La malaperinta antaŭ okdek jaroj stelŝipo troviĝis en la antaŭe nekonata sistemo de nigra suno, kiun oni tiel longe opiniis nur malhela nubo.
Pririgardo de ejoj de la stelŝipo ne helpis kompreni, kien malaperis la homoj. Oksigenaj rezervoj ne estis elĉerpitaj, rezervoj de akvo kaj nutraĵo povis sufiĉi ankoraŭ por kelkaj jaroj, sed nenie estis spuroj, nek restaĵoj de la ŝipanaro de «Velo».
Strangaj malhelaj likvospuroj videblis ie en koridoroj, en la centra stirejo kaj en la biblioteko. Sur la planko en la biblioteko same estis makulo — ĝi ŝvelis per plurtavola filmo, kvazaŭ ĉi tie sekiĝus io verŝita. En la poŭpa maŝinejo antaŭ malfermita pordo de malantaŭa vando pendis ŝiritaj kabloj, kaj masivaj apogiloj de malvarmigiloj el fosfora bronzo estis forte fleksitaj. Ĉar cetere la ŝipo estis tute nedamaĝita, do tiuj damaĝoj, postulantaj potencan baton, restis nekomprenitaj. La esploristoj penegis, sed ne trovis ion, kio povus klarigi malaperon kaj senduban pereon de la ŝipanaro de «Velo».
Krome venis alia, gravega malkovro — rezervoj de anamezono kaj de planedaj jonaj ŝargoj, konserviĝintaj sur la ŝipo, garantiis starton de «Tantro» de sur la peza planedo kaj vojon al la Tero.
Tuj sendita al «Tantro» mesaĝo forigis la konscion de kondamniteco, regintan la homojn post la kapto de ilia ŝipo fare de la fera stelo. Malaperis neceso de longa laboro por sendo de mesaĝo al la Tero. Anstataŭe iĝis necesa grandega laboro pri transŝarĝo de konteneroj kun anamezono. La malfacila per si mem tasko ĉi tie, sur la planedo kun preskaŭ triobla tera gravito, transformiĝis en aferon, postulantan grandan inĝenieran inventemon. Sed homoj de la epoko de la Ringo ne timis malfacilajn mensajn taskojn, sed ĝojis pri ili.
La biologo elprenis el magnetofono en la centra stirejo nefinitan bobenon de fluga taglibro. Erg Noor kun la geologino malfermis hermetike ŝlositan ĉefan gardoŝrankon, konservintan rezultojn de la ekspedicio de «Velo». La homoj ektrenis sur si grandan pezon — multajn volvaĵojn de foton-magnetaj filmoj, taglibrojn, astronomiajn observaĵojn kaj kalkulojn. Mem estante esploristoj, la ekspedicianoj ne povis eĉ por mallonga tempo lasi tiom valoregan trovaĵon.
Apenaŭ vivaj pro laco, la skoltoj renkontiĝis en la biblioteko de «Tantro» kun la kamaradoj, ardaj pro malpacienco. Ĉi tie, en la kutima medio, ĉe oportuna tablo sub hela lumo, la tomba mallumo de ĉirkaŭanta obskuro kaj la senviva, forlasita stelŝipo iĝis vizio de nokta koŝmaro. Nur ĉiun premis eĉ por sekundo ne ĉesanta gravito de la terura planedo, kaj ĉe ĉiu movo jen unu, jen alia esploristo sulkiĝadis pro doloro. Sen granda praktiko estis tre malfacile kunordigi propran korpon kun moviĝoj de stangoj de ŝtala «skeleto». Pro tio paŝadon akompanis puŝoj kaj kruela skuado. Eĉ post mallonga vojo la homoj revenis kiel forte batitaj. Geologino Bina Led, probable, ricevis facilan cerboskuon, sed ankaŭ ŝi, peze alpremiĝinte al la tablo kaj kunpremante la tempiojn, rifuzis foriri, ne aŭdinte la lastan bobenon de la ŝipa taglibro. Niza atendis de tiu registraĵo, dum okdek jaroj konservita en la mortinta ŝipo sur la terura planedo, ion nekredeblan. Ŝi imagis raŭkajn vokojn pri helpo, kriojn de sufero, tragikajn adiaŭajn vortojn. La junulino tremeris, kiam el la aparato aŭdiĝis laŭta kaj malvarma voĉo. Eĉ Erg Noor, la granda konanto de ĉio, kio koncernis interstelajn flugojn, konis neniun el la ŝipanaro de «Velo». Kompletigita ekskluzive per junularo, tiu ĉi stelŝipo komencis sian senfine kuraĝan vojaĝon al Vego, ne transdoninte al la Konsilio de Stelnavigado ordinaran filmon pri homoj de la ŝipo.