Читаем La Edda полностью

La Edda

La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.La vorto ‹Edda› estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo ‹praavino›; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.Snorri Sturluson (1179–1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t.n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.Baldur Ragnarsson

Snorri Sturluson

Мифы. Легенды. Эпос18+
<p>La Edda de Snorri Sturluson</p><p>Antaŭvortoj</p>

Snorri Sturluson (1179–1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t.n. Sturlungar. En la unuaj jardekoj de la 13ª jarcento evoluis gravaj konfliktoj inter la plej potencaj familioj de la lando kaj samtempe kreskis influo de la norvega reĝo en islandaj aferoj. Snorri havis dum kelkaj jaroj amikajn rilatojn kun la norvega reĝo kaj laŭdire promesis kontribui al ties akcepto de regado en Islando. Tion li neglektis, kio sekvigis lian mortigon en lia hejmo la 29-an de septembro 1241. Malgraŭ la komplikaj konfliktoj de tiu tempo Snorri sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

La Edda de Snorri Sturluson estas konservita en islanda kodekso probable skribita ĉ. 1300. Sur ĝia unua paĝo estas skribite: «Ĉi tiu libro nomiĝas Edda. Ĝin kunmetis Snorri Sturluson laŭ la maniero, kiel ĉi tie estas skribite.» Oni konsideras la tekston de ĉi tiu manuskripto plej proksima al la originala verko de Snorri. La libro estas esence manlibro pri poetiko, sed samtempe la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino, ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj. La vorto estas ankaŭ uzata pri kolekto de mitologiaj poemoj pri la antikvaj nordiaj dioj kaj herooj, sed tiu uzado devenas el la 17ª jarcento kaj ne havas malnovan tradicion. Oni tial ofte distingas inter la proza Edda de Snorri kaj la poezia Edda, la poemoj.

La libro de Snorri estas dividita en kvar partojn: Prologus (Prologo), Gylfaginning (La Mistifiko de Gylfi), Skáldskaparmál (La Arto de Poetiko) kaj Háttatal (Listo de vers-formoj). La dua kaj tria parto estas la ĉefa fonto de la nordia mitologio, sen kiu la scio pri tiu flanko de la antikva kulturo estus ege fragmenta. Estis la rolo de Snorri, 13-jarcenta kristano, kolekti kaj skribe konservi la paganan mitologion, malgraŭ certa risko flanke de la eklezio. Ĉi tie estas tradukitaj en Esperanton la Prologo, la tuta Gylfaginning kaj la mitologiaj rakontoj de Skáldskaparmál. La poetikaj teorioj havas intereson nur pri studantoj de la antikva versoformo dróttkvætt, kaj do estas ellasitaj en la traduko, kiel ja kutimas en tradukoj de la Edda en aliajn lingvojn.

La Prologo priskribas la kreon de la mondo kaj la komencon de la religio kaj de la antikvaj dioj. Ĝian celon oni probable povas konsideri kiel ian pravigon de la kristana aŭtoro verki libron pri la antikva paganismo. Tiun pravigon li bazas sur du ĉefaj ideoj: Unuflanke li klarigas, kiel la limigita scio de la homoj kondukas al primitivaj klarigoj pri la ekzisto de la mondo (ekzemple, ke la tero estas vivanta kreaĵo), kaj aliflanke, kiel potencaj reĝoj estis deigitaj post sia morto. Tiun duan ideon oni kutime rilatigas al greka filozofo, Euhemer laŭ nomo (ĉ. 300 a.K.), kaj estis bone konata en la vivotempo de Snorri Sturluson.

Gylfaginning estas kolekto de mitologiaj rakontoj pri la paganaj konceptoj pri la komenco de la mondo kaj pri la antikvaj nordiaj dioj, la Azoj — islandlingve æsir [ajsir], sing. ás [aŭs]. Per kreo de fiktiva persono, reĝo Gylfi, kiun li igas vojaĝi al Azgardo, la ĉefa rezidejo de la Azoj, la aŭtoro kreas strukturon enkadre de kiu li povas prezenti multon el siaj scioj pri la dioj. La Azoj kaj la Vanioj (alia raso de dioj) tie havas siajn rakontojn kaj la monda historio mem estas rakontita ekde ĝia komenco ĝis la fino en Ragnarök, la pereo de la mondo kaj la dioj. Estas la opinio de kleruloj, ke Snorri tie registris antikvajn rakontojn el la paganisma tempo, kiuj tiel konservas gravan parton de la originala mitologia heredaĵo de la nordiaj popoloj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

200 мифов народов мира
200 мифов народов мира

Мифы – это сокровища мировой культуры. Знакомство с ними поможет глубже понять историю многих народов. Узнайте, каким богам и героям поклонялись древние шумеры, египтяне, греки, римляне, китайцы, японцы, кельты, скандинавы, славяне, ацтеки, жители Австралии! Боги и герои Древней Греции: рождение олимпийцев, подвиги Геракла, разрушение Трои, странствия Одиссея и др. Сказания наших предков-славян: появление бога Рода, бел-горюч камень Алатырь, борьба Перуна и Скипер-зверя, козни Чернобога, Коляда и Кощей. Мифы Древнего Египта: вознесение Ра на небеса, гибель и возрождение Осириса. Предания Древней Индии: деяния Индры, сражение богов и асуров. Скандинавский эпос: боги Асгарда и др. Кельтские легенды о рыцарях Круглого стола, Мерлине и короле Артуре. Шумеро-аккадская мифология: путешествие Иштар в царство мертвых, сказания о Гильгамеше и др.

Юрий Сергеевич Пернатьев

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги