— Mi estas malbona rakontanto. Sed tio tutegale estas interesa. Min interesas rekonstruo de diversaj rasaj tipoj, kiuj estis en la antikveco ĝis la EDM mem. Post sukceso de mia pentraĵo «Filino de Gondvano» min inspiris ideo rekrei alian rasan tipon. Beleco de korpo estas la plej bona esprimo de raso tra generacioj de sana, pura vivo. En ĉiu raso en la antikveco estis propra cizeliteco, propra mezuro de belo, ellaboriĝinta jam en kondiĉoj de sovaĝa ekzisto. Tiel komprenas ni, pentristoj, kiujn oni opinias malfruantaj de la kulturaj pintoj… Ĉiam opiniis, verŝajne, jam ekde kavernoj de la antikva ŝtona epoko. Nu jen, mi ne tion diras… Elpensis mi pentraĵon «Filino de Tetiso», alivorte — de Mediteraneo. Min afekciis en mitoj de Antikva Helenujo, Kreto, Mezopotamio, Ameriko, Polinezio tio, ke dioj eliris el maro. Kio povas esti pli mirakla, ol la helena mito pri Afrodito — la diino de amo kaj belo de la helenoj! La nomo mem: Afrodito Anadiomena — naskita de ŝaŭmo, leviĝinta el maro… Diino, naskiĝinta el ŝaŭmo, fekundigita de stela lumo super nokta maro, — kiu popolo elpensis ion pli poezian?..
— El stela lumo kaj mara ŝaŭmo, — aŭdis Veda Kong flustron de Ĉara kaj kaŝe rigardis al la junulino.
La malmola, kvazaŭ eltranĉita el ligno aŭ ŝtono profilo de Ĉara parolis pri antikvaj popoloj. La malgranda, rekta, iomete rondigita nazo, la iomete klinita larĝa frunto, la forta mentono, kaj ĉefe — granda distanco inter la nazo kaj la orelo — ĉiuj karakteraj trajtoj de popoloj de antikva Mediteraneo estis prezentitaj en la vizaĝo de Ĉara.
Veda nerimarkeble pririgardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj pensis, ke ĉio en ŝi estas iomete troa. Tro glata haŭto, tro maldika talio, tro larĝaj femuroj… Kaj ŝi tenas sin emfaze rekte — pro tio ŝia firma brusto tro elstaras. Eble, la pentristo bezonas ĝuste tian, forte esprimitan?
La vojon baris ŝtona vico, kaj Veda ŝanĝis sian ĵus kreitan opinion. Ĉara Nandi neordinare facile transsaltadis de ŝtono sur ŝtonon, kvazaŭ dancante.
«En ŝi, sendube, estas hinda sango, — decidis Veda. — Mi demandos poste…»
— Por krei «Filinon de Tetiso», — daŭrigis la pentristo, — mi devis proksimiĝi kun maro, parenciĝi kun ĝi — ja mia kretanino, kiel Afrodito, devas eliri el maro, sed tiel, ke ĉiu komprenu tion. Kiam mi intencis pentri «Filinon de Gondvano», mi dum tri jaroj laboris en arbara stacio en la Ekvatora Afriko. Kreinte la pentraĵon, mi eklaboris kiel meĥanikisto sur poŝta glitboato kaj dum du jaroj disveturigadis poŝtaĵojn laŭ Atlantiko — al ĉiuj ĉi, ĉu vi scias, fiŝkaptaj, proteinaj kaj salaj fabrikoj, kiuj navigas tie sur gigantaj metalaj flosoj.
Foje vespere mi kondukis mian maŝinon en Centra Atlantiko, okcidente de Acoroj, kie la kontraŭfluo kuniĝas kun la norda fluo. Tie ĉiam iradas grandaj ondoj — per vicoj, unu post la alia. Mia glitboato jen saltadis al malaltaj nuboj, jen rapidege flugis en kavojn inter ondoj. La helico muĝis, mi staris sur alta pontferdeko apud la direktilisto. Kaj subite — mi neniam forgesos!
Imagu ondon, pli altan ol ĉiuj aliaj, kuregantan renkonten. Sur la eĝo de tiu ĉi kolosa ondo, rekte sub la malaltaj kaj densaj perl-rozaj nuboj, staris junulino, sunbruna ĝis koloro de ruĝa bronzo… La ondego kuris sensone, kaj ŝi flugis, neesprimeble fiera en sia soleco inter la senfina oceano. Mia glitboato ĵetiĝis supren, kaj ni trafulmis preter la junulino, salute svinginta al ni la manon. Tiam mi rimarkis, ke ŝi staris sur surfotabulo, — ĉu vi scias, tia tabulo kun akumulilo kaj motoro, kiun oni stiras per piedoj.
— Mi scias, — respondis Dar Veter, — por rajdado sur ondoj.
— Pleje min afekciis, ke ĉirkaŭe estis nenio — malaltaj nuboj, oceano, malplena je centoj da mejloj, vespera lumo kaj junulino, rajdanta sur grandega ondo. Tiu junulino estis…
— Ĉara Nandi! — diris Evda Nal. — Tio estis komprenebla. Sed de kie ŝi aperis?
— Tute ne el ŝaŭmo kaj stela lumo! — Ĉara ekridis per neatendite alta sonora rido. — Nur de floso de proteina fabriko. Ni staris tiam ĉe rando de sargasejo,[24] kie ni bredis klorelon,[25] kaj mi laboris tie kiel biologo.
— Estu tiel, — paceme konsentis Kart San. — Sed ekde tiu momento vi iĝis por mi la filino de Mediteraneo, elirinta el ŝaŭmo, neevitebla modelo de mia estonta pentraĵo. Mi atendis tutan jaron.
— Ĉu mi povas veni al vi por rigardi? — petis Veda Kong.
— Bonvolu, sed ne dum horoj de laboro — prefere vespere. Mi laboras tre malrapide kaj eltenas nenies ĉeeston tiutempe.
— Ĉu vi pentras per farboj?
— Nia laboro malmulte ŝanĝiĝis dum jarmiloj da ekzisto de la pentroarto. La optikaj leĝoj kaj la homa okulo estas samaj. Akriĝis percepto de iuj kolornuancoj, estis elpensitaj novaj kromkatoptrikaj farboj[26] kun internaj reflektoj en la tavolo, kelkaj artifikoj de harmoniigo de koloroj. Sed ĝenerale pentristo de nememorebla antikveco laboris same kiel mi. Kaj en io eĉ pli bone… Kredo, pacienco — ni iĝis tro rapidaj kaj necertaj pri sia praveco. Sed por la arto ofte pli bonas strikta naiveco… Denove mi deflankiĝas! Mi… ni devas iri. Ni iru, Ĉara.