Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Fare thee well, and if for ever,Still for ever fare thee well.[220]Byron[80]
I
En tiuj tagoj, kiam flegisEkfloron mian la Lice’,Mi arde Apuleon legis,Sed Ciceronon[221] tute ne.Printempe en ĉi tiuj tagoj,Je cignokrioj apud lagojĈe val’ mistera en silent’,Min Muz’ vizitis kun atent’.Studenta mia ĉel’ subiteLumiĝis. Tie mia Muz’Festenon faris kun amuz’,Pri juna ĝoj’ ekkantis sprite,Pri nia historia glor’,Pri vervosonĝoj de la kor’.
II
La mond’ renkontis nin aplaŭde;Flugigis la sukceso nin;Derĵavin[222] mem nin markis laŭdeKaj benis antaŭ sia fin’.[Kaj Dmitrev[194] nin aprobis ankaŭ;Metinte skribtabulon flanken,La konservant’ de l’ rusa mor’Ja nin karesis kun favor’.Kaj vi, profunde inspirita,Kantisto de l’ supera bel’,Idol’ de l’ alta ĉasta cel’,Ja vi, inkline agordita,Etendis manon kun flam-ard’Kaj vokis min al pura art’!][223]
III
Sed, kiel leĝon, konfesanteArbitron solan de l’ pasi’,En la amas’ partoprenante,Venigis Muzon mi kun miAl bruo de l’ festenpetoloj,Minac’ por noktaj gardpatroloj:Al ili, frenezantaj tro,Ŝi portis siajn fruktojn doKaj gajis kiel Bakhanino[224],Toaste kantis al gastar’,Kaj la tiama junular’Ŝin amindumis kun obstino —Kaj mi fieri lasis minPri mia gaja amikin’.
IV
Sed lasis mi la rondon tutanKaj fuĝis… Muzo sekvis min.Ho, kiom ofte vojon mutanDolĉigis mia kunulin’Per sorĉo de sekret-rakontoj.Sur rokoj de Kaŭkazaj montojŜi je Lenora[225] en lunpal’Kun mi rajdadis sur ĉeval’!Kaj sur la bordoj de Taŭrido[226]Ŝi nokte min en la malklar’Kondukis al la bord’ de l’ mar’Por ĝu-aŭskulti kun avidoEternan ĥoron de la ond’,Laŭdhimnon al la patr’ de l’ mond’.
V
Kaj forgesinte pri bruadojDe la ĉefurba luksa bril’,Al tend’ mizera de nomadojŜi vizitadis kun humil’En la malgaja Moldavio,Kaj sovaĝiĝis ŝi pro tio,Anstataŭ lingvo de diar’Malriĉan lingvon de barbar’Kaj stepajn kantojn ŝi preferis…Ŝanĝiĝis tamen ĉio jen:En mia fantazi-ĝarden’Malgajaspekte ŝi aperisFraŭline, kiel provincan’,Kun franca libro en la man’.
VI
Al monda «rout»[227] unuafojeMi venas nun kun mia Muz’;Belecon ŝian stepan ĝojeMi sekvas kun timem-ĵaluz’.Tra vico de l’ aristokratoj,Militaj dandoj, diplomatojKaj sinjorinoj pasas ŝi;Jen ŝi eksidis laŭ graci’Kaj observadas svarmon bruanDe la kostumoj kaj babil’,Kaj de la gastoj kun ĝentil’La aperadon ĉiam pluan,Kaj virojn ĉirkaŭ in’ en ŝild’Samkvazaŭ kadron ĉirkaŭ bild’.
VII
Al ŝi ekplaĉas la bonordaOligarkia konversaĵ’,Trankvila fierec’ konkorda,Miksaĵ’ de l’ rangoj kaj de l’ aĝ’.Sed kiu estas jen meditaEn la amaso selektita?Por ĉiuj ŝajnas li fremdul’.Traflugas kvazaŭ en nebul’Vizaĝoj antaŭ li je ĉeno.Ĉu estas splen’, melankoli’?Por kio ĉitieas li?Li estas kiu? Ĉu Eŭgeno?Ĉu li?.. Jes, li en plena sam’.Ĉu longe li alvenis jam?
