Ili mendis, kaj mi enpaperigis kaj donis al ili la porciojn. Ili staris ĉe la servotablo manĝante, kaj dume parolis tempopasige. Dum ili babilis, envenis seso da uloj. Mi bone konis ilin. Jam mi bedaŭris, ke mi ne fermis la pordon post la soldatoj. Tiuj kolegoj ĉiam ĉirkaŭvagis kune kaj sin gloris pri sia sola distro: kvereloj kaj bataloj. Ilia gvidanto nomiĝis Grant Kelly. Li estis por mi aparte naŭza karaktero. Li estis fortika, iom pli ol mezalta, kaj ne tiel ĉifona aŭ diboĉaspekta kiel liaj kunuloj. Sed li ĉiam iniciatis kverelojn per pseŭdaj argumentoj, turnante sin al siaj kunuloj por flato kaj aprobo post ĉiu sia diro. Kaj lia bando nepre ĉiam elvomis al li la atendatajn laŭdojn. Kial eĉ tiu bando ne naŭziĝis de la logiko de sia korifeo, mi ne scias.
Kelly sin turnis al la du soldatoj kaj diris per sufiĉe afabla tono:
"Terure malseke ĉi-vespere, ĉu ne?"
"Jes, bela vetero por anasoj!" afable respondis unu soldato.
"Ĉu vi nomis nin anasoj?" subite minacis Kelly.
"Ne, mi nur ŝercetis. Estas sufiĉe kutima diraĵo, tiu."
"Do vi ŝercas pri ni," kaj turnante sin al la bando, li diris: "Ĉu vi aŭdis? Ili ŝercas pri ni; ni estas sentaŭguloj."
"Frakasu ilin, Kelly!"
Kaj unu el la kanajloj venis kun du fingroj etenditaj kaj gestminacis puŝi ilin en la okulojn de la parolinta soldato.
"Do diru!" kriis Kelly al la soldato. "Vi pensas, ke ni estas netaŭguloj, ĉu?"
"Ne, mi…"
Kelly sin turnis al la bando.
"Ĉu vi aŭdis? Li diris: "Ne", do ni ne taŭgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas ĉi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj."
La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.
"Vi miskomprenis," diris la soldato. "Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan."
"Vidu," diris Kelly al ĉiuj. "Ĉiam same faras tiuj fremduloj. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj."
"Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo."
Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.
"Nu, mi restas racia homo," diris Kelly. "Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aŭ mi kripligos ilin, je Kristo, — mi disŝiros ilin, eĉ se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana."
Alia ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio.
"Donu al mi la salujon!" subite kriis Kelly al la soldatoj. "Tuj, porkaĉo! Ĉu vi pensas, ke ĝi apartenas al vi?"
Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaŭ pro la ŝvitgrasa surfaco ĝi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.
"Ĉu vi vidis? Li provis ĵeti la salujon kontraŭ mi."
"Jes, Kelly," diris ratvizaĝulo el la bando. "Ni mortbatu ilin."
"Pro kio vi faris tion, anglaĉo?" plupikis Kelly. La soldato ne respondis.
"Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, ĉu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, ĝis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Eĉ viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro."
Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris ĝis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke ĉe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis ĉe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj moviĝu. Ni ĉiuj staris silente, kaj mi streĉis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, serĉante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidiĝis. Ĉiuj atendis… atendis.
Jen, ŝajnis ke mi kvazaŭ ion aŭdas. Pograde la sono pliklariĝis. Brueto… bruo… sono de malrapidaj paŝoj. Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj… du viroj. Unu esti granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:
"Estas kompatinde. Hontinda afero — jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn."
Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis:
"La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro."