671. Do not confuse per with kun (150) or de (655). Mi vojaĝis kun li per ŝipo. La ĉapelo estis ornamita de ŝi (was ornamented by her) (ŝi ornamis la ĉapelon) kun gusto per floroj. La knabo estis batita de la patro (la patro batis la knabon) per bastono kun bedaŭro.
672. La lago estis kovrita de (by) folioj (=folioj kovris la lagon). La lago estis kovrita per (with) folioj (=iu kovris la lagon per folioj). La monto estis kovrita de (or, per) neĝo, according to the meaning in the mind of the speaker.
«-ar»
673. The suffix ‑AR denotes a collection, group, set (of units of the same kind, combined to form a whole, or regarded as a whole). Aro, a collection, group, etc.
Himnaro,hymnary;libraro, library;vortaro, vocabulary, dictionary.
(Cp. array, constabulary, formulary, commentary, statuary).
Arbaro, forest.Homaro, mankind.Kamparo, country.Klavaro, keyboard.Ŝtupo, step, stair;ŝtuparo, staircase;ŝtupetaro, ladder.Vagono, railway-carriage;vagonaro, train (150).
Maparo, atlas.
674. N.B.—An ar-word denotes a complete thing. A haphazard group of words is not a vortaro; nor is any haphazard group of railway-carriages a vagonaro.
675. Arbaro aŭdas, kampo vidas. Ne voku lupon el la arbaro. En arbaro (li) sidis, kaj arbojn ne vidis! Li portas lignon al la arbaro. Guto en maro — homo en homaro.
Dio faris la kamparon, la homo faris la urbojn. Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
676. “Mi malamas avaron.” "Av-aron? Kiom da avoj vi havas, do? — Kial eniro en malĝustan liton similas la alfabeton? Ĝi estas lit-eraro (liter-aro).
Laboristo (al kamarado sur tegmento): “He, Bill! Ne paŝu sur laŝtupetaron ĉi tie; mi formovis ĝin.” — “Ĉu via filino ludas la pianon?” “Ne, la servistino purigas la klavaron.”
El eseo: La Piramidoj estas montaro, kiu apartigas Francujon de Hispanujo.
Kial nin ĝeni, por servi la poste-ularon (posterity)? Kion ĝi faris por ni?
Instruisto: “Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?” Petro: “Ĉiujn.”
677. Astronomia profesoro prenis lampon kaj klarigis: “Imagu, ke tio estas la suno, kaj mia kapo la tero. Nu, kiam mi tenas la lampon super mi, ĉe la loĝantaro de mia kapo estas tagmezo.”
Instruisto: “Ni pruntis niajn numeralojn de la Araboj, nian kalendaron de la Romanoj, kaj nian banksistemon de la Italoj. Daŭrigu!” Ned: “Nian kudromaŝinon de Ges. Jones, nian falĉmaŝinon de la Smith’oj, kaj nian ŝtupetaron de F-ino Brown.”
Hotelo brulis, kaj la gastoj ariĝis en la ĝardeno. “Kial ekscitiĝi?” fanfaronis (bragged) unu viro. “Mi estas tute trankvila. Mi vestis min malrapide. Mi kombis la harojn. Mia kravato estis malĝuste ligita, do mi ligis ĝin denove. Jen kia mi estas!” “Mi tion vidas” diris apudstaranto. “Sed kial vi ne surmetis la pantalonon?”
678.
Flugas mevoj super maro—Blankaj, blankaj mevoj.Post ilia ĝoja aroFlugas miaj revoj.Blankaj mevoj flugas alte,Alte super ondo,Kaj senlace kaj senhalteAl la vasta mondoFlugas miaj revoj,Kiel blankaj mevoj,Dolĉe nun vesperaj ombroj kovras valon en silento,Sunradioj malaperas en la fora okcidento.Venta spiro dorme lulas lacajn birdojn en arbaro,Steloj en senfina nombro brilas al senonda maro.679. (a) Adres-(dent-foli-insul‑)aro. Arego, areto, arigi, ariĝi. Dormantaro, montegaro, arbetaro, arbareto, kokidaro, bovinaro, muzikistaro, junularo, arbarego, ŝtupareto, vortaristo. Ilaro. Manĝilaro, ŝlosilaro.