Inter grandaj ŝtonpecoj ĉe la bordo mem kuŝis profundaj, penetritaj de sunlumo subakvaj koridoroj. Pristernitaj per malhelaj montetoj de spongoj, kadritaj per franĝo de algoj, tiuj subakvaj galerioj kondukis al la orienta flanko de la insuleto, kien aliris nesciata malhela profundaĵo. Dar Veter bedaŭris, ke ne prenis de Veda precizan mapon de la bordo. Flosoj de la mara ekspedicio brilis sub la suno ĉe la okcidenta terlango je kelkaj kilometroj. Pli proksime videblis malkruta sabla bordo, kaj tie nun ripozas la tuta ekspedicio. Hodiaŭ en maŝinoj estas ŝanĝo de akumuliloj. Kaj li cedis al la infana emo esplori senhomajn insulojn.
Minaca deklivo de andezitaj rokoj[23] ekpendis super la naĝantoj. Rompsurfacoj de ŝtonpecoj estis freŝaj — antaŭnelonga tertremo faligis kadukiĝintan parton de la bordo. Flanke de la alta maro estis iranta forta ondaro. Miiko kaj Dar Veter longe naĝis sur malhela akvo ĉe la orienta bordo, ĝis trovis platan ŝtonan elstaraĵon, kien Dar Veter elpuŝis Miiko-n.
Maltrankviligitaj mevoj ĵetiĝadis tien kaj reen, batoj de ondoj estis transdonataj tra rokoj, tremigante mason de andezito. Estis nenio, krom nuda ŝtono kaj malmolaj arbustoj, ne estis eĉ etaj spuroj de besto aŭ homo.
La naĝantoj levis sin sur la pinton de la insuleto, rigardis al ĵetiĝantaj malsupre ondoj kaj revenis. Adstringa odoro venis de arbustoj, elstarantaj supre el rokaj fendoj. Dar Veter sterniĝis sur varma ŝtono, pigre rigardante en akvon ĉe la suda flanko de la elstaraĵo.
Miiko eksidis kaŭre ĉe la rando mem de la roko kaj penis ekvidi ion malsupre. Ĉi tie ne estis ĉeborda malprofundaĵo aŭ amasoj da ŝtonoj. Kruta deklivo pendis super malhela oleeca akvo. La suno brileradis per blindiga bordero laŭlonge de la dekliva rando. Tie, kie fortranĉita per la roko lumo vertikale eniris en la diafanan akvon, apenaŭ flagris glata fundo el hela sablo.
— Kion vi vidas tie, Miiko?
La enpensiĝinta junulino ne tuj turnis sin.
— Nenion. Vin altiras dezertaj insuloj, kaj min — mara fundo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tie ĉiam eblas trovi ion interesan, fari malkovron.
— Tiuokaze por kio vi laboras en stepo?
— Tio estas komplika afero. Por mi maro estas tiom granda ĝojo, ke mi ne povas esti ĉiam kun ĝi. Oni ne povas aŭdi ŝatatan muzikon dum tuta tempo — tiel ankaŭ mi kun maro. Tamen renkontoj kun ĝi estas valoregaj…
Dar Veter konfirme balancis la kapon.
— Do, ĉu ni plonĝu tien? — li almontris la blankan flagradon en la profundo.
Miiko levis la brovojn, eĉ sen tio levitajn ĉe la tempioj.
— Ĉu vi povos? Ĉi tie estas ne malpli ol dudek kvin metroj — tio estas nur por sperta plonĝisto…
— Mi penos… Kaj vi?
Anstataŭ respondo Miiko ekstaris, ĉirkaŭrigardinte, elektis grandan ŝtonon kaj altrenis ĝin al la rando de la roko.
— Unue permesu al mi provi. Kun ŝtono — tio estas kontraŭ miaj reguloj. Sed mi timas, ke tie povas esti fluo — tro pura estas la fundo…
La junulino levis la manojn, kliniĝis, rektiĝis, fleksiĝinte malantaŭen. Dar Veter observis ŝiajn spirajn ekzercojn, por lerni ilin. Miiko ne plu diris eĉ vorton. Post kelkaj ekzercoj ŝi prenis la ŝtonon kaj ĵetis sin, kiel en abismon, en la malhelan profundaĵon.
Dar Veter eksentis malklaran maltrankvilon, kiam pasis pli ol minuto, kaj la kuraĝa junulino ne reaperis. Li komencis, siavice, serĉi ŝtonon por pezo, komprenante, ke li devas preni multe pli grandan. Ĵus li levis kvardekkilograman pecon de andezito, kiam aperis Miiko. La junulino malfacile spiris kaj ŝajnis tre laca.
— Tie… Tie… ĉevalo, — apenaŭ eldiris ŝi.
— Kio? Kia ĉevalo?
— Statuo de grandega ĉevalo… tie, en natura niĉo. Mi tuj rigardos pli detale.
— Miiko, tio estas malfacila. Ni naĝu reen, prenu plonĝajn aparatojn kaj boaton.
— Ho ne! Mi deziras mem, tuj! Tio estu mia venko, sed ne de aparato. Poste ni vokos ĉiujn.
— Sed mi iros kun vi! — Dar Veter kaptis sian ŝtonon.
Miiko ridetis.
— Prenu malpli grandan, jen. Kaj kio pri spirado?
Dar Veter obeeme plenumis la ekzercojn kaj renverse saltis en la maron kun la ŝtono en la manoj. Akvo batis lin je la vizaĝo, turnis per la dorso al Miiko, kunpremis la bruston, per obtuza doloro resonis en la oreloj. Li estis retenanta la doloron, streĉante muskolojn de la korpo, kunpremante la makzelojn. Malvarma griza duonmallumo densiĝis malsupre, la gaja lumo de tago estis rapide malheliĝanta. La malvarma kaj malamika forto de profundo estis venkanta, la kapo nebuliĝis, la okuloj tranĉe doloris. Subite la firma mano de Miiko tuŝis lian ŝultron, kaj li tuŝis per la piedoj densan, malhele arĝentan sablon. Kun peno turninte la kolon en la direkto, montrita de Miiko, li forŝanceliĝis, pro neatenditeco ellasis la ŝtonon el la manoj — kaj tuj estis ĵetita supren. Li ne memoris, kiel li trafis sur la supraĵon, nenion vidante en ruĝa nebulo, spasme penante satspiri… Post nemulta tempo la konsekvencoj de la subakva premo foriris, kaj la viditaĵo renaskiĝis en la memoro. Estis nur momento, sed kiom multajn detalojn sukcesis rimarki la okuloj kaj enmemorigi la cerbo!