La nekonata voĉo eksponis eventojn, okazintajn je sep monatoj post la sendo de la lasta mesaĝo al la Tero. Je kvaronjarcento antaŭ tio, dum trairo de zono de kosma glacio ĉe rando de la sistemo de Vego, «Velo» estis damaĝita. La truon en la poŭpa parto oni sukcesis ripari, sed ĝi rompis precizegan agordon de la defenda kampo de la motoroj. Post lukto, daŭrinta dudek jarojn, la motorojn oni devis haltigi. Ankoraŭ dum kvin jaroj «Velo» flugis inercie, ĝis deflankiĝis pro natura malprecizeco de la kurso. Tiam estis sendita la unua mesaĝo. La stelŝipo estis sendonta la duan mesaĝon, kiam trafis en la sistemon de la fera stelo. Poste okazis same, kiel al «Tantro», nur kun tiu diferenco, ke la ŝipo sen ĉefaj motoroj, foje malakceliĝinte, tute ne povis forflugi. Ĝi ne povis iĝi satelito de la planedo, ĉar la akcelaj planedaj motoroj, kiuj troviĝis en la poŭpo, malfunkciis same, kiel la anamezonaj. «Velo» bonorde alteriĝis sur la malaltan plataĵon apud maro. La ŝipanaro ekis plenumi tri starintajn antaŭ ili taskojn: peni ripari la motorojn, sendi vokon al la Tero kaj esplori la nekonatan planedon. Oni ankoraŭ ne sukcesis munti raketan tureton, kiam homoj komencis nekompreneble malaperadi. Senditoj por serĉo same ne revenis. La esploradon de la planedo oni ĉesigis, forlasadis la ŝipon por konstruado de la tureto nur ĉiuj kune kaj longe sidadis en la hermetike ŝlosita ŝipo en paŭzoj de la laboro, nekredeble senfortiga pro la gravito. Hastante sendi la raketon, ili eĉ ne entreprenis esploron de la fremda stelŝipo proksime de «Velo», kiu, probable, troviĝis ĉi tie jam delonge.
«Tiu disko!» — glitis en la kapo de Niza. Ŝi renkontis la okulojn de la estro, kaj tiu, kompreninta ŝiajn pensojn, kapjesis. El la dek kvar anoj de «Velo» restis ok vivaj. Poste en la taglibro sekvis proksimume tritaga paŭzo, post kiu la mesaĝon registris alta juna virina voĉo:
«Hodiaŭ, la dekduan de la sepa monato de la tricent dudek tria jaro de la Ringo, ni, ĉiuj restantoj, finis preparon de la raketo-sendilo. Morgaŭ je la sama tempo…»
Kej Ber instinkte rigardis al horaj gradoj laŭlonge de la transvolviĝanta rubando — la kvina horo laŭ tempo de «Velo» kaj kiu scias kioma laŭ tiu ĉi planedo…
«Ni sendos fidinde kalkulitan… — La voĉo interrompiĝis, poste reaperis, pli mallaŭta kaj malforta, kvazaŭ la parolintino forturniĝis de la sonricevilo. — Mi ŝaltas! Ankoraŭ!…»
La aparato eksilentis, sed la rubando plu estis transvolviĝanta. La aŭskultantoj interŝanĝis maltrankvilajn rigardojn.
— Io okazis! — komencis Ingrid Ditra.
El la magnetofono ekflugis hastaj, sufokitaj vortoj: «Saviĝis du… Laik ne ĝissaltis… la lifto… la pordon ne sukcesis fermi, nur la duan! Meĥanikisto Saĥ Kton ekrampis al la motoroj… ni batu per la planedaj… ili, krom furiozo kaj teruro, estas nenio! Jes, nenio…»
La rubando dum kelka tempo turniĝis sensone, poste la sama voĉo ekparolis denove:
«Ŝajne, Kton ne sukcesis. Mi estas sola, sed mi elpensis. Antaŭ ol mi komencos, — la voĉo firmiĝis kaj eksonis kun konvinka forto: — Fratoj, se vi trovos “Velon”, mi avertas, neniam forlasu la ŝipon».
La parolintino laŭte suspiris kaj diris nelaŭte, kvazaŭ al si mem:
«Necesas ekscii pri Kton. Mi revenos, klarigos pli detale…»
Klako — kaj la rubando plu transvolviĝadis ankoraŭ dum ĉirkaŭ dudek minutoj ĝis fino de la bobeno. Sed vane atendis la atentaj oreloj — la nekonatulino nenion klarigis, samkiel, verŝajne, ankaŭ ne revenis.
Erg Noor malŝaltis la aparaton kaj turniĝis al siaj kamaradoj:
— Niaj pereintaj gefratoj savas nin! Ĉu ne sentas vi manojn de la forta homaro de la Tero! Sur la ŝipo troviĝis anamezono. Nun ni ricevis averton pri morta danĝero, insidanta nin ĉi tie! Mi ne scias, kio estas tio, sed probable tio estas fremda vivo. Se tio estus kosmaj fortoj, ili ne nur mortigus la homojn, sed damaĝus ankaŭ la ŝipon. Ricevinte tian helpon, al ni nun estus hontinde ne saviĝi kaj ne alporti al la Tero malkovrojn de «Velo» kaj la niajn. Grandaj penoj de la pereintoj, ilia duonjarcenta lukto kun la kosmo ne malaperu vane.
— Kiel do vi pensas provizi la brulaĵon, ne elirante el la ŝipo? — demandis Kej Ber.
— Kial ne elirante el la ŝipo? Vi scias, ke tio ne eblas, kaj ni devos eliradi kaj labori ekstere. Sed ni estas avertitaj kaj uzos defendajn rimedojn…
— Mi divenas, — diris biologo Eon Tal, — baraĵon ĉirkaŭ la loko de laboro.
— Ne nur, sed ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vojo inter la ŝipoj! — aldonis Pur Hiss.
— Certe! Ĉar ni ne scias, kio nin insidas, do la baraĵon ni faros duobla — per radiado kaj per kurento. Ni etendos dratojn, laŭ la tuta vojo kreos luman koridoron. Malantaŭ «Velo» staras la neuzita raketo — en ĝi sufiĉos energio por tuta tempo de laboro.
La kapo de Bina Led kun frapo falis sur la tablon. La kuracisto kaj la dua astronomo alŝoviĝis, venkante la graviton, al la senkonscia kamaradino.
— Estas nenio serioza! — deklaris Luma Lasvi. — La cerboskuo kaj trostreĉiĝo. Helpu al mi treni Bina-n al la lito.