Ĉiuj malpaciencis eksenti sub la piedoj grundon, eĉ fremdan, post ses jaroj da vagado en interstelaj abismoj. Kej Ber, Pur Hiss, Ingrid, kuracistino Luma kaj du meĥanikistoj-inĝenieroj devis resti en la stelŝipo, por deĵori ĉe radistacio, lumĵetiloj kaj aparatoj. Niza staris flanke kun helmo en la manoj.
— De kie la nedecidemo, Niza? — vokis Niza-n la estro, kontrolanta sian radistacion en la pinto de la helmo. — Ni iru al la stelŝipo!
— Mi… — La junulino konfuziĝis. — Al mi ŝajnas, ĝi estas mortinta, staras ĉi tie jam delonge. Ankoraŭ unu katastrofo, ankoraŭ unu viktimo de la senkompata kosmo — mi komprenas, tio estas neevitebla, sed ĉiam malfacila… speciale post Zirda, post «Algrab»…
— Eble, morto de tiu stelŝipo donos al ni vivon, — respondis Pur Hiss, turnante panoraman mallongfokusan teleskopon al la ŝipo, plu restanta neprilumita.
Ok vojaĝantoj eliris en la transiran kameron kaj haltis en atendo.
— Ŝaltu aeron! — komandis Erg Noor al la restintoj sur la ŝipo, kiujn jam debaris la nepenetrebla muro.
Nur post kiam aerpremo en la kamero atingis kvin atmosferojn, hidraŭlikaj krikoj elpremis la dense algluiĝintan pordon. Premo de aero preskaŭ elĵetis la homojn el la kamero, permesante al nenio malutila el la fremda mondo penetri internen de la peco de la Tero. La pordo rapidege fermiĝis. Radio de lumĵetilo sternis helan vojon, laŭ kiu la esploristoj eklamis sur siaj risortaj kruroj, apenaŭ trenante siajn pezajn korpojn. En la fino de la luma vojo altis la grandega ŝipo. Kilometro kaj duono ŝajnis nekredeble longa kaj pro malpacienco kaj pro kruela skuado de mallertaj saltoj laŭ la malglata, prisemita per ŝtonetoj grundo, tre varmigita de la nigra suno.
Tra la dika atmosfero, riĉa je humido, la steloj videblis kiel palaj, malklaraj makuloj. Anstataŭ lukse brilanta kosmo la ĉielo de la planedo montris nur aludojn al stelfiguroj. Iliaj ruĝetaj malhelaj lanternetoj ne povis lukti kontraŭ mallumo sur la grundo de la planedo.
En ĉirkaŭanta profundega mallumo la ŝipo kontrastis speciale reliefe. Dika tavolo de borazon-zirkonia lako iuloke forfrotiĝis sur la ŝelo. Verŝajne, la stelŝipo longe vagis en la kosmo.
Eon Tal eligis ekkrion, reeĥintan en ĉiuj telefonoj. Li almontris per la mano al malfermita pordo, oscedanta kiel nigra makulo, kaj al mallevita malsupren malgranda lifto. Sur la grundo apud la lifto kaj sub la ŝipo elstaris, sendube, kreskaĵoj. Dikaj tigoj levis sur preskaŭ metran alton nigrajn, parabolajn kalikojn, dentigitajn ĉe rando, kiel dentoradoj, — ĉu foliojn, ĉu florojn. La aro da nigraj senmovaj dentoradoj aspektis malbonaŭgure. Ankoraŭ pli multe timigis la muta oscedo de la pordo. La netuŝitaj kreskaĵoj kaj la malfermita pordo — sekve, jam delonge homoj ne uzas tiun vojon, ne gardas sian malgrandan teran mondeton kontraŭ la fremda.
Erg Noor, Eon kaj Niza eniris en la lifton. La estro turnis startan stangon. Kun facila knaro la meĥanismo ekfunkciis kaj obeeme levis la tri esploristojn en larĝe malfermitan transiran kameron. Poste leviĝis ankaŭ la ceteraj. Erg Noor sendis al «Tantro» peton estingi la lumĵetilon. Momente la grupeto de homoj perdiĝis en abismo de mallumo. La mondo de la fera suno alŝoviĝis proksimege, kvazaŭ dezirante solvi en si la malfortan neston de tera vivo, alpremiĝintan al la grundo de la grandega malhela planedo.
Oni lumigis lanternetojn, turniĝantajn sur pintoj de la helmoj. La pordo el la transira kamero internen de la ŝipo estis fermita, sed ne ŝlosita kaj facile cedis. La esploristoj eniris en la mezan koridoron, libere orientiĝante en mallumo de pasejoj. La konstruo de la stelŝipo diferencis disde «Tantro» nur en negravaj detaloj.
— La ŝipo estas konstruita antaŭ kelkdek jaroj, — diris Erg Noor, alproksimiĝante al Niza.
La junulino retrorigardis. Tra silikolo[19] de la helmo la duone prilumita vizaĝo de la estro ŝajnis mistera.
— Jen neebla penso, — daŭrigis Erg Noor, — ĉu tio estas…
— «Velo»! — ekkriis Niza, forgesinte pri la mikrofono, kaj ekvidis, ke ĉiuj turniĝis al ŝi.
La skolta grupo penetris en la ĉefan ejon de la ŝipo — la bibliotekon-laboratorion kaj poste pli proksimen al la pruo, en la centran stirejon. Lamante en sia skeleto, ŝanceliĝante kaj frapiĝante je muroj, la ekspediciestro atingis la ĉefan energidistribuan panelon. La prilumo de la stelŝipo estis ŝaltita, sed la kurento malestis. En mallumo de la ejoj plu lumis nur fosforeskantaj montriloj kaj signoj. Erg Noor trovis porakcidentan klemon, kaj tiam, por ĉies miro, ekbrilis malhela, ŝajninta blindiga lumo. Verŝajne, ĝi ekbrilis ankaŭ ĉe la lifto, ĉar en la telefonoj de la helmoj eksonis voĉo de Pur Hiss, demandinta pri stato de la esploro. Al li respondis Bina, la geologino. La estro rigidiĝis sur sojlo de la centra stirejo. Sekvinte lian rigardon, Niza ekvidis supre, inter antaŭaj ekranoj, duoblan skribaĵon — en la tera lingvo kaj per la kodo de la Granda Ringo — «Velo». Malsupre sub streko estis la galaksia kodo de la Tero kaj la koordinatoj de la suna sistemo.