VIII
Ĉu vere li senŝanĝas plene?Ĉu plu originalas li?Li estas kiu postrevene?Prezentos kion li al ni?Sub kiu masko li sin tenos?Ĉu kiel bigotul’ li venos,Harold, kvakero[228]Melmot,Kosmopolit’ aŭ patriot’,Ĉu simple estos li bonuloSamkiel ni aliaj mil?Almenaŭ estas jen konsil’:For la malnova modpostulo.Al liaj trompoj venas ĉes’ …— Ĉu vi lin konas? — Ne kaj jes.
IX
— Do kial tiom malfavoreVi lin mencias sen merit’?Ĉu ĉar ni ĉiuj senesplorePri ĉio juĝas kun rapid’,Ĉu ĉar impet’ de l’ ardemulojAl egoistaj homoj-nulojRidinda ŝajnas aŭ eĉ mok’,Ĉu ĉar la mens’ en prema lok’Liberon serĉas kaj do batas,Ĉu ĉar ni emas kun facil’Imagi faktojn el babil’,Ĉu ĉar gravuloj vanton ŝatas,Ĉu ĉar nur meznivel’ laŭ ver’Por ni ne ŝajnas strangafer’?
X
Feliĉas, kiu estis junaKaj kiu kreskis ĝis matur’En ĝusta tempo oportunaKonforme al la vivmezur’,Ne kredis kiu al ĥimeroj,Ne fuĝis de la mondosferoj,Dudekjaraĝe estis dand’,Tridekjaraĝe edziĝant’,Kaj kvindekjara jam estingisPrivatajn ŝuldojn siajn for,En ĝusta temp’ al mon’ kaj glor’Kaj rango en trankvil’ atingis,Pri kiu laŭtas onidir’:N.N. bonega estas vir’.
XI
Sed pensi estas tre ĉagrene,Ke vane pasis nia jun’,Ke ni perfidis ĝin senĝeneKaj ke ĝi trompis nin je pun’;Ke niaj bonaj kordeziroj,Ke niaj freŝaj revaspirojPutriĝis tre rapide nunSamkiel verdo en aŭtun’.Teruras dum la vivo tutaTagmanĝojn havi nur en vid’,La vivon trakti kiel rit’Kaj post amaso bonkondutaInerte treni sin sen ĉes’Sen iu kuna interes’.
XII
En mez’ de rondo bonraciaMaltaŭgas (vi konsentas, ĉu?)Famiĝi je strangulo ia,Objekto de ĉikana bru’,Aŭ ŝajni frenezul’ malsana,Aŭ kripla fenomen’ satanaAŭ eĉ Demono, en rutin’!Onegin (mi retuŝas lin)Post la mortigo de l’ amikoAtingis sen labor-celad’Ĝis dudekses-jaraĝa grad’Kaj enuante sen efiko,Kaj sen ofic’ kaj sen edzin’,Neniel sciis uzi sin.
XIII
Lin ekposedis malkvieto,Aspiro al ŝanĝad’ de lok’(Ekstreme peza tendenceto,De la nemultaj propra log’).Forlasis li bienon sianKaj la kamparon idilian,En kiu ombro de l’ amik’Lin persekutis kun pentig’.Li vojaĝadon entreprenisSen cel’ laŭ sola sentdifin’,Sed tiu ĉi migrad’ en fin’Al li ektedis: li revenisKaj rekte trafis laŭ fatal’Samkiel Ĉackij[229] tuj al bal’.
XIV
Jen la amaso sin distiris,Murmuro kuris tra la hal’ …Al la mastrino grave irisLa sinjorin’ kun general’.Ŝi estis ne trorapidema,Sen parolem’, sen frost’ ekstrema,Sen aroganta pomp-impres’,Sen pretendemo je sukces’,Sen tia eta modafekto,Sen imitema fals-kondut’ …Tre simpla estis ŝi en tut’.Ŝi ŝajnis esti la reflektoDu comme il faut[230]… Ho ve, Ŝiŝkóv[231]:Traduki estas mi sen pov’.
XV
Al ŝi inklinis sinjorinoj,Avinoj laŭdis per ridet’,La viroj kun profundaj klinojRigardon serĉis en tutpret’;Fraŭlinoj preter ŝi ekhaltePli orde kuris; kaj plej alteLa nazon tenis en real’La ŝin sekvinta general’.Belega nomus ŝin neniu;Sed de la kapo ĝis la pland’En ŝi neniu eĉ pedant’Eltrovi povus tion, kioEn la Londona alta rond’Nomiĝas vulgar[232]. Kun volont’
XVI
Tradukus mi, sed ve — ne povasĈi tiun vorton, en favor’:Ĉe ni ĝi provizore novasKaj dube restos en honor’.Por epigram’ ĝi tre konvenas…Sed al la temo mi revenas.Ĉi tiu ĉarma sinjorin’Ĉe tablo eksidigis sinKun Nina Voronskaja brila,Ĉi Kleopatra[233], sed de Nev’:Kaj plenkonsenti estas dev’,Ke ne kapablis Nina stilaLa najbarinon venki forPer sia belo de marmor’.
XVII
«Ĉu eble», pensas nun Eŭgeno:«Ĉu estas ŝi? Ne… Ŝajne jes…Ĉu! el profund’ de stepbieno…»Kaj la lorneton li sen ĉes’Returnas en la samdirektoAl tiu, kies bonaspektoRememorigis lin pri sam’De l’ trajtoj forgesitaj jam.«Princ’, diru, kiu estas flankeEn la biret’ de framb-kolor’Kun la hispan-ambasador’?»— Nu! longe vi forestis manke.Sed mi do tuj prezentos vin.—«Sed kiu?» — Mia junedzin’.—
XVIII
«Do vi edziĝis! Kiam?» — AntaŭDu jaroj jam.— «Kun kiu do?»— Kun Lárina.— «Ĉu Tatian’ do?»— Ĉu vi ŝin bone konas? — «Ho!Najbar’ mi estas.» — Do ni iru.—La princo tuj sen kontraŭdiroKondukas lin al la edzin’.Ŝi fikse ekrigardas lin.Kaj kvankam certe senkutimeLi ekkonsternis ŝin en ver’Kaj ŝin mirigis per aper’,Nenion montris ŝi esprime:Tutsama restis ŝia ton’,Saluto sama laŭ fason’.
XIX
Jes, vere! Ŝi eĉ ne ektremis,Nek iĝis pala, ruĝa eĉ…Ŝi eĉ la lipojn ne kunpremis,Nek palpebrumis pro la streĉ’.Kaj kvankam li rigardis pene,Rekoni Tatiana-n pleneNe povis tute jam Eŭgen’.Li provis ekparoli jen,Sed — ne kapablis. Ŝi demandis,Li kie migris dum vojaĝ’,Ĉu venis li el la vilaĝ’?Ŝi poste al la edzo ŝanĝisRigardon lacan, glitis for…Li restis en rigid-humor’.
XX
Ĉu estas sama Tatiana,Al kiu iam kun skrupul’,En la komenco de l’ romano,En malproksima landangul’,Li kun gravtona instruemoPrelegis pri edifa temo;Ĉu tiu, kies korleter’Kun dirlibero kaj sincer’Ĉe li restadas konservata;Ĉu tiu ĉi knabin’ … ĉu ŝi?..Knabino tiu, kiun liIgnoris en humila stato;Ĉu vere ŝi kondutis ĵusKuraĝe tiom sen rifuz’?
XXI
Forlasas li la raŭton[227] bruan,Veturas hejmen kun medit’.Dormadon lian tro malfruanMalgaja ĝenas sonĝagit’.Vekiĝis li; leter’ subitas:La princo N. afabl-invitasLin al vespero. «Di’! al ŝi!..Ho, certe, certe!» Strekas liRespondon en rapid’ momenta.Lin pikis kiu stranga vund’?Moviĝis kio en profund’De la anim’ maldiligenta?Bedaŭro? vant’? aŭ ree jamLa zorgo de l’ juneco, am’?
XXII
Onegin horojn reaspiras,Atendas finon de la tag’.La deka batas jam; li irasKaj ekveturas kiel sag’,Jen venas li, sin regi provas,Li Tatiana-n solan trovas,Dum kelka temp’ en muta stat’Kunsidas ili. Parolad’Ne tute glatas. Li apenaŭRespondas tre mallerte ŝin.Kaj lia kapo kun obstin’Plenplenas per la pens’ ĉagrena.Rigardas li: en plentrankvil’Ŝi sidas kun libera stil’.
XXIII
La edz’ eniras. Tuj ekforasĈi tiu teda tête-à-tête[234];Li kun Onegin ekmemorasĴunaĝ-amuzojn sen diskret’.Ekridas ili. Venas gastoj.Per sal’ de l’ mondaj klaĉoj lastajVigliĝis pli la konversad’;Sed antaŭ la mastrin’ debat’Facila brilis tute dece,Kaj nur interrompadis ĝinRezon’ racia sen rutin’,Sen trivial’, senpedantece,Neniun ofendante perVigleco sia en liber’.
XXIV
Sed tamen estis krem’ ĉi tieDe la ĉefurbo, de la mod’,Personoj renkontataj ĉie,Stultuloj gravaj por klopod’;Ĉeestis sinjorinoj aĝajEn kufoj, tre kolervizaĝaj;Fraŭlina estis societ’Tre serioza sen ridet’;Ĉeestis fremdambasadoro —Pri ŝtataferoj spertemul’,Ĉeestis griza maljunul’Ŝercanta laŭ malnova moro:Subtile, trafe kaj kun saĝ’,Sed iom strange por nunaĝ’.
XXV
Sinjor’ ĉeestis ankaŭ unu,Kolera tre pri ĉio ajn:Pri te’ tro dolĉa aŭ tro bruna,Pri plata de l’ virinoj ŝajn’,Pri vira ton’, kritikdifinoj,Pri monogram’ de du fratinoj,Pri bluf’ ĵurnala, pri milit’,Pri neĝo kaj edzinkvalit’ …[Ĉeestis cenzurist’ ekstrema(Katon’[235] ĉi tiu kun abrupt’Ĵus eksigitas pro korupt’);Ĉeestis senatan’ dormemaKun kartludema solaspir’,Por registar’ necesa vir’.][236]
XXVI
Prolasov estis, meritintaFamecon pro malnobla far’,Krajonojn de St.-Priest[237] stumpintaFor en la tuta albumar’;Alia diktatoro balaJen staris kiel bild’ ĵurnala,Rozvanga kiel pask-kerub’,Senmova en korseta tub’;Kaj iu vojaĝist’ okaza,Aroga troamelumit’,La gastojn igis al ekrid’Pro sia pozo zorg-emfaza;Nur mutrigard’ en reciprok’ —Al li komuna estis mok’.
XXVII
Onegin dum la daŭr’ vesperaPri Tatiana pensis nur,Ne pri knabin’ kun kor’ sinceraEnamiĝinta laŭ natur’,Sed pri diino reĝaspektaDe l’ luksa kaj majesta Nev’.Ho, homoj, al la praa Ev’Similas via eco homa:Havaĵ’ ne kontentigas vin;Serpento vokas vin sen fin’Al la mistera arbo poma:Kaj sen la loga frukto jenAl vi ne plaĉas eĉ Eden’.
