361. (a) Pluvo: Akvo, kiu falas el la nuboj. Libro: Objekto, kiu konsistas el multaj paĝoj, kun vortoj kaj frazoj. Plumo: Krajono, el kiu fluas nigra lakto. Li parolas: Vortoj iras el li. Ŝi ploras; Akvo falas el ŝiaj okuloj.
(b) “Mi venas el la Kanariaj Insuloj.” “Ho, mi petas, kantu al ni!”
MATERIALOJ, ŜTOFOJ (MATERIALS, FABRICS)
362. Tiu ringo estas farita (made) el oro. La glaso estas farita el vitro, the tumbler is made of glass. La muroj estas faritaj el brikoj kaj mortero. Niaj benkoj … ligno (wood). Mia matenmanĝo konsistas el buterpano kaj kafo. La dezerto … sablo.
363. Make similar sentences with farita el, faritaj el, konsistas el, using arĝento, bakelito, brikoj, drapo, faruno, felto, fero, kartono (cardboard), katuno (cotton fabric), kaŭĉuko (rubber), lado (tinplate), lano (wool), ledo (leather), ligno, metalo, oro, osto (bone), pajlo, papero, pluŝo, silko, ŝtalo (steel), tolo (linen), veluro (velvet), vitro. El kio tiu objekto konsistas?
The Sound «-ej»
364. The sound of EJ (EHee) is that of ey in they, obey, or of ei in vein, Like oj, aj (37, 144), it is a diphthong, and counts as one sillable. Hejmo, home; kejlo, peg; mejlo, mile; pejzaĝo, landscape; vejno, vein.
The first syllables of hejmo, mejlo, rhyme with hay, may (not with high, my). Compare the pronunciation of veno, vejno; melo (badger), mejlo; kelo (cellar), kejlo.
365. Ruĝa sango fiuas en la arterioj, blua en la vejnoj. La veno de la reĝo. La vejno de la reĝo. Infano senhejma. Vizitas: Iras al ies hejmo, kaj demandas: “Ĉu vi sanas?”
«Plej»
366. PLEJ (pr. like English play) = most, -est. Plej bela most beautiful. Plej modera, most moderate. Plej saĝa, wisest. Plej bona, best. Plej malbona, worst.
367. Sperto estas la plej bona instruisto. Honesto estas la plej bona politiko. Propra sufero—plej granda sur tero! La hejma pejzaĝo estas la plej bela. Vundo sekreta doloras plej multe. La arbo en la plej venta loko havas la plej fortan radikon. Malplena poto faras la plej grandan bruon. Gojo estas la plej bona medikamento (medicine). Amiko fidela estas trezoro plej bela.
368. Kiu estas la plej alta formo de vivo? (ĝirafo) … grava persono en la mondo? (mi) … grava meblo en la domo? (la lito) … ĝentila objekto? (spegulo: ĝi diras “Vi estas tre bela”).
369. (a) Kiu estas la plej alta fenestro en la ĉambro? (la meza (midale) fenestro) … bela sinjorino en la ĉambro? (Neniu: ili estas egalaj (equal): ili estas egale (equally) belaj). … interesa bildo sur la muroj? … riĉa persono en la ĉambro? mallonga monato (malvarma sezono) de la jaro? grava lando en la mondo? (urbo en Anglujo? domo en la vilaĝo? domo en … strato?)?
(b) The most dangerous illness is lack of wisdom. Old friends are the best. Esperanto is the simplest language in the world. You are the worst boy in the class. The most eloquent language is silence. What does coal come out of (289)? What does rain consist of? What is chocolate made of?
(c) Elektas: Prenas la plej bonan. Kie loĝas la plej bonaj homoj? En Afriko, ĉar tie loĝas homoj Senegalaj (sen-egalaj).
El eseo: “La tri plej altaj montoj en Britujo estas Ben Nevis, Ben Lomond, kaj Ben Johnson.”
En butiko (shop) kun virinaj ĉapeloj.
Edzino: “Kiu ĉapelo plej plaĉas al vi?” Edzo: “Tiu, sur via kapo.”
370. «La plej … el», the most… of, the -est of
The most beautiful of women. The greatest of us. The tallest of us. The best of men. The bravest (kuraĝ) of the boys. The wisest of men. The sweetest of the oranges. The politest of the children. The most comfortable of the beds. The ripest of the apples. The most diligent of the pupils.