Читаем Palto полностью

Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finigxis la historio de Akakij Akakijevicx, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankoraux kelkajn tagojn post sia morto, kvazaux rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis. Sed tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon. En Peterburgo kuris onidiro, ke cxe la ponto Kalinkin kaj trans gxi nokte ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, sercxante ian sxtelitan palton, tiupretekste forsxiras de cxiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn, cxiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn, peltajxojn ursofelajn - do el cxiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis por protekti la propran hauxton. Iu oficisto el tiu departemento propraokule vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijevicx; sed tiu rekono tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro. De cxiuj flankoj sencxese venis plendoj ke la dorsojn kaj sxultrojn de ne nur titolaj konsilistoj (tio estus tolerebla), sed ecx de sekretaj konsilistoj, atakas frosto pro la nokta forsxirado de paltoj. La polico ordonis uzi cxiujn rimedojn por kapti la mortinton viva aux morta kaj severege puni lin, por ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskaux sukcesis. Iu policano en la strateto Kirjusxkin kaptis la mortinton je la kolumo cxe la krimfaro, kiam tiu estis forsxironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam fajfadis fluton. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis sxovinta la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refresxigi sian sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke ecx la mortinto ne eltenis gxin. Kiam la policano sxtopis perfingre sian dekstran nazotruon kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn. Dum ili visxadis la okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili ecx ne sciis, cxu gxuste lin ili tenis per siaj manoj. Post tio la policanoj eksentis tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti ecx vivantojn kaj nur kriis de malproksime: "Ho, ci, iru cian vojon!" - kaj la mortinta oficisto komencis aperi ecx cis la ponto Kalinkin, kauxzante grandan timon al cxiuj malkuragxuloj. Tamen ni tute forgesis la gravan personon, kiu efektive estis eble la cxefa kauxzo de la fantasta direkto de la tute reala historio. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldaux post la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijevicx, la grava persono sentis ion similan al bedauxro. Kompato ne estis fremda al li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis ilian aperon. Li ecx ekpensis pri Akakij Akakijevicx tuj post la foriro de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskaux cxiutage en lia menso aperis la pala Akakij Akakijevicx, kiu ne eltenis la ofican skoldadon. La penso pri Akakij Akakijevicx tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno la grava persono ecx sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijevicx mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis kaj la tutan tagon estis mishumora. Dezirante iom distrigxi kaj forgesi la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis cxe li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskaux cxiuj estis samrangaj kun li, do li estis tute libera. Tio mirinde influis lian humoron. Li senkatenigxis, agrable parolis, estis afabla - resume, li tre agrable pasigis la vesperon. En la vespermangxo li trinkis du glasojn da cxampano - kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon. La cxampano pusxis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu sxajne havis germanan devenon kaj al kiu li rilatis tre amike. Necesas diri, ke la grava persono jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro. Liaj du filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia cxarma filino kun iom kurba, sed bela nazo cxiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri: "bonjour, papa". Lia edzino, ankoraux fresxa virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj poste kisis lian manon. Sed malgraux tio, ke la grava persono estis kontenta pri la familiaj tenerajxoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon en alia urboparto. Sxi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino; sed en la mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu jugxi. Do, la grava persono iris malsupren laux la sxtuparo, ensledigxis kaj diris al sia kocxero: "Al Karolina Ivanovna", - kaj mem komforte kovris sin per sia varma palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej bona el cxiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas sercxi kaj trovi tiajn pensojn. Tre kontenta, li iom rememoris cxiujn gajajn momentojn de la pasinta vespero, cxiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion; multajn el ili li ecx ripetis duonvocxe kaj trovis ilin same ridindaj kiel antauxe; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis. Tamen lin de tempo al tempo gxenis fortaj pusxoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie kaj pro nekonata kauxzo, trancxis la vizagxon kaj jxetis al gxi negxoflokojn, plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, aux jxetegis gxin kun supernatura forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo. Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon. Turninte sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite rekonis, ke jen estas Akakij Akakijevicx. La vizagxo de la oficisto estis negxe blanka kaj aspektis kiel vizagxo de mortinto. Sed la teruro de la grava persono superis cxiujn limojn, kiam li vidis ke la busxo de la mortinto kurbigxis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis jene: "Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo! Ja gxuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj ecx skoldis min - redonu do cian palton!" La kompatinda grava persono preskaux mortis. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario kaj gxenerale antaux subuloj, kaj kvankam cxiu, vidinte liajn figuron kaj virecan aspekton, diris: "Ho, kia karaktero!" - nun, simile al multaj posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkauxze ektimis ian doloran afekcion. Li mem forjxetis la palton de sur siaj sxultroj kaj kriis al la kocxero fremdavocxe: "Rapidegu hejmen!" La kocxero, auxdinte la vocxon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun ecx akompanas io pli peza, por cxiu okazo kasxis sian kapon inter la sxultroj, svingis la vipon kaj sage kurigis la sledon. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antaux la enirejo de sia domo. Pala, timigita kaj senpalta, li anstataux al Karolina Ivanovna venis al si, apenaux sukcesis treni sin al sia cxambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage cxe la matena teo la filino malkasxe diris al li: "Pacxjo, hodiaux vi estas tute pala". Sed la pacxjo silentis kaj al neniu diris ecx unu vorton pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu evento tre impresis lin. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj: "Kiel vi auxdacas? Cxu vi komprenas, kiu estas antaux vi?"; kaj li diris tiujn vortojn nur auxskultinte, pri kio temas. Sed ecx pli rimarkinde estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto cxesis aperi: evidente la generala palto bone tauxgis al li; almenaux oni ne plu auxdis, ke iuj forsxiris ies paltojn. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankviligxi kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto. Efektive, iu kolomna policano vidis propraokule tion, kio sxajnis fantomo. Sed li estis denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta el ies privata domo; tio ridigis cxiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis, ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu grosxo por tabako. Do, pro sia malforteco la policano ne kuragxis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo, gxis la fantomo finfine rigardis malantauxen kaj diris: "Kion vi volas?" - kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj. La policano respondis: "Nenion", kaj tuj retroiris. La fantomo, kiu havis grandegajn lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn pasxojn, sxajne, al la ponto Obuhxov kaj tute mal aperis en la nokta mallumo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сочинения
Сочинения

Иммануил Кант – самый влиятельный философ Европы, создатель грандиозной метафизической системы, основоположник немецкой классической философии.Книга содержит три фундаментальные работы Канта, затрагивающие философскую, эстетическую и нравственную проблематику.В «Критике способности суждения» Кант разрабатывает вопросы, посвященные сущности искусства, исследует темы прекрасного и возвышенного, изучает феномен творческой деятельности.«Критика чистого разума» является основополагающей работой Канта, ставшей поворотным событием в истории философской мысли.Труд «Основы метафизики нравственности» включает исследование, посвященное основным вопросам этики.Знакомство с наследием Канта является общеобязательным для людей, осваивающих гуманитарные, обществоведческие и технические специальности.

Иммануил Кант

Философия / Проза / Классическая проза ХIX века / Русская классическая проза / Прочая справочная литература / Образование и наука / Словари и Энциклопедии