Invento de densigo de elektro, kondukinta al kreo de akumuliloj de grandega kapacito kaj de kompaktaj, sed potencaj elektromotoroj, estis la plej granda teĥnika revolucio de la nova tempo. Jam pli frue oni lernis helpe de duonkondukantoj triki komplikegajn retojn de malfortaj kurentoj kaj krei memregantajn kibernetikajn maŝinojn. La teĥniko iĝis fajna, subtila, alta arto kaj samtempe obeigis al si fortojn de kosma skalo.
Sed la postulo doni al ĉiu ĉion kaŭzis neceson grave simpligi la ĉiutagan vivon de la homo. La homo ĉesis esti sklavo de aĵoj, kaj ellaboro de detalaj normoj permesis kreadi ajnajn aĵojn kaj maŝinojn el relative nemultaj bazaj konstruaj elementoj, simile al tio, kiel la tuta granda diverseco de vivaj organismoj konstruiĝas el negranda diverseco de ĉeloj, la ĉelo — el albuminoj, la albuminoj — el proteinoj ktp. Nur sola ĉesigo de malŝparemo de nutrado de la antaŭaj epokoj provizis per nutraĵo miliardojn da homoj.
Ĉiuj fortoj de la socio, kiujn oni malŝparadis en la antikveco por kreado de militaj maŝinoj, por nutrado de grandegaj armeoj, ne okupitaj per utila laboro, por politika propagando kaj elmontra brilaĉo, estis ĵetitaj al aranĝo de la vivo kaj evoluigo de sciencaj scioj.
Laŭ signo de Veda Kong Dar Veter premis butonon, kaj apud la bela historiistino elkreskis granda globuso.
— Ni komencis, — daŭrigis Veda, — per plena relokigo de loĝaj kaj industriaj zonoj de la planedo… Brunaj strioj sur la globuso laŭ la tridekaj gradoj de latitudo en la norda kaj la suda hemisferoj signifas senĉesan ĉenon de urbetoj, koncentritaj ĉe bordoj de varmaj maroj, en la zono de milda klimato, sen vintro. La homaro ĉesis malŝpari kolosan energion por hejtado de loĝejoj en vintraj periodoj, por produktado de pezaj vestoj. La plej densa loĝantaro koncentriĝis ĉe la lulilo de la homa kulturo — Mediteraneo.
Pli norde ol la norda loĝa zono etendiĝas giganta zono de herbejoj kaj stepoj, kie paŝtiĝas sennombraj gregoj da hejmaj bestoj.
Sude (en la norda hemisfero) kaj norde (en la suda) estis zonoj de sekaj kaj varmegaj dezertoj, nun transformitaj en ĝardenojn. Ĉi tie antaŭe situis kampoj da termoelektraj stacioj, kolektantaj sunan energion.
En la tropika zono estas koncentrita produktado de vegetaĵa nutraĵo kaj ligno, miloble pli avantaĝa, ol en la malvarmaj klimataj zonoj. Jam delonge, post malkovro de artefarita ricevo de karbonhidratoj — sukeroj — el suna lumo kaj karbona dioksido, ni ĉesis kultivi sukerajn vegetaĵojn. Malmultekosta industria produktado de plenvaloraj nutraj proteinoj estas ankoraŭ ne atingita, tial ni kultivas riĉajn je proteino vegetaĵojn kaj fungojn sur sekaĵo kaj kolosajn kampojn da algoj en oceanoj. Simplan metodon de produktado de artefaritaj nutraj grasoj ni ricevis el informo de la Granda Ringo; ajnajn vitaminojn kaj hormonojn ni faras en ajna kvanto el ŝtonkarbo. La agrikulturo de la nova mondo liberiĝis de neceso ricevi ĉiujn senescepte nutrajn produktojn, kiel estis en la pasinteco. Limoj de produktado de sukeroj, grasoj kaj vitaminoj por ni praktike ne ekzistas. Por produktado de solaj proteinoj estas destinitaj gigantaj areoj de sekaĵo kaj maro. La homaro delonge liberiĝis de timo de malsato, kiu dum dekoj da jarmiloj regis la homojn.
Unu el la ĉefaj ĝojoj de la homo — la strebon vojaĝi, moviĝi de loko al loko — ni heredis de niaj prauloj — vagantaj ĉasistoj, kolektantoj de malabunda nutraĵo. Nun la tutan planedon ĉirkaŭas Spirala Vojo, per gigantaj pontoj tra markoloj kuniganta ĉiujn kontinentojn. — Veda movis la fingron laŭ la arĝenteca fadeno kaj turnis la globuson. — Laŭ la Spirala Vojo senĉese moviĝas elektrotrajnoj.
Centmiloj da homoj povas tre rapide moviĝi el la loĝa zono en la stepan, la kampan, la montaran, kie ne estas konstantaj urboj, sed nur provizoraj tendaroj de majstroj de bestobredado, de agrikulturo, de forstokulturo, de mina industrio. Plena aŭtomatigo de ĉiuj fabrikoj kaj energi-produktaj stacioj forigis neceson konstrui apud ili urbojn aŭ grandajn vilaĝojn — tie estas nur domoj por nemultaj deĵorantoj: observantoj, meĥanikistoj kaj muntistoj.
La plana aranĝo de la vivo finfine ĉesigis la mortigan konkuradon pri rapido — konstruadon de ĉiam pli kaj pli rapidaj transportiloj. Laŭ la Spirala Vojo trajnoj pasas ducent kilometrojn dum horo. Nur en okazo de ia malfeliĉo oni uzas rapidajn ŝipojn, kurantajn milojn da kilometroj dum horo.