Ĉiuj haltis por rigarde sekvi la pentriston kaj lian modelon.
— Nun mi scias, kiu li estas, — diris Veda. — Mi vidis «Filinon de Gondvano».
— Ankaŭ mi, — respondis ĥore Evda Nal kaj Mven Mas.
— Ĉu «Gondvano» devenas de lando de gondoj en Hindujo? — demandis Dar Veter.
— Ne. De la komuna nomo de la sudaj kontinentoj. Ĉenerale, tio estas lando de la antikva nigra raso.
— Kaj kia estas la «Filino de nigruloj»?
— La pentraĵo estas simpla — antaŭ stepa altebenaĵo, en fajro de blindiga suno, sur rando de minaca tropika arbaro iras nigrahaŭta junulino. Duono de ŝia vizaĝo kaj de la sentebla, malmola, kvazaŭ gisita el metalo korpo estas en la brulanta lumo, la alia duono estas en profunda duonombro. Grandaj bestaj dentoj estas surfadenigitaj ĉirkaŭ la alta kolo, la mallongaj haroj estas noditaj sur la nuko kaj kovritaj per krono de fajre ruĝaj floroj. Per la dekstra mano, levita super la kapo, ŝi deflankigas de la vojo lastan branĉon de arbo, per la maldekstra — forpuŝas de la genuo dornan tigon. En haltigita moviĝo de la korpo, en libera enspiro, en forta svingo de la mano estas senzorgeco de la juna vivo, kuniĝanta kun la naturo en unuecon, ĉiam ŝanĝiĝeman, kiel torento. Tiu unueco legiĝas kiel scio — intuicia kono de la mondo… En la malhelaj okuloj, celitaj malproksimen, super maro da blueta herbaro, al apenaŭ rimarkeblaj konturoj de montoj, tiel senteble videblas maltrankvilo, atendo de grandaj travivaĵoj en la nova, ĵus malfermiĝinta mondo!
Evda Nal eksilentis.
— Sed kiel sukcesis tion transdoni Kart San? — demandis Veda Kong. — Eble, per la kuntiritaj mallarĝaj brovoj, per la iomete antaŭen klinita kolo, per la malfermita sendefenda nuko. La mirindaj okuloj, plenigitaj per malhela saĝo de la antikva naturo… Kaj la plej stranga estas tiu samtempa sento de senzorga dancanta forto kaj de maltrankvila scio.
— Domaĝe, mi ne vidis! — suspiris Dar Veter. — Necesos veturi en la Palacon de historio. Mi vidas la farbojn de la pentraĵo, sed iel ne povas imagi la pozon de la junulino.
— Ĉu la pozon? — haltis Evda Nal. — Jen al vi «Filino de Gondvano»… — Ŝi deĵetis de la ŝultroj la viŝtukon, alte levis la fleksitan dekstran brakon, iomete kliniĝis malantaŭen, ekstarinte duonturne al Dar Veter. La longa kruro facile leviĝetis, farinte malgrandan paŝon, kaj, ne fininte ĝin, rigidiĝis, tuŝinte per la fingroj la teron. Kaj tuj ŝia fleksiĝema korpo kvazaŭ ekfloris.
Ĉiuj haltis, ne kaŝante admiron.
— Evda, mi ne imagis!… — ekkriis Dar Veter. — Vi estas danĝera, kiel duonmalfermita klingo de ponardo.
— Veter, denove malsukcesaj komplimentoj! — ekridis Veda. — Kial «duon-», kaj ne «plene»?
— Li tute pravas, — ridetis Evda Nal, ree iĝanta la antaŭa. — Ĝuste ne plene. Nia nova konatino, la ĉarma Ĉara Nandi, — jen plene malfermita kaj brilanta klingo, parolante per la eposa lingvaĵo de Dar Veter.
— Mi ne povas kredi, ke iu egalas vin! — aŭdiĝis malantaŭ ŝtono raŭketa voĉo.
Evda Nal la unua rimarkis rufajn tonditajn harojn kaj palajn bluajn okulojn, rigardantajn al ŝi kun tia admiro, kian ŝi ankoraŭ ne sukcesis vidi sur ies ajn vizaĝo.
— Mi estas Ren Boz! — sinĝeneme diris la rufulo, kiam lia nealta mallarĝŝultra figuro aperis el malantaŭ la granda ŝtono.
— Ni serĉis vin. — Veda prenis la manon de la fizikisto. — Jen, tio estas Dar Veter.
Ren Boz ruĝiĝis, pro kio iĝis rimarkeblaj lentugoj, riĉe kovrantaj la vizaĝon kaj eĉ la kolon.
— Mi malfruis, ĉar tro longe restis supre. — Ren Boz almontris ŝtonecan deklivon. — Tie estas antikva tombo.
— En ĝi estas enterigita fama poeto[27] de tre antikva tempo, — rimarkis Veda.
— Tie estas elĉizita surskribo, jen ĝi, — la fizikisto malfermis metalan folion, movis laŭ ĝi mallongan liniilon, kaj sur la senbrila surfaco riveliĝis kvar vicoj da bluaj signetoj.
— Ho, tio estas eŭropaj literoj — skribaj signoj, kiujn oni uzis antaŭ enkonduko de la tutmonda linia alfabeto! Ili havas absurdan formon, hereditan de eĉ pli antikvaj piktogramoj. Sed tiun lingvon mi konas.
— Do legu, Veda!
— Kelkajn minutojn da silento! — postulis ŝi, kaj ĉiuj obeeme eksidis sur ŝtonojn.
Veda Kong komencis legi:
Dronas en temp', estingiĝas kun aĝo,[28]
Pensoj, eventoj, kaj reva mister'…
Sed mi forportas en lastan vojaĝon
Sonĝon plej belan el sonĝoj de l' Ter'!…
— Tio estas bonega! — Evda Nal leviĝis sur la genuoj. — Moderna poeto ne dirus pli klare pri potenco de la tempo. Mi dezirus scii, kiun el la sonĝoj de la Tero li opiniis la plej bela kaj forportis kun si en la antaŭmortaj pensoj?
Malproksime aperis boato el diafana plasto kun du homoj.
— Jen Miiko kun Ŝerlis, unu el ĉi-tieaj meĥanikistoj. Ho ne, — korektis sin Veda, — tio estas Frit Don mem, la estro de la mara ekspedicio! Ĝis la vespero, Veter, vi devas resti triope, kaj mi prenas kun mi Evda-n.
Ambaŭ virinoj dekuris al facilaj ondoj kaj akorde eknaĝis al la insulo. La boato turniĝis al ili, sed Veda eksvingis la manon, sendante ĝin antaŭen. Ren Boz, senmova, rigardis sekve al la naĝantinoj.