Akakij Akakijevicx tute ne memoris, kiel li iris malsupren laux la sxtuparo kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo. Kun la busxo malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra negxosxtormo, fajfanta sur la stratoj; laux la peterburga kutimo vento blovis al li de cxiuj kvar flankoj, el cxiuj stratetoj. Pro la vento li tre rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri ecx unu vorton; lia vizagxo sxveligxis, kaj li enlitigxis. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono. Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: "Vi, karulino, ne perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan cxerkon, cxar la kverka ligno estos por li tro kosta". Ne estas konate, cxu Akakij Akakijevicx auxdis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li auxdis, cxu ili konsternis lin, cxu li domagxis sian mizeran vivon - cxar li konstante deliris kaj febris. Tre strangaj vizioj sencxese halucinis lin: jen li vidis Petrovicxon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontraux sxtelistoj, kiuj sencxese sxajnis al li esti sub lia lito, kaj li cxiuminute petis la mastrinon eltiri unu sxteliston ecx el sub lia litkovrilo; jen li demandis, kial antaux li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton; jen al li sxajnis, ke li staras antaux la generalo, auxskultante la konvenan skoldadon kaj dirante: "Jes, mi kulpas, via ekscelenco!"; jen li ecx acxe blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam auxdis de li ion similan, krucosignadis sin, precipe cxar tiuj vortoj sekvis tuj post "via ekscelenco". Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur al la palto. Finfine, la malfelicxa Akakij Akakijevicx faris sian lastan elspiron kaj mortis. Oni sigelis nek lian cxambron, nek lian posedajxon, unue, cxar li ne havis heredantojn, kaj due, cxar lia heredajxo estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj paperfolioj, tri paroj da sxtrumpetoj, du aux tri butonoj, forsxirigxintaj de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto. Neniu scias, kiu heredis tion; mi konfesas ke ecx la rakontanto de cxi tiu historio ne interesigxis pri tio. Akakij Akakijevicx estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis sen Akakij Akakijevicx, kvazaux li neniam vivus en gxi. Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun interesinta, ne atentiginta ecx la naturscienciston, kiu ordinaran musxon surpingligas kaj rigardas per mikroskopo; la estulo, kiu humile elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kauxzo iris en la tombon; la estulo, al kiu tamen antaux la vivofino aperis hela gasto en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon, kaj sur kiun poste falis neelportebla malfelicxo, same kiel gxi falas sur carojn kaj mondregantojn... Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu ne plu povas veni; al la demando "kial?" li respondis per la vortoj: "Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antaux tri tagoj". Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijevicx, kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve.