Читаем Kandido, aŭ Optimismo полностью

Kandido, aŭ Optimismo

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti'. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti') estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.

Voltaire

Классическая проза18+
<p>Antaŭparolo de la prilaborinto</p><p>Pri la vortordo</p>

Mi okupiĝis pri «Kandido» ĉar per ĝi mi volis kontroli la ĵus publikigitan teorion pri la vortordo en Esperanto («Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto». Oficialaj informoj, №34, 2021-07-14). La stilo de la artikoloj de Lanti’ ŝajnis al mi sufiĉe esperanteca ĉi-rilate, kaj mi decidis ekzameni iom pli grandan prozaĵon: lian tradukon de la Voltera verko.

Sed tie min atendis malagrabla surprizo. En sia antaŭparolo Lanti’ avertas:

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.

Ĉi tio estas tre stranga traduka principo, pravigebla nur se oni tradukas por klarigi al la leganto apartaĵojn de la franca gramatiko. Sed mi vidis en tio okazon por kompari la francan vortordon kun tiu de Esperanto per apudmeto de du tekstoj en la Lingvo Internacia. Alivorte, mi decidis reverki la tradukon de Lanti’ tiel, kiel mi esprimas la koncernan enhavon en la maniero kiel eble plej Esperanteca.

Fakte, la literatura franca lingvo pli ol la aliaj fontolingvoj de Esperanto ignoras la komunikadan (= pragmatikan) vortordon (tio koncernas nur la literaturan francan lingvon, la buŝa lingvo ja estas tute pragmatika). Probable tio estas ŝuldata al la prilaboro de la literatura lingvo en la 17ª–18ª jc, kiam la raciismaj stilistoj kaj gramatikistoj «ĝin poluris ĝistrue» (laŭ diro de lordo Ĉesterfildo, samtempano kaj amiko de Voltero). Tia pragmatika truo en planlingvo povus esti objekto de interlingvistika studo.

Interalie la franca lingvo preferas la aktivan frazaranĝon, eĉ je la kosto de la pragmatika vortordo; la angla lingvo estas pli pragmatika je la kosto de pasivigo; Esperanto ofte ebligas kombini la pragmatikan vortordon kun la aktiva aranĝo. Ekz-e en la lasta frazo de ĉap. 6ª:

V:[1] Il s’en retournait … lorsqu’une vieille l’aborda, et lui dit: …

(L: … kiam maljunulino aliris al li kaj diris:…)

A: … when he was accosted by an old woman, who said to him…

S: … kiam lin aliris maljunulino, kiu diris:…

Simile en ĉap. 12ª:

V:Un marchand m’acheta …

(L: Komercisto aĉetis min …)

A: I was purchased by a merchant

S: Min aĉetis komercisto

Tamen fine de la verko (kaj precipe en la frazoj kie la remao estas difine determinita) Lanti’ kapitulacas kaj lasas la francajn komplikaĵojn, ekz‑e (ĉap. 22ª):

V: — … vos ombres sont des taches horribles. — Ce sont les hommes qui font les taches, dit Candide, et ils ne peuvent pas s’en dispenser.

L: — … viaj ombroj estas teruraj makuloj.

— Estas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.

S: — … Viaj ombroj estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas tion eviti.

Lanti’ konservas komplikaĵojn de il y a:

V: dans quelques pays il y ait des singes qui obtiennent les bonnes grâces des dames

L: en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj

S: en kelkaj landoj simioj akiras favoron de virinoj [ĉap. 16ª].

(Logike en ĉi tiu frazo la remao estas «en kelkaj landoj», kaj la angla traduko tion taŭge esprimas: “Why should you think it so strange that there should be a country where monkeys insinuate themselves into the good graces of the ladies?”. Voltero ial mislokis la emfazon. En Esperanto kelkaj sufiĉas por leksika remaigo.)

Cunégonde lui parut ce qu’il avait jamais vu de plus beau.

Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis.

(L: Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela.)

Tamen kelkfoje Lanti’ rearanĝis francajn frazojn laŭ la vortordo Esperanta:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука
1984. Скотный двор
1984. Скотный двор

Роман «1984» об опасности тоталитаризма стал одной из самых известных антиутопий XX века, которая стоит в одном ряду с «Мы» Замятина, «О дивный новый мир» Хаксли и «451° по Фаренгейту» Брэдбери.Что будет, если в правящих кругах распространятся идеи фашизма и диктатуры? Каким станет общественный уклад, если власть потребует неуклонного подчинения? К какой катастрофе приведет подобный режим?Повесть-притча «Скотный двор» полна острого сарказма и политической сатиры. Обитатели фермы олицетворяют самые ужасные людские пороки, а сама ферма становится символом тоталитарного общества. Как будут существовать в таком обществе его обитатели – животные, которых поведут на бойню?

Джордж Оруэлл

Классический детектив / Классическая проза / Прочее / Социально-психологическая фантастика / Классическая литература