Ren Boz la unua proponis reveni en la provizoran tendaron de la ekspedicio. La tri malgajaj homoj ektrenis sin laŭ sablo, ĉiu siamaniere sentis la amarecon de la rifuzo pri provo de la senkompara eksperimento. Dar Veter oblikve rigardadis al la kunuloj kaj pensis, ke al li estas plej malfacile. En lia naturo estis io senrezerve kuraĝa, kontraŭ kio li devis lukti dum la tuta vivo. Per io li similis al antikvaj rabistoj — kial li sentis sin tiel plene kaj ĝoje en la bubeca lukto kontraŭ la virbovo?.. Kaj lia animo indignis, protestante kontraŭ la decido saĝa, sed ne kuraĝa.
Ĉapitro 6
Legendo de bluaj sunoj
El la hospitala kajuto eliris kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal. Erg Noor ĵetiĝis antaŭen.
— Niza?
— Vivas, sed…
— Mortas?
— Dume ne. Ŝi estas en kruela paralizo. Estas lezitaj ĉiuj trunkoj de la spino, la parasimpata sistemo,[34] la asociaj centroj kaj la centroj de sensoj. La spirado estas ege malrapida, sed egalmezura. La koro funkcias — unu bato dum cent sekundoj. Tio estas ne morto, sed plena kolapso, kiu povas daŭri dum nedifinita tempo.
— Ĉu konscio kaj suferoj estas ekskluditaj?
— Ekskluditaj.
— Ĉu absolute? — La rigardo de la estro estis postulema kaj akra, sed la kuracistino ne konfuziĝis.
— Absolute!
Erg Noor demande rigardis al la biologo. Tiu kapjesis.
— Kion vi intencas fari?
— Subteni en egala temperaturo, absoluta kvieto, malforta lumo. Se la kolapso ne progresos, tiam… ĉu ne estas egale — dormo… ŝi dormu ĝis la Tero… Tiam — en la Instituton de Nervaj Kurentoj. La lezo estis farita per iu speco de kurento. La skafandro iĝis truita en tri lokoj. Estas bone, ke ŝi preskaŭ ne spiris!
— Mi rimarkis la truojn kaj gluis ilin per mia plastro, — diris la biologo.
Erg Noor kun silenta danko premis lian brakon super la kubuto.
— Sed nur… — komencis Luma, — ni prefere foriru de granda gravito… Kaj samtempe estas danĝera ne tiom la starta akcelo, kiom reveno al la normala gravitforto.
— Mi komprenas: vi timas, ke la pulso eĉ pli malrapidiĝos. Sed tio ja ne estas pendolo, rapidiganta siajn balanciĝojn en pli forta gravita kampo?
— Ritmo de impulsoj de la organismo obeas, ĝenerale, al samaj leĝoj. Se batoj de la koro malrapidiĝos almenaŭ duoble — al ducent sekundoj, tiam la sangoprovizado de la cerbo iĝos nesufiĉa, kaj…
Erg Noor enpensiĝis tiel profunde, ke forgesis pri la ĉirkaŭantoj, rekonsciiĝis kaj profunde suspiris.
Liaj kunlaborantoj pacience atendis.
— Ĉu ne estas jena eliro: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno? — singardeme demandis la estro kaj jam laŭ kontentaj ridetoj de Luma Lasvi kaj Eon Tal komprenis, ke la penso estas ĝusta.
— Saturi la sangon per gaso kun pli granda parciala premo,[35] — bonege… Certe, ni uzos rimedojn kontraŭ trombozo[36] kaj tiam estu eĉ unu bato dum ducent sekundoj. Poste ĝi restariĝos…
Eon montris grandajn blankajn dentojn sub la nigraj lipharoj, kaj tuj lia severa vizaĝo iĝis juna kaj senzorge gaja.
— La organismo restos senkonscia, sed viva, — faciligite diris Luma. — Ni iros por prepari la kameron. Mi deziras uzi la grandan silikolan vitrinon, prenitan por Zirda. Tien lokiĝos naĝanta fotelo, kiun ni faros lito por tempo de starto. Post ĉeso de la akcelo ni aranĝos Niza-n definitive.
— Tuj kiam vi estos pretaj, sciigu al la stirejo. Ni ne prokrastos eĉ minuton. Sufiĉas por ni da mallumo kaj pezeco de la nigra mondo!..
La homoj ekhastis al diversaj ĉeloj de la ŝipo, ĉiu siamaniere luktante kontraŭ la premo de la nigra planedo.
Kiel venka melodio ektondris signaloj de starto.
Kun ankoraŭ neniam spertita sento de plena kaj definitiva faciliĝo la homoj estis enprofundiĝantaj en molajn brakumojn de la alterigaj seĝoj. Sed starto de sur peza planedo estas malfacila kaj danĝera afero. La akcelo por deŝiro de la ŝipo estis ĉe limo de la homa elteneblo, kaj eraro de piloto povis kaŭzi ĉies pereon.
Kun frakasa muĝo de la planedaj motoroj Erg Noor ekstiris la stelŝipon tanĝe al la horizonto. Stangoj de la hidraŭlikaj seĝoj enpremiĝadis ĉiam pli profunde sub kreskanta pezo. Tujtuj la stangoj atingos sian ekstremon, kaj tiam sub premilo de la akcelo, kiel sur amboso, frakasiĝos la rompiĝemaj homaj ostoj. La manoj de la ekspediciestro, kuŝantaj sur butonoj de la aparatoj, iĝis neleveble pezaj. Sed la fortaj fingroj plu laboris, kaj «Tantro», ĉirkaŭskribante gigantan malkrutan arkon, estis levanta sin ĉiam pli alte el la densa mallumo al la diafana nigreco de la senfina spaco. Erg Noor ne deŝiris la okulojn de la ruĝa strio de la horizontala stabiligilo — ĝi estis ŝanceliĝanta en malstabila ekvilibro, montrante, ke la ŝipo pretas transiri el leviĝo al malleviĝo laŭ arko de falo. La peza planedo ankoraŭ ne ellasis «Tantron» el sia kapto. Erg Noor decidis ŝalti la anamezonajn motorojn, kapablajn levi la stelŝipon el ajna planedo. Sonoranta vibrado tremigis la ŝipon. La ruĝa strio leviĝis je dek milimetroj super la nula linio. Ankoraŭ iomete…