Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero ne menciis, estis tute pereiga. Vi ne diris, ĉu mi laboris konscience aŭ valore, ĉu mi estas honesta, ĉu vi rekomendus dungi min, nek eĉ ĉu mi vin forlasis aŭ estis maldungita. Tiu atestilo postlasis la senton, ke mi faris ion tiel teruran, ke vi ne riskas eĉ skribi ĝin. Kial vi faris tion? Ĉu estas io kontraŭ mi?"

"Tute ne," li respondis. "Vi ja diris, ke mi skribis nenion kontraŭ vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?"

"Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas, kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon, krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkurencajn firmaojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!"

Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton.

Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmao laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmao Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firmao eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-­ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmao, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pogran­dan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:

"Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?

"Ĝu vi aĉetos ilin?" mi evitis.

"Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto."

"Sed kiom vi pagos?"

"Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston."

"Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co."

"Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!"

Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firm-ĉefo petis min reveni post unu horo. Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaŭ klarigis al mi, kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart aĉetis ilin en Irlando, kaj lia firmao ne povis tion malhelpi. Mi konstatis, ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej ŝpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi aŭdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.

<p>25. MULTE DA SPIRITO SED NENIOM DA PROFITO.</p>

Blackpool’a stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Ĉie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn. Sed tiu klaso libere elspezas. Multaj el ili monŝparas dum la tuta jaro por disĵeti la monon dum la libertempo. Familioj venas jaron post jaro al Blackpool kaj neniam enuas. Tuj post libertempo multaj senprokraste komencas ŝpari monon por reveni la sekvontan jaron. La ĵus envenintoj estas kutime palaj pro fabrika laboro en Lancashire aŭ aliaj provincoj. Tiuj, kiuj estas pretaj reiri hejmen, estas sanaspekte brunigitaj de la suno.

La stratoj de Blackpool estas plenplenaj de vizitantoj. Ĉiu butiko vigle trafikas. Ĉe la strando estas ĉiuspecaj standoj kaj budoj, kie oni povas aĉeti manĝon, dolĉa­ĵojn, glaciaĵon kaj eĉ bolantan akvon por mem infuzi teon kunportitan. Aŭguristinoj tie ne ĉiam laboras proprakonte, kiel estas kutime, sed estas organizitaj dungitinoj de komercaj firmaoj, kiuj havas budojn dissemitajn tra la urbo. Ĉie tiuj sort-divenistinoj estas pretaj rakonti pri la estonteco al tiuj, kiuj emas kredi. Amuzaĵoj, kuriozaĵoj kaj ĉio distra estas pretaj por la milionoj da vizitantoj, kiuj venas ĉiujare. Aŭkciistoj vendas valorajn aŭ ŝajne valorajn objektojn kaj multe profitas. Ĉe la suda ekstremo de la marbordo estas grandega foiro kermese ornamita. La Blackpool’a Turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj. Liftoj portas homojn ĝis la supro. En la tura konstruaĵo estas cirko, menaĝerio, restoracioj, dancejo, teatro, kino, butikoj. Ĉiuj estas plenaj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука