoj, seĝoj) estas tie (vi povas vidi) (mi havas)? — Tie estas … (Mi povas vidi …) (Vi havas …). — Kiom da homoj (viroj, virinoj, infanoj, benkoj) estas en la ĉambro (la ĉambro enhavas)? Kiom da pordoj (fenestroj, anguloj) ĝi havas? En du futoj, kiom da coloj (inches)?
(b) Kiom da brakoj (fingroj, manoj, okuloj, nazoj, oreloj, haroj, jaroj, kapoj, edzinoj, infanoj, mono) vi havas? dormo (manĝoj) vi bezonas ĉiutage? poŝoj estas en via vestaro? butonoj sur via veŝto (waistcoat)? literoj troviĝas en via familia nomo (en via antaŭnomo)? paĝoj havas via lernolibro? Esperantaj kongresoj vi ĉeestis? infanoj havas viaj gepatroj? pomoj oni povas aĉeti por ses pencoj? ĉambroj enhavas la lernejo?
(c) Kiom longe (Dum kiom da tempo) vi lernis Esperanton? Antaŭ kiom da semajnoj (monatoj, jaroj) vi komencis lerni? Kiomjara vi estas? Demandu al mi pti mia aĝo, la nombro de miaj infanoj. Se tridek du pomoj dividiĝas egale inter ok knaboj, kiom ĉiu ricevas? Prenu 2 de 9, kiom restas? Kiam okazis la Granda Fajro de Londono?
«Ju …, des»[74]
704. Ju pli … des pli, the more …, the more
Ju malpli…, des malpli, the less …, the less.
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas (craves).
Ju pli granda la bezono, des pli granda la prezo.
Ju pli oni premis, ilin, des pli ili multiĝis.
Ju pli oni trinkas, des malpli oni soifas.
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
Ju malpli li pensas, des pli li parolas.
Ju malpli ŝi kantas, des malpli ni suferas.
Ju malpli juna oni estas, des malpli facile oni memoras.
Des pli bone! (aŭ Tiom pli bone!) So much the better!