Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Enuigite pro degradoLaŭ fam’ al rolo de Melmot’,Li iutage dum pluvadoVekiĝis kiel Patriot’.Do tuj, sinjoroj, finrezulteRusland’ al li ekplaĉis multe,Kaj decidite: estas am’,Ruslandon li nur sonĝas jam,Jam li Eŭropon malkonfidosKun ĝia seka politik’Kaj malvirteco sen efik’.Onegin forveturas: vidosRuslandon li kun grenkampar’,Dezertoj, urboj, montoj, mar’.

Li sin preparis — glor’ al dio.Kaj facilkura poŝta ĉar’Jen do la trian de junioEkveturigis lin sen bar’.Dum li sur glateben’ rapidas,Li Grandan Nóvgorod-on[251] vidas;La placoj pacas en trankvil’;Ribela mutas sonoril’[252].Sed vagas ĉie glorfantomoj:Jen konkerinto Skandinav’[253],Leĝeldoninto Jaroslav’[254],Johanoj[255] kaj popolohomojDe la malnova glor-epok’Ĉe temploj kun humila vok’.

Angor’, angor’! Eŭgen’ rapidasPli pluen, pluen: en aper’Li kvazaŭ ombroj urbojn vidasValdáj, Torĵók kaj ankaŭ Tver.De kampaninoj ĉiuflankajLi ekaĉetas jen barankojn[256],Kaj jen pantoflojn kun ornam’,Kaj jen sur Volgaj[192] bordoj jamVeturas li dormante, kurasNun la ĉevaloj ĉe l’ river’;Veturigistoj en liber’Fajfkantas kaj blasfeme ĵuras:Volviĝas polv’. Ekbruas rad’En Moskvo sur Tverskaja strat’.

En Moskv’ Onegin nun renkontasFieran vanton en okup’,Fraŭlinoj antaŭ li ekfrontas,Regalo kun sterleda sup’;En saloneg’ de Angla klubo[257](De parlamento prov’, sen dubo)Tra meditem’ dum manĝomaĉ’Diskutojn aŭdas li pri kaĉ’.Rimarkis oni lin. Kun tonoDiversa laŭ vari-difin’Nun Moskvo priparolas lin,Jen lin suspektas je spiono,Jen panegiras je salut’Kaj fianĉigas en konklud’.

Angor’, angor’! — Li iri volasAl Niĵnij-Nóvgorod[258] — kaj jenMakárjev[259] antaŭ li ekbolasKlopode en abunda plen’.Kun perloj tien venis hindoKaj eŭropan’ kun falsa vin’ do.Ĉevalojn fuŝajn por brokant’El step’ alpelis komercant’,Ludist’ venigis tromp-metodojnPor la kartluda mongajnad’,Filinojn bienul’ por svat’Kaj tiuj ĉi malnovajn modojn.Kaj ĉie regas la spirit’De merkantila monprofit’.

Angor’! Eŭgen’ atendas tagon.Jam Volgo, bela grandriver’,Lin vokas en surakvan vagon,Sub velojn en favorveter’.Cedante logon tre insistan,Li luis ŝipon komercistanKaj jen eknaĝis laŭ la flu’.Leviĝis pufe Volgo plu.Je ŝtalaj stangoj apogante,Barkotiristoj kun sopir’Kantadas dum penplena tir’Kaj pri ribel’ rakontas kanteDe Razin[260], kiu por liber’Sangigis ondojn de l’ river’.

Kaj ili kantas pri buĉadoj,Pri dombruligoj kaj malord’, —Sed jen en stepoj de nomadoj,Ĉe la Kaspia mara bord’Komerca Astraĥanj[261] vidiĝis.Onegin ĵus enprofundiĝisEn pensojn pri la histori’,Sed jam tagmeza brulradi’Kaj nuboj da arogaj kulojKun zum’ tedante al ripoz’Renkontas lin, — kun furioz’La sablajn bordojn ĉi-stimuleLi adiaŭas en forlas’.Angor’! — li iras al Kaŭkaz’.

