Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Ni ne estis, We weren’t

Ĉu vi iris?Did you go?

Vi kantis, ĉu ne?You sang, didn’t you?

Vi ne kantis, ĉu?You didn’t sing, did you?

(b) Mi iris (I went) also = I was going, I did go. More precise forms for these shades of meaning are available if necessary and will be given later.

403. Iam estis reĝo. Mi venis, vidis, venkis. (Li) Diris, kaj foriris. Dio donis, Dio prenis. Li neniam venkis la alfabeton. Li diris “adiaŭ” al la mondo surtera. Kio pasis, nin forlasis. Ne en unu tago kreskis Kartago (Carthage). Venis fino al mia Latino! Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo. Zamenhof estis homo granda, tamen tre modesta. Aperas prudento, kiam pasis la momento. Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. Tajloro krimis, botisto pendas. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon (bow). Kion vi ne perdis (lost), tion ne serĉu. Oni faris, oni ĉesis (stopped, left off 647); kaj ni ĉion forgesis. Kiu pekis (sinned), tiu pagas. Kiu ne pekis! Kiu ne eraris! Li multe entreprenis (undertook), sed ne multe eltenis.

404. “Kiu estis la patro de William Pitt?” “S-ro Pitt.”

“Ĉu via edzino iris al la marbordo por la somera libertempo?” “Jes: mi bezonis ripozon.”

La edzo diris: “La edzino estas maldiligenta.” “La edzo” diris la edzino “estas maldiligenta.”

Ho patrino! La floro en la ĝardeno promenis! En la mateno ĝi estis en la sunlumo, kaj nun ĝi estas en la ombro (shadow).

Patrino: “Montru al mi vian langon.” Knabo: “Tute ne! Kiam mi faris tion al la instruisto, li min batis.”

Instruisto: “Tiu eseo aspektas, kvazaŭ via patro skribis ĝin.” Knabo: “Kompreneble, sinjoro. Mi uzis lian plumon.”

Instruisto: “Iru al la mapo de la mondo, Tom, kaj montru al ni Amerikon.” (Tom tion faras.) “Tio estas ĝusta. Nu, knaboj, diru al mi, kiu eltrovis Amerikon?” Knaboj: “Tom.”

Patro: “Kaj nun, mia filo, vi aŭdis, kion via patro faris dum la Granda Milito.” Filo: “Diru al mi, patro: kial oni bezonis la aliajn soldatojn?”

La malgaja letero, Angla knabino korespondis kun negro. Sur unu el liaj leteroj estis inka makulo. La knabino montris la leteron al amikino, kaj diris: “Li estas tre malfeliĉa. Rigardu la larmon, kiu falis el lia okulo, dum li skribis al mi!”

Henriko: “Ĉu oni ĉiam rikoltas tion, kion oni semis?” Patro: “Jes, mia filo.” “Nu, mi plantis terpomojn (potatoes). Divenu, kio venis?” “Terpomoj, kompreneble!” “Tute ne! Venis porko (pig), kiu formanĝis la terpomojn.”

405. (a) He came (crept, dwelt, fell, flew, forgot, fought, grew, lay, ran, sat, sat-dovm, shone, slept, spoke, stood, stood-up, swam, thought, wept).

(b) Translate, and use in sentences with an object in -on after the verb. Ate, began, bit, blew, bought, broke, built, caught, chose, drank, felt, found, held, hid, kept, knew (kon, sci), led, saw, sent, sowed, sold, sovoed, spent, struck, stung, taught, told, ivoke, wore, wrote.

(c) She was there, wasn’t she? She wasn’t there, was she? You were there, weren’t you? He didn’t go, did he? You’ve been asleep, haven’t you? Translate the two meanings of I read.

(d) Ludo de memoro kaj ripeto. Kiam mi vizitis Belgujon, mi aĉetis valizon. _______ valizon kaj du hundojn. _______ valizon, du hundojn, kaj silkajn ŝtrumpojn …

<p>«Mia sonĝo»</p>

406. Iam mi havis sonĝon. En la sonĝo ĉiu, kiun mi renkontis (met), parolis Esperanton. Kiam mi iris al la lernejo, la infanoj kaj la instruistino parolis al mi en Esperanto dum la tuta tago.

Post la temanĝo mi vizitis amikinon, kaj ŝi diris al mi “Venu kun mi al la butikoj!” Mi tre miris (wondered, was surprised), kiam ankaŭ ŝi parolis Esperanton. Sed ŝi diris “Ho jes, oni instruas Esperanton en nia lernejo.”

Ni atingis (reached) la butikon, kaj tie la vendisto demandis al mi en Esperanto “Kion vi deziras, fraŭlino?”

Kiam mi iris al la lito, mi diris “Bonan nokton!” al mia patro, kaj li respondis “Bonan nokton, Katlino!” Kaj la patrino diris “Bonan nokton, kara! Dolĉan dormon!”

Tio estis bela sonĝo, ĉu ne?

<p>The Sound «uj»</p>

407. The diphthong UJ sounds like uj in Halleluja, oi in who is, glided together, with the stress on the u. Like AJ (144), EJ (364), OJ (37), it counts as one syllable.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки