La danco ĉesis. Juna ruĝhaŭta virino eliris al centro de la halo, kaj la vidradio de la aparato koncentriĝis sur ŝi sola. Ŝiaj dismetitaj manoj kaj vizaĝo leviĝis al plafono de la halo.
Nevole la okuloj de la teranoj sekvis ŝian rigardon. La plafono entute ne ekzistis, aŭ pro tre lerta optika iluzio tie troviĝis stela ĉielo kun tiom helaj kaj grandaj steloj, ke, verŝajne, tio estis nur bildo. Kombino de fremdaj stelfiguroj ne kaŭzis ajnajn konatajn pensasociaĵojn. La junulino svingis la manon, kaj sur la montrofingro de ŝia maldekstra mano aperis blua globeto. El ĝi ĵetiĝis arĝenta radio, iĝinta grandega montrilo. Ronda brilanta makuleto sur pinto de la radio haltadis jen ĉe unu, jen ĉe alia stelo de la plafono. Kaj tuj la smeralda panelo montradis senmovan bildon, donitan per tre larĝa perspektivo. Malrapide moviĝis la montra radio, kaj same malrapide aperadis vizioj de dezertaj aŭ loĝataj de vivo planedoj. Kun premanta senĝojeco brilis ŝtonaj aŭ sablaj vastaĵoj sub ruĝaj, bluaj, violaj, flavaj sunoj. Iufoje radioj de stranga plumbe griza suno vivigadis sur siaj planedoj platajn kupolojn kaj spiralojn, saturitajn per elektro kaj naĝantajn, simile al meduzoj, en densa oranĝkolora atmosfero aŭ en oceano. En mondo de ruĝa suno kreskis arboj de nekredebla alto kun glita nigra ŝelo, etendantaj al la ĉielo, kvazaŭ en malespero, miliardojn da kurbaj branĉoj. Aliaj planedoj estis plene surverŝitaj per malhela akvo. Grandegaj vivaj insuloj, ĉu animalaj, ĉu vegetaj, naĝis ĉie, ŝancelante en kvieta akvoebeno sennombrajn vilajn tentaklojn.
— Ili ne havas proksime planedojn kun altaj vivoformoj, — subite diris Junio Ant, sendeŝire observanta la mapon de la nekonata stela ĉielo.
— Ne, — kontraŭis Dar Veter, — ĉe unu flanko de ili kuŝas plata stelsistemo, unu el malfruaj formaĵoj de la Galaksio. Sed ni scias, ke plataj kaj sferaj sistemoj, la novaj kaj la malnovaj, nemalofte alternas. Kaj vere, flanke de Eridano apud ili estas sistemo kun pensanta vivo, kiu estas ano de la Ringo.
— VVR 4955+MO 3529… kaj tiel plu, — enmetis Mven Mas. — Sed kial do ili ne scias pri ĝi?
— La sistemo eniris la Grandan Ringon antaŭ ducent sepdek kvin jaroj, kaj tiu ĉi mesaĝo estis sendita pli frue, — respondis Dar Veter.
La ruĝhaŭta junulino de la fora mondo forskuis de la fingro la bluan globeton kaj turniĝis per la vizaĝo al la spektantoj, malferminte la manojn, kvazaŭ preta brakumi iun, nevideble starantan antaŭ ŝi. Ŝi facile klinis la kapon kaj la ŝultrojn malantaŭen — tiel farus ankaŭ virino de la Tero en pasia alvoko. La lipoj de la duonmalfermita buŝo moviĝetis, ripetante neaŭdeblajn vortojn. Tiel ŝi rigidiĝis, vokanta, ĵetante en glacian obskuron de interstelaj spacoj sian ardan homan petegon pri kamaradoj — homoj de aliaj mondoj.
Kaj ree ŝia brilanta belo rigidigis la terajn observantojn. En ŝi ne estis cizelita bronza malmildeco de teraj ruĝhaŭtuloj. La ronda vizaĝo kun eta nazo kaj grandegaj, larĝe dismetitaj bluaj okuloj, kun malgranda buŝo plie rememorigis pri nordaj etnoj de la Tero. Densaj ondaj nigraj haroj ne estis malmolaj. En ĉiu linio de la vizaĝo kaj de la korpo videblis gaja kaj facila certeco, senkonscie perceptata kiel sento de granda forto.
— Ĉu ili vere nenion scias pri la Granda Ringo? — preskaŭ ĝemis Veda Kong, kliniĝante antaŭ la belega fratino el la kosmo.
— Nun, probable, scias, — respondis Dar Veter, — ja tio, kion ni vidas, okazis antaŭ tricent jaroj.
— Okdek ok parsekoj, — murmuregis la basa voĉo de Mven Mas, — okdek ok. Ĉiuj, kiujn ni vidis, jam delonge mortis.
Kaj, kvazaŭ konfirmante liajn vortojn, la vizio de la bela mondo estingiĝis, same estingiĝis ankaŭ la verda indikilo de komunikado. La elsendo laŭ la Granda Ringo finiĝis.
Dum minuto ĉiuj restis rigidiĝintaj. Unua rekonsciiĝis Dar Veter. Domaĝe mordinte la lipon, li haste movis la grenatan fuston. La malŝalto de la fosto de direktita energio respondis per densa kupra zumado, avertanta inĝenierojn de energi-stacioj pri tio, ke necesas ree disverŝi la potencan torenton laŭ ĝiaj ordinaraj kanaloj. Nur plenuminte ĉiujn operaciojn kun la aparatoj, la estro de la eksteraj stacioj turniĝis al siaj kamaradoj.
Junio Ant, alte levinte la brovojn, estis foliumanta ĉirkaŭskribitajn folietojn.
— La parton de la memorregistraĵo kun la stela mapo sur la plafono necesas tuj sendi al la Instituto de la Suda Ĉielo! — turnis li sin al la juna asistanto de Dar Veter.
Tiu rigardis al Junio Ant mirigite, kvazaŭ vekiĝinte el mirakla sonĝo.
La severa sciencisto kaŝis subridon — ĉu la vizio ne estis efektive revo pri bela mondo, sendita en la spacon antaŭ tri jarcentoj? Revo, kiun tiel reale vidos nun miliardoj da homoj sur la Tero kaj sur stacioj de la Luno, Marso kaj Venuso.