XXVIII
Ŝanĝiĝis kiom Tatiana!Kaj en la rol’ de l’ alta rond’Adoptis kiom lertamaneLa manierojn de l’ bonmond’!Ĉu knabinaĉon serĉus iuEn leĝ-eldonantino tiuMajesta de la salonar’?Kaj lin ŝi revis kun amar’!Pri li en noktaj palnebulojĜis la alflugo de Morfe’[238]Sopiris virge ŝi kun ve’,Al lun’ levante la okulojn,Kun la esper’ en iu foj’Kun li ekiri sur viv-voj’!
XXIX
Al am’ obeas ĉiuj aĝoj;Sed ĝi al ĉasta juna kor’Utilas kiel al pejzaĝojPrintempa pluv’ en frua hor’:Pro pluv’ pasia kampoj puras,Freŝiĝas, kreskas kaj maturas —La viv’ do donas en produkt’Belfloron kun bongusta frukt’.Sed en la aĝo tro malfrua,Sur la disvoj’ de nia viv’Malgajas la pasi-motiv’:Aŭtuna tiel pluv’ detruaNur marĉojn verŝas sen kolor’Kaj ŝiras foliaron for.
XXX
Nun dubo mankas: ve! EŭgenoEkamis Tatiana-n jen.En la sopira amĉagrenoTagnoktojn vivas li kun pen’.Al la raci’ ne atentante,En ĉiu tago li konstanteAl ŝia dom’ venigas sin;Li persekutas ombre ŝin;Li ĝojas, se li helpis metiBoaon jen al ŝia kol’,Aŭ se ektuŝis li kun mol’Al ŝia man’, aŭ se senpeteLakeojn puŝis li al flank’Kaj levis tukon de sur plank’.
XXXI
Sed ŝi lin ne atentas vere,Eĉ malgraŭ ke penegas li.Ŝi lin akceptas tutlibere,Al li eldiras vortojn tri,Jen nur renkontas klinsalute,Jen eĉ lin ne rimarkas tute:Neniu estas koketec’ —Ekstrema estus ĝi maldec’.Onegin iĝas nun pli pala;Sed ŝi ne vidas kun kompat’;Onegin velkas, tia stat’Kondukas ja al ftiz’ fatala.Kaj kuracistoj kun obstin’Al kuraclokoj sendas lin.
XXXII
Sed tiu sendo estas vana;Li pretas eĉ al la renkont’Kun praavar’, sed TatianaLin plue tenas sen respond’.Kaj li obstinas, li suferas,Atingi ion li esperas;Kaj pli kuraĝe ol sanul’Li skribas en malsana brul’Leteron nun al la princino.Eĉ kvankam al korespondad’Li fidis en malmulta grad’,Sed evidente la kulminoEkpuŝis lin de la sufer’.Jen estas lia do leter’:
Letero de Onegin al Tatiana
Mi antaŭvidas ĉion: vinOfendos mia pent’ intima.Fiero kia malestimaResponde do atendas min.Mi kion volas? Kaj eksponasL’ animon mi por kiu pun’?Al kia ĝoj’ kolera donasPretekston eble mi do nun!Vin iam foje renkontinte,En vi amemon rimarkinte,Mi ne ekvolis kredi ĝin:Ne uzis mi la karkutimon;Kaj al libero mia limonNe emis meti mi por fin’.Ankoraŭ nin disigis tiam…Viktime Lenskij falis for…Mi ŝiris tiam koron mianDe ĉio kara por la kor’;Mi pensis, fremda, sen rilatoj:Liber’ kaj kora apati’Feliĉon anstataŭas. Di’!Ja mi eraris senkompate!Ne, — vidi vin en ĉiu hor’,Vin sekvi ĉiam ĉiuloke,Rideton, movon de l’ humor’Kaptadi per okuloj voke,Aŭskulti vin, per la anim’Vin perceptadi ĉiam plue,Fordroni en sufer’ sen lim’,Paliĝi for… jen estas ĝue!Kaj mi ne havas tion ĉi:Mi vin okaze ĉie ĉasas;Valoras ĉiu hor’ al mi;Sed mi en van-enu’ ellasasLa lastajn tagojn de l’ destin’.Sufiĉe ili ŝarĝas min.Mi scias: vivos mi apenaŭ;Sed por ke mi travivu pli,Bezonas scii mi matene,Ke tage vin ekvidos mi…Mi timas, ke en mia petoVi nur ekvidos kun sever’Malican ruzon sen diskreto —Mi vin do vidas en koler’.Ho, se vi scius, kiom pezeSoifi estas al la am’Kaj per racio tutfrenezeSpitadi al ensanga flam’;Deziri forte ĉirkaŭpreniGenuojn viajn kaj kun plor’Al vi konfesojn, petojn peniEsprimi el la tuta kor’,Sed tamen false bonkorekteSin streĉi ĉiam en ĝentil’,Kun vi paroli en trankvil’Kaj vin rigardi gajaspekte!..Egalas tamen: mankas fort’Min kontraŭstari mem pli daŭre;Do decidite: senbedaŭreDe vi dependas mia sort’.
XXXIII
Respondo mankas. Li denove:Al dua, tria epistol’Respondo mankas. Li laŭpoveAl klubo venas por konsol’;Ĵus li enpaŝis… ŝi pretereTrairas sen parol’ severe;Hu! kiel estas ŝi ĝis ost’Plenplena je malvarma frost’!Indignon akran buŝo ŝiaReteni penas kun obstin’!Onegin zorge fiksis sin:Ĉu estas do kompato ia?Ĉu estas larm-makuloj?.. Ne!Kolero nur videblas,ve!..
XXXIV
Kaj eble ankaŭ timo iu,Ke oni iel je terur’La pasintaĵon ne eksciu…Onegin kiun sciis nur…Espero mankas! Li elvenas,Frenezon sian li malbenas —Kaj, eĉ freneza multe pli,La mondon reabdikas li.Kaj en silenta kabinetoLi ree ekmemoris nunPri la hipoĥondri’, en pun’Pelinta lin el malkvietoDe l’ mondo al angulmallum’,Kaptinte lin je la kolum’.
XXXV
Eklegis ree li sencele.Li legis Gibbon[239] kaj Rousseau,Manzoni[231], Herder[241], Fontenelle[242].Madame de Staël, Biĉot[243], Tissot[244];Skeptikan Bell[245], Chamfort[246] li legis,Libr-elektadon li ne flegis,Kaj rusajn verkojn legis li,Prenante ĉion pli kaj pli:Jen almanakojn, jen ĵurnalojn,Edifas kiuj plu sen fin’,Insultas kie oni minKaj kie tiajn madrigalojnPor mi mi vidis sen erar’:E sempre bene[247], sinjorar’!
XXXVI
Kaj kion? La okuloj legis,Sed pensoj vagis ie for.En la anim’ profunde regisAspiroj, revoj kaj angor’.Kaj inter liniar’ presitaLi legis per okul’ spiritaAliajn vortojn. Ilin nurLi do perceptis ĝis satur’.Kaj ili estis sonĝ-delirojDe la malluma malnovec’,Vizioj de diversa spec’,Minacoj, klaĉoj, antaŭdiroj,Jen de fabel’ absurd-aper’,Jen de knabino amleter’.
XXXVII
Kaj sen rapid’ en inercioEkdormas liaj sent’ kaj mens’,Kaj antaŭ li la FantazioKolore ludas kun intens’.Jen vidas li: sur neĝ’ degela,Dormanto kvazaŭ, senŝancelaJunulo kuŝas pala tro.Li aŭdas: Nu, li mortis do!Jen malamikojn forgesitajn,Mensogemulojn kun envi’,Perfidulinojn vidas liKaj kamaradojn senmeritajn,Jen biendomon — tie ĉiŜi ree sidas… ĉiam ŝi!..
XXXVIII
Li tiel do alkutimiĝisAl tiu fantazia kned’,Ke preskaŭ tute freneziĝisKaj preskaŭ iĝis eĉ poet’.Jes, vere: al la mekanismoDe l’ rusa vers’ per magnetismoDisĉiplo mia sen talent’Nun preskaŭ trafis kun prudent’.Similis ja al tip’ poetaLi, kiam sidis iam jenEn anguleto ĉe kamen’,Murmuretante: BenedettaIdol mio[248], dum al flam’Pantofl’ aŭ libro falis jam.
XXXIX
La tagoj flugis: vintromezoProcedis jam al lasta fin’:Sed li ne mortis en frenezoKaj eĉ ne poetigis sin.Printempe lia spleno pasas:Unuafoje li forlasas,Samkiel neston la marmot’,La ĉambrojn de la sindorlot’Kaj flugas jen ĉe l’ bordo NevaMatene en glitveturil’.La helvetera suna bril’Radias sur glaci’ diskreva;Degelas neĝo sur la strat’.Do kien nun en veturad’
XL
Onegin celas? Certe vi jaDivenis jam sen multa pen’:Al ŝi, al Tatiana siaStrangulo mia venas jen.Mortule li sin manifestas.Neniu en vestiblo estas.Neniu — en salono; pluMalfermas li la pordon. ĈuImpresis io lin subite?La mem princino sidas jenNegliĝe kaj kun palmien’,Leteron legas ŝi mediteKaj ploras en silenta mut’,Sin apoginte je kubut’.
XLI
Ho, kiu korsuferon flamanNe legus nun kun oportun’En ŝi kaj Tanjon la iamanEn la princin’ ne vidus nun!Kun plej freneza korĉagrenoGenuen falis nun Eŭgeno;Ektremis ŝi pro la subit’Kaj al Onegin sen rapid’,Sen mir’ rigardon ekdirektas…Malsana lia pet-rigard’,Riproĉo muta kun kor-ard’Esprimas multon, ŝi konjektas.Knabin’ kun revoj, kun bonkor’En ŝi reestis en ĉi hor’.
XLII
Ŝi lin levigi eĉ ne penasKaj, rigardante lin kun fid’,Sensentan manon ne forprenasDe liaj lipoj kun avid’ …Ŝin kiu penso embarasas?..Silenta longa paŭzo pasas,Kaj fine diras ŝi al li:«Sufiĉas; staru. Devas miAl vi sincere diri ĉion.Onegin, ĉu memoras jenVi tiun horon en ĝarden’,Mi kiam lecionon vianAŭskultis kiel junnovic’?Hodiaŭ estas mia vic’.
XLIII
«Onegin, tiam pli junaĝa,Pli bona ŝajne estis mi,Kaj mi vin amis; sed domaĝeAl mi respondis kiel vi?Per nura severec’ laŭpova!Ĉu vere? Ja ne estis novaPor vi la amo de knabin’?Kaj nun — ho di’! — frostigas min,Se mi reaŭdas rememorePredikon tiun en plenklar’ …Sed ne akuzas mi vin: ĉarVi agis tiam noblakore,Vi pravis antaŭ mi laŭ ver’:Do mi vin dankas kun sincer’ …
XLIV
«Ĉu vere? — en provinc-profundo,For de la vanta Mondofam’,Al vi ne plaĉis mi… Kaj nun doVi kial min pretendas jam?Pro kio nun pri mi vi revas?Ĉu ĉar figuri nun mi devasEn rond’ supera laŭ destin’,Ĉar iĝis riĉa mi princin’,Ĉar kriplas l’ edzo pro l’ militoKaj nin do ŝatas la korteg’?Ĉu ĉar sendube mia pek’Tuj estus ĉie rimarkitaKaj kronus vin pro mia hont’Pikanta gloro en la mond’?
XLV
«Mi ploras… Se do Tanjon vianĜis nun jam ne forgesis vi,Do sciu: tonon plej glacian,Severon en konversaci’,Se tion regus mi kun pen’ do,Preferus mi al la ofendaPasi’, plorad’, leterricev’.Al mia infaneca rev’Kompatis vi almenaŭ tiam,Estimis vi al mia jun’ …Sed nun! — vin kio puŝis nunAl mi? ho, malgravaĵo kia!Kun via koro kaj prudent’Ĉu eblas esti sklav’ de sent’?
XLVI
«Kaj ja por mi, Onegin, tedasĈi tiu luksa efemer’,Moddomo mia riĉposeda,Sukcesoj en la alta sfer’.Ĉi tiun fals-oraĵon tutan,La brilon, bruon vant-diskutanMi donus tuj por libra bret’Kaj por sovaĝa ĝardenet’,Por nia simpla kamploĝejo,Por lokoj, kie vin kun ĝoj’,Onegin, vidis mi en foj’,Kaj por trankvila pactombejo,En kiu staras kruc’ en klin’Sur mia kara vartistin’ …
XLVII
«Kaj tiel eblis la feliĉo!..Sed estas mia sort-lini’Jam decidita. Sen sufiĉoDa singardemo faris miVerŝajne: tamen la patrinoPlorpetis tiel min sen fino;Por mi egalis ĉiu lot’ …Mi edziniĝis. Amklopod’,Mi petas vin, nun devas ĉesi;Mi scias: ja en via kor’Fier’ ekzistas kaj honor’.Mi amas (kial ne konfesi?),Sed la alia edzas min;Do mi fidelos ĝis la fin’.»
XLVIII
Foriris ŝi. Eŭgen’ turmenteTondrefrapite staras nun.En kia uragan’ de sentojTroviĝas lia korprofund’!Sed jen eksonis spron’ kalkana,La edzo nun de TatianaAperis brave, tie ĉiHeroon mian lasu ni,Leganto, en minuto brulaPor longe… eĉ por ĉiam. ĈarSufiĉe jam ni en erar’Sekvadis lin. Do ni gratuluNin reciproke pri la bord’.Jam estas tempo laŭ bonord’!
XLIX
Leganto, kiu ajn, amikoAŭ malamiko, volas miDe vi disiĝi kun efiko.Adiaŭ do. Se serĉis viEn tiuj ĉi linioj strofajĈu miajn pensojn filozofajn,Ĉu rememorojn dum ripoz’,Spritaĵojn, bildojn laŭ epos’,Ĉu gramatik-erarojn ruze, —Di’ donu, ke eltrovu viNun en libreto tiu ĉiAlmenaŭ grajnon por amuzo,Por rev’, por kor’, por polemik’.Kaj nun adiaŭ do, amik’.
L
Adiaŭ ankaŭ vi, kunulo,Fidela mia ideal’,Kaj vi, farata kun skrupulo,Laboro mia. En real’Per vi mi sciis ĉion indanPor la poet’: forgeson blindanDe l’ brua viv’ de l’ mondo for,Amik-konsolojn por la kor’.Jam pasis longe de post kiamEŭgen’ kaj Tanjo-junulin’Unue ekinspiris minKaj la romanprojekton mianMi tra magia revkristal’Distingis nur sen klar’ en pal’.
LI
Kaj ili, kiuj aŭdis legiUnuajn strofojn en deklam’,For estas aŭ malproksimege,Saadi[249] kiel diris, jam.Sen ili la roman’ finiĝis.Kaj ŝi, el kiu kombiniĝisDe Tatiana l’ ideal’ …Ho, multe prenis la fatal’!Feliĉas, kiu vivofestonForlasis frue, sen ĝis fin’Eltrinki glason kun la vin’,Ne legis kiu ĝian restonKaj liberigis sin de ĝi,Samkiel de Onegin mi.
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия