b. Se la ĉefelemento estas adjektivo, la flankelemento estas, aŭ fariĝas vortlogike substantivo.
c. Se la ĉefelemento estas verbo, la flankelelemento estas aŭ adverbo, aŭ predikata atributo.
Detalaj reguloj
I. Substantiva ĉefelemento
Se la ĉefelemento estas substantivo, ankaŭ la flankelemento estas substantivo (ĝenerala regulo 2.a). Se
radike ĝi ne estas substantivo, en la kunmeto ĝi ricevas substantivan vort-karakteron. Ekzemple: homkoro: homo-koro; varmenergio: varmoenergio; skribmaŝino: skribo-maŝino.
La analizo de tiaj vortkunmetoj povas okazi trimaniere.
1. La flankelemento povas esprimi rilaton aŭ posedon. Oni analizas per la prepozicio de. (Homkoro: koro de homo, lumradio: radio de lumo; varmenergio: energio de varmo; skribmaŝino: maŝino de skribo.)
2. La flankelemento povas esprimi la materialon de la ĉefelemento. Oni analizas per la prepozicio el. (Orhorloĝo: horloĝo el oro.)
3. La flankelemento povas esti substantiva epiteto. Oni analizas per la simpla apudmeto de la du substantivoj. (Membroabonanto: membro abonanto; bovoviro: bovo viro; majstrooratoro: majstro oratoro.)
Ĉi tiujn tri analizojn, kiujn sube ofte ni aludos, ni nomu analizo R (rilato), analizo M (materialo) kaj analizo E (epiteto).
La analizojn oni povas anstataŭi ankaŭ per la adjektivigo de la flankelemento (homa koro, ora ĉeno), ĉar la a-finaĵo esprimas ankaŭ rilaton, apartenon (homa koro: homapartena koro; skribmaŝino: maŝino rilatanta al skribo), krome ĝia signifo estas ankaŭ kiu estas (orhorloĝo: horloĝo, kiu estas (el) oro; ŝuistmajstro: majstro kiu estas ŝuisto).
Sed ĉi tiu analizo ne ĉiam estas aplikebla, ĉar la a-finaĵo per siaj pluraj sencoj povas naski miskomprenon. Ekzemple: bova viro povas esti viro, kiu estas bovo, kaj viro de bovoj (paŝtisto). Kaj nepre ne estas aplikebla ĉi tiu analizo, se la radiko de la flankelemento estas adjektiva. Nome ĉi okaze per la adjektivigo ni ricevas veran adjektivon, dum en la kunmeto la flankelemento estas nepre en substantiva formo (ĝenerala
regulo 2.a). Ekzemple varmenergio ne estas analizebla kiel varma energio, nek belamo, aŭ voluptamo, aŭ belkulto estas analizeblaj kiel bela amo, volupla amo, bela kulto, ĉar ili estas energio de varmo, amo de belo, amo de volupto, kulto de belo.
Tiuj vortoj do, kiuj postulus la jenan analizon, estas malĝuste sintezitaj: bluokulo, Kardio, belknabino, bonpatrino ktp, ofte troveblaj precipe en poemoj, estas tute kontraŭaj al la spirito de la Esperanta vortkunmeto.
Ekzistas tamen kelkaj vortoj, kiuj ŝajne estas esceptoj, havante antaŭ substantiva ĉefelemento adjektivan flankelementon. Ekzemple sovaĝbesto, sovaĝbirdo, sovaĝkato, krome dikfingro, ĝentilhomo, etburĝo, junedzo ktp. Sed pli funde analizante tiujn ĉi vortojn, ni trovas, ke ili ne estas simplaj adjektivo-substantivaj kunmetoj. Sovaĝbesto ekzemple ne estas simple sovaĝa besto, ĉar oni ja povas paroli pri sovaĝa dombesto (sovaĝa hundo) kaj malsovaĝa sovaĝbesto (kapreolo). Sovaĝanaso estas sovaĝbirdo, sed ne sovaĝa birdo. La sovaĝ-kunmetoj do estas propre neanalizeblaj, sekve ili estas kvazaŭ radikvortoj. Same pri dikfingro. Ĝi ne estas analizebla, kiel dika fingro, ĉar ja ĉiuj fingroj de grasa homo estas dikaj, sed li havas nur unu dikfingron sur unu mano. Ĝentilhomo estas evidente ne identa je ĝentila homo, oni ja povas renkonti eĉ malĝentilan ĝentilhomon. Etburĝo ne estas identa je eta burĝo, ĉar tiu ĉi lasta signifas malgrandan individuon, dum etburĝo povas esti stature eĉ giganto, la adjektivo eta rilatas ne al li mem, sed al lia burĝeco, tiel do oni povus diri ke etburĝo estas etburĝeculo. En junedzo la juna rilatas ne al la edzo mem, sed al lia edzeco (junedzeculo).
La ŝajne adjektivo-substantivaj vortkunmetoj do estas kvazaŭ novaj radikvortoj, aparte lernendaj, havantaj signifon ne tute respondan al la elementoj, el
kiuj ili konsistas, same, kiel ekzemple diskreditigi estas kvazaŭ radikvorto, ne analizebla laŭ siaj elementoj dis, kredito kaj igi.
Analogaj al ĉi tiuj kunmetoj estas la kunmetoj de la prefiksoj mal, eks, bo, mis. Ankaŭ ili ne estas analizeblaj laŭ la principoj de la Esperanta vortkunmeto, ili kreas ne novajn vortojn, sed novajn radikojn.