(c) Use these verbs with (i) an indirect object after dum, and (ii) a direct object.
Atend, aŭskult, diskut, kant, leg, predik, skrib, sonĝ, telefon, viv.
355. Ekzameno. What is (a) the “subject”, (b) the “direct object”, (c) the “indirect object”, of a verb?
Make sentences containing
(a) … -a … -o;
(b) … -aj … -oj;
(c) … -an … -on;
(d) … -ajn … -ojn.
Would you say Mi pensas pri ŝi or Mi pensas pri ŝin? Why?
Correct, with reasons:
Mi amas la patro; min amas la patron; tie kreskas arbon; mi ŝi kondukas al la domon.
Translate: I stand (a) near her; (b) near her cat; (c) near her cats. I love (a) her; (b) her cat; (c) her cats.
Omitted Verb
356. Sometimes a verb is omitted, but understood.
(Mi petas) Pardonon!
(Mi deziras al vi) Bonan tagon,[42] sinjoro! Bonan matenon! Bonan vesperon! (evening!) Bonan nokton! Bonan apetiton! Bonan vojaĝon! Feliĉan jaron! Saluton! Bonon! Sanon! Bonvenon! Morton aŭ venkon (victory)!
357. Kion vi manĝas? (Mi manĝas) Pomon. Kian? Verdan. Kiajn vi preferas? Ruĝajn. Rusto manĝas la feron, kaj zorgo (care) la homon.
“Ĉu vi deziras teon?” “Mi ne trinkas teon.” “Kafon?” “Mi ne trinkas kafon.” “Kakaon?” “Mi ne trinkas kakaon.” “Viskion kaj akvon?” “Mi ne trinkas akvon.”
“Elefantoj havas ion, kion havas neniu alia besto.” “Kion?” “Elefantidojn.”
Se vespo sidiĝas sur urtiko (stinging-nettle), ĉu la vespo pikas la urtikon, aŭ la urtiko la vespon?
“Vian monon aŭ vian vivon!” “Nu! Prenu mian vivon, ĉar mian monon mi ŝparas por la maljunaĝo,”
“Kelnero (Waiter)! Portu al mi kafon! Mi atendas fraŭlinon.” “Nigran aŭ blankan, sinjoro?” “Ŝia koloro ne estas via afero.” “Pardonu! Mi demandas pri la koloro de la kafo.” “Tio tute ne gravas; la fraŭlino estas blinda.”
«El»
358. The preposition EL = out of (When of or from = out of, use el).
Ŝi rigardas el la fenestro, She looks out of the window.
Perlo el la maro, a pearl from the sea.
Teksto el la Biblio.
(a) El birdo malbona venas ovo malbona. Ne gutas mielo el la ĉielo. El sub la tero aperas la vero. El arbido kreskas arbo. Li faras el muso eiefanton. Kio venas el koro, iras al koro. El pura fonto (source) fluas pura akvo.
359. (a) Unu el la aliaj. Iu el vi. Neniu el ni. Smith el Bristol. Unu el via partio (party). Tri el nia grupo. Kio venas el New-castle? Kiu besto venas el Afriko? Tio estas nur unu el diversaj kaŭzoj. Vi estas nur unu el multaj. Li trinkas el glaso, sed ŝi trinkas el taso. El tio mi konkludas, ke …
(b) One of them. Two of us. Some of the girls. Many of my books. Every one of our family. A gardener from Kent. The boy jumps out of (the) bed again. The dog runs away out of the yard (kort). The river flows out of the side of the mountain. The birds fly out of the hedge. Few of our friends are there. Which of you is an Esperantist?
360. (a) Boato el (made of, consisting of) papero. Ringo el oro. (Li estas) Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. Statuo el granito. Kolono el salo.
(b) Libro konsistas el (consists of) ĉapitroj. Ĉapitro konsistas el paĝoj kaj paragrafoj.[43] Paragrafo … frazoj. A sentence …words. A word … letters. The alphabet … vowels and consonants. The year … seasons: spring, summer, autumn, and winter. Water … many drops. Our class … some good pupils and some lazy. The whole Bible … the Old and the New Testaments. (257)
(d) Verdo (aŭ, verda farbo, colouring matter) konsistas el flavo kaj bluo. Oranĝo (oranĝkoloro) … ruĝo kaj flavo. Purpuro … ruĝo kaj bluo. Bruno … el oranĝo kaj purpuro. El kio konsistas verdo? oranĝo? purpuro? bruno? pluvo? lingvo? poemo? ŝia ĉapelo? nia klaso?