Читаем Kandido, aŭ Optimismo полностью

L: Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo [Ĉap. 18ª]

L: li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n [Ĉap. 25ª]

Tio ŝajnus preseraro, se ĝi ne estus tiom ofta.

Mi opinias, ke tia filozofia fabelo postulas plenan asimilon de la nomoj. Kaj tion atestas lingvoj kies nomstrukturo similas la Esperantan, ekz‑e:

Itale: Candido, Cunegonda;

Portugale: Cândido, Cunegundes.

Fakte, ankaŭ Voltero opiniis tiel; tial li francigas fremdajn nomojn, ekz‑e la germana Kunegunde iĝas Cunégonde. Lanti’ simple transskribas la francan formon; pli kompetentaj tradukistoj ĝin regermanigas kaj poste asimilas — A: Cunegund, P: Kunegunda, R: Кунегунда (do, en ĉi tiu prilaboraĵo Kunegundo).

La nomo Paquette de la juna Vestafalianino probable estas karesformo de Pascale, kiu ŝajnas ekzota en Germanio; tial la germana traduko [G] ŝin rebaptas Gertrude. Mi komprenas la motivon por tia ŝanĝo, sed al mi ĝi ne plaĉas (tro arbitra; kaj min «Gertrudo» impresas malsame ol Paquette). Tamen la Lantia Paket, aŭ ĝia plua asimilaĵo Paketo ĝenas en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj kiuj praktikas transskribon).

La ĝena misasociaĵo Paquette—le paquet france ne ekzistas (skribe -ette sufiĉe diferencas de -et; sone, ĉar en la komuna vorto t estas muta). La pola tradukisto trovis elegantan solvon: Pakita — sed en Esperanto ĝi la problemon ne solvas (ĉar aspektas kiel participo). Panjo kolizias kun la karesvorto por patrino. Kanjo estus bona solvo per si mem — sed la komenca K jam tro oftas en la nomoj de la geprotagonistoj: Kandido, Kunegundo, Kakambo… La delikatan orelon de Voltero ŝokas la multaj germanaj t-sonoj (kion li parodias per Thunder-ten-tronckh), sed li ial ne rimarkis, ke la abundo de la tusaj K-oj estas ne malpli ĝena.

Mian solvon mi trovis en la vortaro de Littré, kiu indikas ke komunlingve la vorto signifas (signifis?) ‹lekanto›:

paquette s. f. Grande marguerite des champs, chrysanthemum leucanthemum, L.

La modernaj vortaroj ĉi tiun signifon ne donas, kaj unuarigarde ŝajnas malprobabla, ke Voltero ĝin celis; tamen atentu la aliancon de la rolulino kun la frato Levkojo ekde ĉap. 24: «De Paquette, et de frère Giroflée»! Mi do rebaptis ŝin Violeto, kio estas sufiĉe internacia innomo, kies rilato al modesta kampa floro estas evidenta en Esperanto. Mi koncedas, ke ĝi estas iom pli romantika ol konvenas al la rolulino, sed pli taŭgan mi ne trovis. Ĉiel ajn, tio min malpli ĝenas ol Paketo.

Krom la nomoj de la fikciaj romanpersonoj, en la verko abundas la nomoj de realaj lokoj kaj homoj. Nun, 92 jarojn post la apero de la Lantia traduko, multaj el ili ricevis stabilan formon plene asimilitan en Esperanto. Granda parto el ili troveblas en PIV. Laŭeble mi sekvis tiun tradicion, kvankam kun grava devio ĉe kelkaj nomoj hispandevenaj: la Hispanajn literojn c, z esprimantajn la Kastilian [θ] (resp. la parolsonon [s] en la dialektoj sudaj kaj en Ameriko) mi transskribas per s, ĉar tion mi opinias pli bona aproksimo; ekz‑e Andalucía → Andalusio, Cádiz → Kadiso.

La asimilitajn formojn de la propraj nomoj, aperantaj en la verko, donas la resuma Nomtabelo ĉe la fino de la bitlibro. Tie vi trovos, unue, la asimiltan formon, uzatan en ĉi tiu prilaboraĵo; en la dua kolumno, la transskribon Lantian; kaj poste, la originalan skribon francan aŭ alinacian (por la nefrancaj nomoj).

Por oportuno de la legantoj en la tujsekva «Antaŭparolo de Lanti’» la propraj nomoj estas ŝanĝitaj tiel ke ili koheru kun ilia formo en la redaktita ĉefteksto.

<p>Patino</p>

Majuskloj. Ĝenerale mi pli ol averaĝe ŝparas la majusklojn, sed prilaborante ĉi tiun verkon mi, kontraŭ mia kutimo, adoptis la angla-franca-polan sistemon, kun abunda majusklado de la etnaj nomoj kaj derivaĵoj de la nomoj propraj. Mi faris tion por iom patini la aspekton de la teksto laŭ la modo de la 18ª jc, kaj por ekzerci en ĉi tiu, por mi tute fremda, stilo arkaika.

Danke al tiu ekzerco mi malkovris (por mi mem), kiom konfuza kaj malkohera estas tiu tradicio. Antaŭe mi ne rimarkis la malkoheron en la Fundamenta ekzemplo [FE §37]

Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.

Same malkohere Lanti’ (kaj Voltero) ne majuskligas la vortojn judo, mestizo, negro, pigmeo, socinano, kristano, maniĥeano, jansenistoj, molinistoj, teatano. Mi tion koherigis (laŭ la pli kohera tradicio angla).

Ciado. Mi konservis la ciadon de la Lantia traduko. Cetere, ankaŭ en la angla traduko:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука