Читаем Step by Step in Esperanto полностью

(b) That is something. I see something. Do you see aftything? They do not see anything. Take anything you toish. Who is there? Who are there? Whom do you see? (a) sing., (b) plural. I do not read (a) that book, (b) those books, (c) such a book, (d) such books.

<p>Numbers as Adjectives</p>

716. Numbers may be made into adjectives by adding the ending ‑A. Thus: La unua tago, the first day; la tria libro, the third book; ĉiu dua paĝo, every other page.

Divide the numbers into words, as already shown (683-5), but join separate wrords by hyphens to show that the final a belongs to the whole number. Sepdek ok, 78; La ducent-sepdek-oka paĝo, the 278th page.

717. Nia strato estas la kvara maldekstre, kaj mi loĝas en la sepa domo dekstre. La verko, kies trian volumon mi nun legas, staras sur la sesa breto. Hodiaŭ estas la dudek- oka (tago) de Septembro. Mia naskiĝa tago estas la dudek- naŭa de Februaro.

718. Du militas, tria profitas. Kiam du malpacas, la tria ĝojas. Sen penco unua ne ekzistas la dua. Unua venis, unua prenis. Kutimo estas dua naturo. Unua paso iron direktas. Ŝiru (tear) vin en du pecojn, la mondo trian postulos (ask for, demand, require).

719. El kio fariĝis la unua parolmaŝino? (1191).

Gramatika demando. «Difinu „la unuan personon“» «Adamo, sinjoro.»

“Kiel nomiĝis la unua viro?” "Adam." “Kaj la unua virino?” “Madam.”

El kiu vorto kvarlitera oni povas forpreni unu literon kaj lasi nur unu? (1191).

“Ĉu vi bone laboris, filineto?” “Jes, patrino. Mi trikas la duan ŝtrumpon.” “Bone. Sed kie estas la unua?” “Nenie. Mi komencas per la dua.”

Gazetvendisto kriis “Granda trompo (fraud)! 56 viktimoj!” Iu aĉetis gazeton kaj plendis “Mi trovas en ĝi nenion pri la viktimoj.” “Vi estas la 57a” estis la respondo.

Tri botistoj loĝis en la sama strato. Unu reklamis: La plej bonaj botoj en la urbo. La dua: La plej bonaj botoj en la mondo. La tria: La plej bonaj botoj en ĉi tiu strato.

Onklo: “Nu, knabetoj, kiel vi progresas en la lernejo?” Jack: “Mi estas la unua ĉe aritmetiko.” Bob: “Mi estas la unua ĉe geografio.” Tommy: “Kaj mi estas la unua sur la strato, kiam sonas la sonorilo.”

720. ** Mi malsatas. Mi iras al la tablo kaj sidiĝas. Mi prenas buterpanon kaj manĝas ĝin. Mi prenas duan pecon, kaj trian. Poste mi soifas. Mi elverŝas tason da teo, aldonas lakton kaj du pecojn da sukero, kirlas (stir) la teon per kulero, kaj trinkas ĝin. Mi trinkas duan tason. Mi stariĝas, kaj lasas la tablon.

721. ** Mi iras al la ŝtuparo. Mi staras ĉe la subo, kaj metas la manon sur la balustradon (banisters). Mi metas la dekstran piedon sur la unuan ŝtupon, kaj staras sur la unua ŝtupo. Mi metas la maldekstran piedon sur la duan ŝtupon, kaj staras sur la dua ŝtupo. Same mi supreniras la trian (kvaran … , dek-okan) ŝtupon. Mi atingas la unuan (duan, trian) etaĝon, … la supron de la domo.

722. (a) Ludo:" Frazfaro Elektu vorton: ekzemple, amo. ĉiu devas fari frazon, ĉe kiu launualitero de la unua vorto estas a, de la dua m, kaj de la tria o. Ekzemple: Aĉetu Morgaŭ Ovojn. Arestu Mian Onklon. Arturo Migras Ofte. Advokato Manĝas Oranĝon, k.s.

(b) Januaro estas la unua monato de la jaro. La dua monato estas … (Daŭrigu ĝis Decembro). Kiu estas 1a kvina monato? la dek-unua? Kiu estas la unua sezono de la jaro? Kiun sezonon ĝi sekvas? Kiu estas via naskiĝa tago? Kiu dato estas hodiaŭ?

723. Unutaga laboro, one day9s work, the work of one day. La unuataga laboro, the first dayJs work, the work of the first day. Duklasa vagonaro. Duaklasa hotelo.

“Triaklasan bileton, mi petas.” “Kien vi iras?” “Mi iras viziti amikon.”

<p>«Kioma»</p>

724. A question with Kioma? (What number in a series? How-manyeth?) requires a number with the adjective-ending as the answer. Sur kioma etaĝo vi loĝas? (Sur la tria).

725. Kioma monato de la jaro estas Marto? Kioma tago de la semajno estas lundo? Kioma infano vi estas en la familio? Kioman jaron vi atingis? (La dek-trian). Sur kioma seĝo vi sidas en la vico?

<p>Numbers as Adverbs</p>

726. Unue, firstly, in the first place, first of all. Due, in the second place, secondly. Trie, thirdly. Dek-sepe, 17thly. Sepdeke, 70thly. Por pendigi ŝteliston, unue lin kaptu.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки