— Ni ricevis tute bonan elsendon de la stelo… — ree ekŝutiĝis vico da ciferoj kaj abruptaj sonoj, — hazarde, ne dum la tempo de elsendoj de la Granda Ringo. Ili ne deĉifris la lingvon de la Ringo kaj vane malŝparas energion, sendante dum horoj de silento. Ni respondis al ili dum periodoj de iliaj propraj elsendoj — la rezultoj iĝos sciataj proksimume post tri dekonoj de sekundo… — La voĉo eksilentis. La signalaj aparatoj plu brilis, krom estingiĝinta verda okuleto.
— Tio estas ankoraŭ ne komprenitaj paŭzoj en elsendo, probable, paso de la legenda neŭtra kampo de astronaŭtoj inter ni, — klarigis al Veda Junio Ant.
— Tri dekonoj de galaksia sekundo — tio estas ĉirkaŭ sescent jaroj da atendo, — morne grumblis Dar Veter. — Interese, por kio ili sendas tion al ni?
— Kiom mi komprenis, la stelo, kun kiu ili komunikiĝis, estas Epsilono de la Tukano — konstelacio de la suda hemisfero, — respondis Mven Mas, — distancanta je naŭdek parsekoj, kio estas proksima al la limo de nia konstanta komunikado. Pli malproksime ol Denebo ni ĝin ankoraŭ ne etendis.
— Sed ni ja ricevas ankaŭ la centron de la Galaksio, kaj la globajn stelamasojn? — demandis Veda Kong.
— Neregule, pro hazarda ricevo aŭ tra memormaŝinoj de aliaj anoj de la Ringo, kiuj kreas ĉenon, etenditan en la spacon de la Galaksio, — respondis Mven Mas.
— Mesaĝoj, senditaj antaŭ miloj kaj dekmiloj da jaroj, ne perdiĝas en la spaco kaj finfine atingas nin, — aldonis Junio Ant.
— Sed tio signifas, ke ni juĝas pri vivo kaj scioj de homoj de aliaj, tre malproksimaj mondoj kun prokrasto, ekzemple, por la centra zono de la Galaksio, je dudek mil jaroj?
— Jes, ne gravas, ĉu tio estas sendata per memorregistraĵoj de proksimaj mondoj aŭ kaptata de niaj stacioj, ni vidas malproksimajn mondojn tiaj, kiaj ili estis en tre antikvaj tempoj. Ni vidas tre delonge mortintajn kaj forgesitajn en sia mondo homojn.
— Ĉu ni, atingintaj tiom grandan potencon super la naturo, ĉi tie estas senfortaj? — infanece indignis Veda. — Ĉu ne eblas atingi forajn mondojn laŭ alia vojo, per alia rimedo, ol la fotona radio?
— Kiel mi komprenas vin, Veda! — ekkriis Mven Mas.
— En la Akademio de Limoj de Scio oni okupiĝas pri projektoj de venko de spaco, tempo, gravito — pri la profundaj fundamentoj de la kosmo, — enmiksiĝis Dar Veter, — sed ili ne atingis la stadion de eksperimentoj kaj ne sukcesis…
Subite la verda okulo ekbrilis, kaj Veda ree eksentis kapturniĝon pro profundiĝinta en abismon spaco de la ekrano.
La akre konturitaj randoj de la bildo montris, ke tio estas registraĵo de memormaŝino, sed ne rekte kaptita elsendo.
Unue aperis supraĵo de planedo, vidata, certe, el ekstera stacio-sputniko. Granda pal-viola, fantoma pro nekredebla ardo suno priverŝis per penetrantaj radioj la bluan nubkovrilon de ĝia atmosfero.
— Estas ĝuste — la Epsilono de la Tukano, alttemperatura stelo de la klaso B9 — la lumeco estas sepdek ok niaj sunoj, — flustris Mven Mas.
Dar Veter kaj Junio Ant kapjesis.
La spektaĵo ŝanĝiĝis, kvazaŭ mallarĝiĝinte kaj malleviĝinte preskaŭ sur la grundon mem de la nekonata mondo.
Alte leviĝis rondaj kupoloj de montoj, ŝajnantaj gisitaj el kupro. Nekonata ŝtonaro, aŭ grajneca metalo, flame brilis sub mirinde blanka lumego de la blua suno. Eĉ en neperfekta transdono de aparatoj la nekonata mondo brilis solene, kun ia triumfa pompo.
Rebriloj de radioj borderis konturojn de la kupraj montoj per arĝente rozkolora krono, speguliĝanta kiel larĝa vojo sur malrapidaj ondoj de viola maro. Akvo de koloro de densa ametisto ŝajnis peza kaj brilis elinterne per ruĝaj fajroj, kiel per aroj de vivaj okuletoj. Ondoj lekis masivan bazon de giganta statuo, starinta nemalproksime de la bordo en fiera soleco. Virino, skulptita el malhel-ruĝa ŝtono, retrofleksis la kapon kaj, kvazaŭ en ekstazo, tiriĝis per la etenditaj manoj al la flama profundo de la ĉielo. Ŝi tute povus esti filino de la Tero — plena simileco kun niaj homoj afekciis ne malpli, ol mirinda beleco de la skulptaĵo. En ŝia korpo, kvazaŭ realiĝinta revo de skulptistoj de la Tero, kombiniĝis potenca forto kaj spiriteco de ĉiu linio de la vizaĝo kaj la korpo. Polurita ruĝa ŝtono de la statuo radiis flamon de nekonata kaj pro tio mistera kaj alloga vivo.
La kvin homoj de la Tero senvorte rigardis al la mireginda nova mondo. Nur el la larĝa brusto de Mven Mas elŝiriĝis longa suspiro — ĉe la unua rigardo al la statuo ĉiu lia nervo streĉiĝis en ĝoja atendo.
Kontraŭ la statuo, sur la bordo, skulptitaj arĝentaj turoj markis komencon de larĝa blanka ŝtuparo, ĵetita libere super bosko de sveltaj arboj kun turkisa foliaro.
— Ili devas sonori! — flustris Dar Veter en la orelon de Veda, montrante al la turoj, kaj tiu konsente klinis la kapon.
La senda aparato de la nova planedo plu konsekvence kaj sensone disvolvis novajn bildojn.