Li vidas, kiel Terek[262] tosasAbruptajn bordojn kun koler’;Belkorna cervo kvazaŭ pozasKaj aglo ŝvebas en aer’;Kamelo kuŝas, kaj en valoĈerkes’[263] galopas sur ĉevalo,Kaj ĉirkaŭ tendoj sur eben’Kalmukoj[212] paŝtas ŝafojn jen;Kaŭkazo kuŝas en proksimo:Voj’ estas malfermita, ĉarTrans la natura monta bar’Trapasis la arme’ sen timo;Arágva kaj Kurá[264] sur bord’Ekvidis rusojn el la nord’.

Per montetar’ sin ĉirkaŭinte,Gardant’ eterna de l’ dezert’,Beŝtu[265] jen staras akrepintaKaj jen Maŝuk[265] kun verda vert’,Fontar’ de l’ akvoj terapiaj;Ĉe sorĉaj riveretoj ĝiajSvarmadas malsanula ĥor’,Viktimoj de milithonor’,De Poĉeĉuj[266] kaj de Ciprido[135];Miraklajn ondojn malsanul’Bonuzas por la vivstimul’,Konsolon pro ofend-insidoKoketulino serĉas nun,Kaj iuj revas pri rejun’.

En plej maldolĉa meditemo,En mez’ de tiu famili’,Eŭgen’ rigardas kun korpremoAl vaporanta akvostri’Kaj pensas en nebul’ medita:Ho, se mi estus brustvundita!Se estus kadukulo miLaŭ jen farmisto tiu ĉi!Ho, se almenaŭ je envioMi kuŝus en la paraliz’Laŭ tiu ano de asiz’Aŭ reŭmatismon havus! Dio!Mi junas, viglas mia kor’;Do kion mi? angor’, angor’!..

Suferas manon de la sortoVi, malsanuloj, en dolor’!Sed mi liberas en junforto,Do kion mi? angor’! angor’!Adiaŭ, neĝaj montoĉenoj!Kaj vi, Kubanaj kampebenoj[267]!Veturas li al nov-are’Jen tra Tamanjo al Krime’,Tereno sankta por imago:Atrido tie kun Pilad’[268]Disputis, mortis Mitridat[269],Mickiewicz[270] tie dum la vagoInspire kantis en sincer’Pri sia Litovia ter’.

Vi belas, bordoj de Taŭrido[226],El ŝip’ vidataj de la mar’Ĉe lumo de l’ Maten-Ciprido[271],Vin tiel vidis mi en klar’;Aperis vi fatamorgane:En bluĉielo diafaneRadiis via montospin’;Vilaĝoj, valoj, arboj minImpresis kiel filigrano.Kaj ĉe tatar-kabanoj… eĉEn mi ekflagris fajromeĉ’!Pro sorĉ-angora uraganoPremiĝis mia brust’ sen pov’!Ho, Muz’! forgesu pri malnov’.

Nun mankas, kvankam multamasisEn mi de l’ emocioj svarm’:Ŝanĝiĝis ili aŭ forpasis…Ripozu, de l’ pasint’ alarm’!Mi ŝatis iam sablolandojn,La perlebrilajn ondorandojn,Rokaron, bruon de la mar’Kaj suferadon kun amar’,Kaj de fraŭlino idealon…Alia temp’ — alia tem’;Paciĝis la revafektem’De mia juno; en pokalonDe la fiera poezi’Enmiksis multan akvon mi.

Alia bild’ min logas plaĉe:Deklivo sabla en kampar’,Sorparboj antaŭ kabanaĉo,Baril’ rompita sen ripar’,Ĉiele griza nub’ da hajlo,Ĉe la draŝej’ amas’ da pajlo,Lageto kun salika bar’ —Edeno por anasidar’;Mi ŝatas balalajkon[272] nuneKaj dancon en ebri’ sen ord’Ĉe sojlo de drinkeja pord’.La hejm-mastrino, oportuno,Ripozo, sup’ kaj pot’ da kaĉ’ —Jen ideal’ laŭ mia plaĉ’.

