Читаем Step by Step in Esperanto полностью

(a) (Object before verb). Lupo lupon ne manĝas. Mano manon lavas. Razisto raziston razas. Edzo edzinon laŭdas: edzino edzon aplaŭdas. Suspekto pruvon ne donas. Espero panon ne donas. Larmoj ŝuldon ne pagas. De fremda dento ni doloron ne sentas. Amikon ŝatu, malamikon ne batu. Pano buŝon ne serĉas. Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. Malbona herbo froston ne timas. Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. Se birdo tro bekas, katon ĝi vekas.

324. KION vi bezonas? Mi bezonas ion (tion, ĉion, nenion).

Lernu multon; diru malmulton; aŭdu ĉion. Amo faras ion, mono ĉion. Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. Tempo ŝanĝas ĉion. Laboro ĉion venkas (conquers).

325. Note the commas in the following (305):

Jen ĉio, kio gravas (all that matters).

Jen ĉio, kion mi bezonas (all I need).

Mi vidas ĉion, kio estas tie.

Mi havas ĉion, kion mi bezonas.

Manĝu ĉion, kio estas sur via telero. Ne diru ĉion, kion vi scias; ne kredu ĉion, kion vi aŭdas. Ne ĉio, kio brilas, estas oro. Ne ĉio utilas, kio brilas. Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas. Kies gasto (guest) mi estas, ties feston mi festas. Kio aŭdas ĉion kaj diras nenion? (1191).

326. (a) Kiu havas nenion, (tiu) estas nenio (He who … 160). Kiu nenion havas, nenion timas. Kiu havas oron, havas honoron. Kiu amas honoron, amas laboron. Kiu panon donas, malsaton ne konas. Kiu faras malbonon, malamas la lumon. Kiu tro multe deziras, nenion akiras (obtains, gets).

(b) Kio multe kostas, (tio) multe valoras (That which …).

(c) Kion Parizo aplaŭdas, (tion) Berlino mallaŭdas. Kion rajtas (kas the right to do) leono, (tion) ne rajtas azeno.

(d) Neniu vidas (tion), kio lin insidas (lies in wait for). Ni vidas (tiun), kiu ridas—klu ploras, (tiun) ni ne vidas.

<p>«-ojn»</p>

327. The accusative n is used with plurals also. Muroj havas orelojn (pr. -ojn like English loin). Walls have ears. Traduku ideojn, ne vortojn, Translate ideas, not words. Sur la marbordo (sea-shore) ni trovas konkojn (shells).

Aŭdu ambaŭ flankojn. Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. Paroloj ne pagas ŝuldojn. Vortojn ŝparu, agojn faru. Ni vidas nur la nubojn, sed la nuboj vidas la sunon. Unu bedaŭras, ke rozoj havas dornojn; alia ĝojas, ke rozojn havas dornoj. Kiu havas abelojn, havas mielon. Ĉiu medalo du flankojn posedas (possesses).

328. Aŭskultas: malfermas la orelojn. Diskretas: ne malkovras sekretojn. Korespondas: du personoj skribas leterojn pri amo kaj la vetero. Legas: rigardas vortojn kaj komprenas ilin. Paŝas: levas kaj mallevas la piedojn sur la strato. Rikoltas: prenas la fruktojn. Serĉas: rigardas: “Kie estas?” Sonĝas: en la dormo vidas bildojn. Vojaĝas: iras kaj rigardas landojn kaj popolojn.

329. Kio havas ok krurojn kaj muzikas? (1191).

“Ĉu vi havas infanojn?” “Jes, du filojn; kaj ambaŭ estas knaboj.”

Fraŭllno: “Mi forgesas la vortojn de mia nova kanto.” Patro: " Mi ĝojas. Kaj nun, mi petas, forgesu la melodion ankaŭ! "

Ĉifonisto (rag-merchant): “Ĉu vi havas bierbotelojn, sinjorino?” “Ĉu mi aspektas, KVAZAŬ (look as though) mi trinkas bieron?” “Nu, ĉu vl havas vinagrobotelojn?”

“Nomu kvin bestojn el la polusaj (polar) regionoj.” “Kvin? (Paŭzo) Tri blankaj ursoj kaj du fokoj (seals)” “Ne estu idiota! Nomu do la dek du filojn de Jakob.” “Jakobidoj, kompreneble!”

330. (a) Modelo: Mi manĝas bananojn, figojn, kaj pirojn. He sells pianos, organs, and violins. She does not wear boots or shoes, I have two eyes, two ĉars, two lips, and two feet, but only one nose.

(b) Put into the plural: Skribu leteron al la infano. Ŝi donas pornon al la knabo. Mi havas filon kaj nepon. De la arbo ni prenas pomon.

(c) Kie ni trovas literojn? (en la alfabeto, en vortoj), … vortojn? frazojn? paĝojn? ĉapitrojn? librojn (biblioteko = library)? meblojn? ĉambrojn? domojn? stratojn? poŝojn? florojn? konkojn? pirojn? Esperantistojn? fiŝojn? Nomu la sezonojn (monatojn) de la jaro. Kiom da brakoj (buŝoj, lipoj, oreloj, nazoj, fingroj) mi havas? (havas du, tri, ses, personoj?). Kiom da … mi instruas? (portas? tenas?) Ĉu vi havas du edzinojn? nur unu manon? tri piedojn?

331 (a) Make questions beginning with Kion …? and answer them, using the verbs adres-(bezon- bros- ferm- posed- sci-)as. Thus: Kion vi observas? Mi observas la sunon, la lunon, kaj la stelojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки