Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: "Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis."
La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:
"Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?"
"Mi," sinaserte diris Kelly.
Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:
"Ĉu iu el vi havas ion por diri?"
Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: "Vi povas iri hejmen sendanĝere."
Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la ŝtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraŭ staris apud mi kaj Luigi. "Bonan nokton," li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popolloĝejo. Mi ne estas venĝema homo… tute male, sed la sono de tiu pugnobato estis dolĉa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.
La kunuloj de Kelly ekviviĝis, kaj ĉiuj provis veki sian senkonscian ĉefon. Ili trenis lin en la butikon kaj per akvo kaj vinagro uzis ĉiujn rimedojn por revivigi lin, sed vane. Malgraŭ masaĝo kaj knedado de la pulsoj ktp. Kelly restis en morta sveno. Liaj okuloj estis nigre ŝvelintaj, la nazo difektita, kaj granda sanga kontuzo elstaris inter liaj okuloj. Post plenaj dek minutoj Kelly montris la unuajn vivosignojn. La ratvizaĝulo diris: "Kia fiago! Li atakis Kelly surprize kaj forkuris, antaŭ ol ni povis kapti lin."
"Jes," respondis strabulo, "sed li ne eskapos. Mi tordos la kolon de tiu bastardo. Li nur venu en miajn manojn!"
"Mi iros kapti tiun ŝliman feĉulon," diris la ratvizaĝulo. "Vi aliaj prizorgu Kelly." Kaj li elkuris por serĉi la grandulon, sed kuris en la mala direkto. Kun la revenanta kuraĝo kaj la reciproka apogo kaj aprobo, la fia koterio de Kelly pli detaligis la "surprizan atakon kaj forkuron".
Strange estis, ke ili ne vidis, kio ŝajnus klare videbla, nome ke devis esti mi, kiu instigis la grandulon, ĉar li parolis al neniu alia.
32. LUPO SOPIRAS, AL ARBARO SIN TIRAS.
Oktobro. Letero de Liza sciigis min ke ŝi estos en la Glasgova foiro en la Kelvin-halo. Mi decidis forlasi la laboron kaj iri al la foiro. Kiam venis la tempo foriri, mi spertis ioman korpremon, ĉar mi tre amikiĝis kun Luigi kaj lia familio. La infanoj, kiuj nomis min "onklo Vik", ne volis ke mi iru. Por kontentigi ilin, mi sidis inter ili kun unu sur mia genuo kaj fabrikis fantaziajn rakontojn, kiujn mi ĝuis eĉ pli ol ili. Precipe mi ŝatis Jolandan, kiu estis okjara infanino kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Ŝi seriozmiene demandis, kial mi devas foriri, kaj sugestis, ke iu alia povus iri por sperti la grandajn aventurojn en strangegaj landoj, pri kiuj mi jam rakontis al ŝi. Denove mi devis alvoki mian imagon por trovi pretekston kontentigan al ŝi.
"Nu, ĉi tio estas granda sekreto," mi diris. "Do ne diru al iu; sed mi nepre devas iri al forforaj landoj por serĉi mian edzinon, kiu perdiĝis, ĉar ŝi ne volis lerni la geografion en la lernejo. Sed kiam mi revenos, mi portos donacon al vi. Ĝu bone? Nu, kion vi volus havi?"
"Mi scias, mi scias!" ŝi ripetis, ĝoje kunfrapante la manetojn. "Mi volus kokinon, kiu metas multajn, multajn ovojn," kaj ŝi larĝe malfermis la esprimplenajn, profunde brunajn okulojn.
"Nur tion? Ho, tio ne estos sufiĉe; mi portos multe pli ol tion al vi."
"Portu
"Bone, bone," mi diris. "Mi portos la plej grandan kokinon en la mondo kaj ĝi faros ovojn tiel grandajn kiel via kapo. Gi estas tiom granda, ke oni donis specialan nomon al ĝi. Ĝi nomiĝas struto. Ĝi devas ja esti granda por havi tute specialan nomon, ĉu ne?"
"Jes, jes, portu grandan "sturton", treee grandan "sturton"… tiom grandan!" kaj ŝi tenis la brakojn streĉalte super la kapo.
Ni ĉiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiaŭoj reeĥantaj en miaj oreloj.
Kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro. Ĉe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton ŝveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tuŝis miajn sensojn.
La renkonto kun Liza estis ĝoja, kaj ŝi tuj forlasis la standon, por ke ni povu iri al la foira restoracio por temanĝo kaj babilado pri okazintaĵoj. Kiam ŝi reiris al sia stando, mi ĉirkaŭiris en la foiro kaj tie kaj tie rekonis konatojn.
Ĉe unu kuirila stando mi vidis Premon kun trupo da bazaruloj.
"Kia grego!" mi pensis. "Li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin. Mi kompatas la klientojn, kiuj falas inter iliajn ungojn."