Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:

"Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj."

Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da labo­rantoj, pri kiuj mi disponas kvazaŭ estro. Vere - sed mi mem diferencas de miaj "dungitoj" nur laŭ grado. Ĉar ankaŭ mi estas dungito: la ĉefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaŭ mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien ĝi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus ĉion: ĉu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona ekspon-vendisto, ke homoj laŭdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi do kion mi faros tiam?

Ĉu mi fariĝos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, serĉante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj aŭskultas al tiuj eks-uloj, diras nenion, sed rimarkas la "-­is". Ĉiu sinlaŭda verbo finiĝas per "-­is" ĉe tiuj elĉerpituloj. La "­-as," estas grizkolora, la "­-os," eble nigra.

Multon da mono mi enspezigis al la firmao dum tiuj kvar jaroj. Mi ja ŝparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus riĉeta. Jes, sed kiel estus sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo al la sukceso. La starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaŭ mia piedo povus facile degliti, sed almenaŭ mi havus ŝancon…

Mi devos forlasi mian postenon. Estos granda risko; sed se mi ne riskos, mi ne povos atingi mian celon. Si mi ne forlasos, mi daŭrigos komforte… sed kiom longe? Mi estas ankoraŭ juna, sed estos fatale atendi maljunecon en ĉi tiu metio. Oni elĉerpiĝas, antaŭ ol oni maljuniĝas. La laboro estas tiom streĉa, ke malpli ol plena, daŭra energio ne sufiĉas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason, Ne estas tempo por komenci ion alian antaŭ forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas, kiom malgranda ĝi estas, se nur ĝi estas proprakonta. Tiel mi pensis.

Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo "Olympia". Mi decidis serĉi bonan vendeblan varon.

Ĉe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmao. La ludilo estis nova, kaj ĝi altiris mian atenton. Ĝi estis malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj ŝnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Ĝi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendiĝas per la kvar-kvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis. Ne necesis multe paroli.

Mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. "Jes," li diris, "la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege." La vendoprezo estis nur unu ŝilingo. Mi konfidencis, ke mi emas aĉeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmao vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris aranĝon. Mi aĉetis por kvardek pundoj da stoko.

Je la antaŭfina semajno mi skribis al la V.I.K.-­kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por daŭrigi mian laboron. La firmao respondis demandante, ĉu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis ĉe mia intenco. Kiam la scio pri mia venonta forlaso fariĝis ĝenerala, alia kuirilvenda firmao proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.

Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas ĝin. Kiel mi povus maltrafi?

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука