Kontraste al la vortaroj de la aliaj kvar korektantoj-kolegoj, ĉe Kabe mankas antaŭparolo, listo de uzita literaturo k.s. La klarigaj tekstoj konsistas el unu sola paĝo kun la uzitaj mallongigoj de 14 indikoj de fakoj (ekzemple „Med." por medicino). Pro tio liaj fontoj ne estas evidentaj kaj necesas pli detala esploro ol estas farebla tie ĉi. Supraĵe ni povas diri nur tiom: Unu fonto klare estas la Universala Vortaro de la Fundamento (vd. la ekzemplon de la en 1910 jam eksmoda „ĉarpio", kiu nur estis registrita, ĉar ĝi estas trovebla en la Fundamento). Ni rajtas ankaŭ supozi, ke li uzis la vortaron esperantan-rusan de Zamenhof, aperinta en 1909. Pliaj fontoj probable estas la propraj tradukoj kaj samepoka literaturo (vd. la aludojn en la ĉapitroj „kaŝitaj vortoj" kaj „iom pri esperantaj aferoj"). Tamen Amerika Esperantisto pravas, ke Kabe ne registris ĉiujn vortojn, kiujn li mem uzis en siaj tradukoj. Ekzemplo estas „mizerikordo", plurfoje trovebla en la rakonto „La lasta" de Reymont
18
, en Esperanto aperinta en 1910, kiu tamen mankas en la samjara vortaro. Eĉ pli: Dum Kabe uzis en la unua eldono de la Faraono (1907) la vorton „fakelo", ni trovas en sia vortaro la Fundamentan „torĉo", dum la paralela „fakelo" tute mankas. Inverse, la „nova" vorto „farbo", ofte uzita en la vortaro, estas nek zamenhofa (en la Jurgensen-vortaro Esperanto-germana „kolorilo"), nek - se ni ne pretervidis ion - troveblas en iuj el la tradukoj de Kabe
lom mirigas, ke Kabe ne aldonis kelkajn paĝojn kun geografiaj kaj personaj nomoj, kiel ekz. faris Rhodes en sia vortaro angla-esperanta de 1908. Tiu manko, same kiel tiu de enkonduko, kontribuas al la impreso, ke la vortaro estas iel nepreta, lasita de unu tago al la alia, kaj poste „tiel-kiel" sendita al la eldonejo.
Iom pri lingvaj apartaĵoj
Kiel samepokaj recenzintoj prave substrekis, la vortaro elstaras ĉefe pro sia facila kaj klara stilo. Strange tamen estas la franceca (tro-)uzo de la difina artikolo „la" kaj la sistema uzo de la apostrofita artikolo „l'". Ambaŭ uzoj jam en 1910 ne plu estis ĝenerale kutimaj, kiel montras legado de tiamaj gazetoj. Eĉ pli: Fruictier, kiun Kabe mencias en la artikolo pri „sintakso", en sia verko „La esperanta sintakso" de 1903 kaj 1907 jam donis tre detalajn regulojn pri la rekomendinda uzo de l' artikolo - kiu certe ne estas tiu de Kabe. Ofte estas fraz(er)oj kiel: „Ĉambro destinita por la dormado" (dormoĉambro). Foje ni trovas ĝin eĉ antaŭ geografiaj nomoj: „Arbo ..., kreskanta en la Centra Ameriko." (kakaujo). La formo „l'" aperas sisteme, ŝablone en multaj difinoj de botanikaj kaj zoologiaj terminoj, ekz. „el la familio de Г, „frukto de V ...ujo (arbo)", k.t.p.
Kiel decas por vortaro, ni preskaŭ ne trovis evidentajn pres-erarojn. La man-plenon ni simple sen komento korektis. Aliaj dubaj kazoj, ekzemple pri uzo de -ata / -ita, ni lasis, tiel kiel Kabe uzis ilin antaŭ cent jaroj. Foje ni tamen atentigas pri ili per {...}.
Ne estas surprizo, ke ni jen kaj jen trovas formajn
anstataŭ nun, t.e. en 2013,
anstataŭ
k.t.p.) aŭ semantikajn arkaismojn (kp. ekz.
Tion ni atendas de vortaro pli ol cent jarojn aĝa. Estas ĝuste tio, kio ĝin faras ĉarma kaj fascina.
Iom pri la skanado kaj la komentoj
La originalo estas presita en tre malgranda okpunkta serifa skribo simile al Times New Roman sur jam brune-flaveta papero. Sur kelkaj paĝoj la presado ne estas tre klara, sed iom ŝmirita. La prestipoj konstante ŝanĝiĝas inter normala, grasa kaj kursiva skribo. Ĉio tio estas granda defio por skan-programo. Kvankam la rezulto estis surprize bona, tamen necesis kompleta relego kaj kontrolado. Kelkaj el la komputile plej malfacile distingeblaj literoj estas ekz. "l", "I" kaj "1", "i", "!", "t" (minuskla L, majuskla i, la cifero unu, minuskla i, la elkrio-signo kaj minuskla T). Aliaj problemaj paroj estas "m" kaj "rn" (minusklaj M kaj RN), kursivaj
kaj 7 (f [ranco] - ĵ [urnalo]), "Il" kaj "H" (Il [ustri] - H [avi]), "C" kaj "G" kaj ankoraŭ aliaj. Estas tre malprobable, ke ni sukcesis elsarki ĉiujn tiajn misanalizojn de la skan-programo. Pro atentigoj pri restintaj eraroj ni antaŭdankas.
Ni ĝis nun nur tre malmulte komentis en pintaj krampoj "{...}". Kutime temas pri atentigoj pri arkaa uzo aŭ formo laŭ la tipo
"ĥina.
{nun: ĉina}", kie „nun" signifas „laŭ PIV 2005". Foje ankaŭ temas pri nuntempe duba lingvoformo, ekz. pri -ata / -ita.
Nia celo estis, laŭeble fidele reprodukti la originalon. De tio ni permesis al ni nur du deviojn: Okaze ni ŝanĝis la francajn citiloj « ... » al germanaj „...", kaj forigis la spacetojn antaŭ la dupunkto („: " anstataŭ „ : "). La vort-dividon ni adaptis al la nova fasono (instru-/ mento anstataŭ instrumento). Ĝi do estas nia, ne tiu de Kabe.
Iom pri esperantaj aferoj