Mi foje dum veter’ pluvozaDirektis min al bruta stal’ …Fi! kia esprimaĉo proza,De flandra skol’[273] miksita sal’!Ĉu samis mi dum juno gaja?Ho, vi, Fontan’ Baĥĉisaraja[81]!Ĉu tiaj pensoj regis minĈe via bruetad’ sen fin’,Dum pri Zarema[274] je preparojMi mute revis en imag’ …...Sekvante min en iu tag’En sama loko post tri jaroj,En luksa vaka halruin’Onegin rememoris min.

Mi loĝis en Odeso[275] polva…Tre helas tie la ĉiel’,Komerc’ abundas en disvolvoDe sia plenblovata vel’.Eŭrope ĉio spiras tie,La Sudo brilas multvariePer helkolora florgirland’,La lingvo de Itala land’Sonoras sur la stratoj meze,En kiuj paŝas slavo jen,Hispano, franco kaj armen’,Kaj greko, kaj moldavo peza,Kaj fil’ egipta Morali[276],Korsaro iam estis li.

Odeson per sonoraj versojTumanskij[277] nia kun potenc’Priskribis, tamen li diverseĜin tiam vidis kun tendenc’.Veninte tien, li poeteEkvagis sola kun lornetoĈe la marbordo — kaj per plum’Li poste en mirinda lum’Ĝardenojn de Odeso gloris.Tre bone, tamen je kontrast’Tieas nuda stepa vast’;Nur ie oni prilaboris,Ke junaj branĉoj en tagmez’Liveras ombron laŭ neces’.

Sed kio estas rakontota?Odeso polva, diris mi.Se dirus mi: Odeso kota —Mi ne mensogus tie ĉi.Dum ses semajnoj ja OdesoEn ĉiu jar’ laŭ vol’ de ZeŭsoFordronas tute sen mezur’En densa koto kaj malpur’.Enkotumiĝas ĉiuj domojJe metro alte, kaj trans strat’Nur per la stilzoj eblas vad’;En kot’ gluiĝas ĉaroj, homoj,Kaj droŝkon tiras por elmov’Anstataŭ la ĉevalo — bov’.

Sed ŝtonojn hakas jam martelo,Kaj baldaŭ per pavima mas’Savite kovros sin kun beloLa urbo kvazaŭ per kiras’.Sed en Odeso akvohavaEkzistas plua manko grava;Kaj kiu? — akvokondukil’.Okazas granda malfacil’.Sed ne domaĝas finkonklude,Precipe se sen multa kost’Vin’ importatas sen impost’,Kaj suno suda, maro suda…Do kion plue por demand’?Benita estas tiu land’!

Tuj kiam la kanon’ signalaDe l’ ŝipo salvis en maten’,De l’ kruta bord’ en kuro falaMi al la mar’ rapidas jen.Per sala ond’ refreŝigite,Mi kun la pipo ardigitaĜutrinkas kafon kun aniz’Laŭ musulman’ en paradiz’.Mi ekpromenas. Malfermata«Casino»[278] estas jam; bonson’De l’ tasoj tintas; al balkon’Markist’ eliras dormestataKun balail’; vendistoj duKunvenis jam por rendevu’.

La plac’ eksvarmas jam hompreme.Klopodas vigle gevirar’Senfare jen, jen afereme,Sed ĉefe tamen por ekfar’.Jen negocist’ je riskaj agojRigardi iras al la flagoj,Por informiĝi pri alven’De certaj veloj al haven’.Kaj kiuj varoj kaj el kieEn kvaranteno trovas sin?Ĉu venis barelar’ da vin’?Kaj ĉu ekzistas pesto ie?Ĉu incendi’, malsat’, milit’Okazis ie por profit’?

Sed ni, bubaro sen ĉagrenoj,Atendis ni de la import’Nur bonajn ostrojn el basenojĈe la Konstantinopla bord’.Ĉu ostroj venis? Ĝoj’ sen baro!Kaj la manĝema junularoVivaĵojn grasajn glutas tujEl la marfunda konka uj’,Aspergetinte per citrono.Diskutoj, bruo — sur la tabl’Aperas vino, kun afabl’El kel’ prenita de Otono[279];La horoj flugas, kaj la ŝuld’Plikreskas ĉiam en rezult’.

Sed venas jam vespero blua,Opero nin allogas tre:Rossini[280] tie estas ĝua,Eŭropa favorit’ — Orfe’[281].Ne atentante al kritiko,Li ĉiam novas kun efiko,Li sonojn verŝas — kun bolad’Fluadas ili en rulad’,Samkiel kisoj de l’ junĝuo,En dorlotem’, en flampasi’,Samkiel ŝprucoj de Aï[149],Ŝaŭmantaj en orbrila fluo…Sed ĉu similas en simbol’Al vino la do-re-mi-sol?

Sed ĉu nur tiuj dolĉaj ĝuoj?Sed la serĉado per lornet’?Sed postkulisaj rendevuoj?Sed prima-donna[282]? Sed balet’?Sed la loĝi’ luks-oportuna,En kiu sidas bela, juna,Fiera negocist-edzin’En mez’ de l’ adorantaj ŝin?Kaj ŝi aŭskultas, ne aŭskultasAl kavatin’, al ampretend’,Al ŝerc’ kun flata kompliment’ …Kaj ŝia edz’ en dormo stultas,Li nur vekiĝas por osced’Kaj ree ronkas en kviet’.

Finalo jam; la hal’ malplenas;Disiras la publik’ kun zum’;Al plac’ amaso sin ektrenasSub stela kaj lanterna lum’;Filar’ de Aŭzoni’ beata[283]Kantetas iom memoratanGajmelodion de ari’Kaj blekas recitadon ni.Malfrue. Jam Odeso dormas:Senspira, varma estas nunLa muta nokto. Lumas lun’,Nubaro diafana formasVualon sur ĉiela pur’.La Nigra maro bruas nur.

Do jen mi loĝis en OdesoEn mez’ de nova amikar’,Lasinte tute en forgesoHeroon mian dum erar’.Onegin ja neniam vereAmikojn havis perletere,Kaj mi aliaflanke memNeniam al korespondem’Inklinis. Do per kia miroFrapita trafe estis mi,Tuj kiam ekaperis liSimile al fantoma viro;Ekkriis la amikoj jenKaj mi ekĝojis kun solen’!

Nelonge ni promenis kuneSur bordoj de Eŭksina mar’[284]:Disigis ree malkomuneLa sorto nin per nova bar’.Onegin, plene satigitaPer ĉio nun de li vidita,Direktis sin al Neva bord’;Kaj mi al malproksima nord’For de l’ ostraro nigramara,De l’ sinjorinoj de la sud’Kaj for de l’ nobelara trud’Foriris al la ombr’ arbaraKaj al Trigórskoe-vilaĝ’[285].Malgajis mia alvojaĝ’.

Ho, ĉie, kie donos SortoAl mi angulon sub tegment’,Kaj kie pelos ĝia fortoKanoton mian en torent’;Kaj ĉie, kie tombo pacaAtendos min kun faŭk’ minaca, —Mi ĉie per sincera ben’Amikojn miajn benos jen.Ne, ne! nenie do forgesosMi pri ilia korkares’, —Ĉu sola, ĉu en homa mez’Imagi mi neniam ĉesosVin, salikar’ ĉe akva klar’,Kaj vin, Trigórskoe-kampar’, —

Kaj vin, de Sórotj[286] bordoj krutaj,Kaj strioj de monteta plat’,Kaj vojoj en la boskoj mutaj,Kaj dom’ de nia festenad’,Azil’ de Muzoj brilvestitaKaj de Jazikov[140] prikantita,Dum el sanktej’ de saĝofont’Venadis li al nia rond’, —Prikantis li de Sórotj dignon,Kaj belsonoris versa rim’En vasta kampa malproksim’.Mi ankaŭ tie lasis signonKaj ŝalmon de la poezi’Por vent’ pendigis sur abi’.
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия