Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas, En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: "Certe!" kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.
Ni ankaŭ spertiĝis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laŭ kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, ĉu li jam aĉetis, nur scivolemas aŭ estas aĉetema. Ankaŭ ĉe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino, kiu jesas ĉion diritan kaj interrompas lin per: "Ĝi estas mirinda kuirilo ĉiu devus posedi ĝin? ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri aĉeto, ne tiom malkaŝe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj ĝenerale certigas sin pri la artiklo, antaŭ ol findecidi.
Sed malgraŭ sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi troviĝis en foiro, kiu fiaskis. Preskaŭ neniu envenis, kaj ni ne povis kuir-eksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante. Mi bone konis tiajn virinojn, kaj mi juĝis ke laŭtipe ŝi volas nur vante demandadi kaj doni senfruktan laboron. Mi ne povis komenci kuiradon por unu persono, kaj cetere mi taksis tiun eksmode vestitan virinon ne inda por serioza konsidero. Mi nur klarigis skize kaj rapide kaj takte forregalis ŝin. Kelkajn tagojn poste envenis sinjoro kun sinjorino. Mi povis vidi, ke ili estas altklasaj, kaj ke kun ili la tempo ne estus malŝparata. Mi ne povis kuiri manĝon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon. Ili decidis aĉeti, kaj pagis per ĉeko prete enskribita kaj nomsignita… de la eksmodulino! La eksmodulino estis princino, kaj la du ŝikaj gesinjoroj estis… ŝiaj kuiristino kaj ĉefservisto!
Ne estis foiroj dum iom da tempo post Bristol, kaj estis aranĝite, ke ni iru dise eksponadi en magazenoj. Prepare al tio mi instruis al Anjo kaj Micky, kiel eksponi, kaj donis al ili okazon praktiki. Eksponado en magazenoj estos pli facila pro manko de bruo, de konkurantoj kaj de forlogaĵoj por la klientoj.
Post la fino de la Bristola foiro ni adiaŭis kaj disiris al malsamaj partoj de la lando. Por mi estis aranĝita vico da butikoj en provinco Cornwall. Estis hela printempa vetero, kaj tiu parto de Anglujo estas bela. Tie ne estas fumo el fabrikoj, nek daŭra bruo de trafiko, nek senĉese rapidantaj homoj, kiuj iras, trapuŝante sin kubute tra amaso, kvazaŭ ĉiu minuto devas esti streĉe eluzata. Male. La serenaj urbetoj kaj vilaĝoj, la malgrandaj, zigzagaj stratoj, la malnovaj pitoreskaj domoj donas senton de ripozo kaj kontenteco. Ĉe la marbordaj vilaĝoj, fiŝkaptistoj staras trankvile parolante, aŭ prizorgas siajn fiŝretojn, boatojn ktp. La rokeca marbordo kaj belaj golfoj kaj havenoj prezentas belegajn bildojn, kiuj logas artistojn el ĉiuj partoj de la lando. La pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvoŝarĝita aero de la foiroj.
Mi atingis la unuan urbon Falmouth, serĉis loĝejon, iris al la feraĵbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda buĉisto por aranĝi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La buĉisto estis afabla, sed diris ke li bedaŭras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaŭ tion, sed estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmao por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aŭ perdi kvitancojn. Sed la buĉisto sin tenis marmore al sia kondiĉo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed ĉe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la feraĵisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: "Premo eksponadis ĉi tie antaŭ du semajnoj."
Domaĝe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.