- Cxu vi, kara sinjoro, - li diris abrupte, - ne konas la ordon? Kien vi venis? Cxu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la kancelario; poste gxi atingos la fakestron, poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos gxin al mi...
- Sed, via ekscelenco, - diris Akakij Akakijevicx, strebante kolekti la manplenon da kuragxo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure sxvitis, - mi auxdacis gxeni vian ekscelencon, cxar la sekretarioj estas, tiel... nefidinda popolo...
- Kio, kio, kio? - diris la grava persono. - Kie vi prenis vian kuragxon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj igxis junuloj rilate al estroj kaj altranguloj!
La grava persono sxajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijevicx havas jam pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative, kompare kun sepdekjaruloj.
- Cxu vi scias, al kiu vi parolas? Cxu vi komprenas, kiu staras antaux vi? Cxu vi komprenas tion? Cxu vi komprenas? Mi vin demandas.
Li stamfis kaj tiel altigis la vocxon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijevicx. Akakij Akakijevicx stuporigxis, sxanceligxis, tutkorpe ektremis kaj ne plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur la plankon; oni forportis lin preskaux senmova. Kaj la grava persono estis kontenta, cxar la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon.