La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.La vorto ‹Edda› estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo ‹praavino›; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.Snorri Sturluson (1179–1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t.n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.Baldur Ragnarsson
Snorri Sturluson