Iun dimanĉmatenon mi renkontis Benjon laŭ antaŭaranĝo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis puŝiĝi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Ĉiu strato estis kontinue borderita ambaŭflanke per standoj, kaj ankaŭ la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris ĉe la sojlo, provante per ĉiu rimedo enirigi klientojn. Preskaŭ ĉiu speco de varo estis aĉetebla, "de pinglo ĝis ankro", kiel diras la angla esprimo.
Ni kuniris malrapide, aŭskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel "sprono," por ili. "Sprono" estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn aĉeti. Necesas nur, ĉe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj aĉetu. Tio komencigas la aĉetadon. Poste mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon.
Ĉe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li ŝovis faskon al ni, kriante: "Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!", reripete. Ĝuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj ŝi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne paŭzis nek movis eĉ palpebron, sed daŭrigis: "Mento po unu penco por fasko, mento pi unu penco por fasko…"
Ni puŝiris laŭ la stratoj. Benjo interesiĝis pri virinaj vestaĵoj kaj faris du-tri aĉetojn. Inter ili estis paro da silkaj ŝtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al ŝi, turnante ilin en la mano, por ke ŝi bone vidu ilin. Ŝi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando ĉe la supro de unu etendiĝis preskaŭ ĝis la genuo.
Ankoraŭ ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton.
Subite Benjo diris: "Kion vendas tiu hindo?" Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La "hindo" portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭfremda fuŝparolo: "Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco." Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la "specimenisto," kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: "
"Jock!" li diris. "Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?"
"Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?"
"Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo."
"Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?"
"Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien."
"Ĉu vi multe enspezas per la faboj?"
"Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo."
"Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!"
"Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj."
"Kio?" mi demandis.
"Mia
"Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn."
Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.
"Gesinjoroj," li deklamis, "rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu — eĉ ne unu sola — alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas… ktp."
Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas… antaŭe trempita en petrolon.
19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.