Kabe
Vortaro de Esperanto
Senŝanĝa represo de la eldono 1910 Kun enkonduko kaj komentoj de
Bernhard Pabst
Berlino
2013
Kabe [t.e. Bein, Kazimierz]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Parizo 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Berlino 2013. Kontakto: bernhard.pabst[ĉe]gmx.de (anstataŭigu [ĉe] per @). Stato: 2014-01-05.
Enkonduko
La „Vortaro de Esperanto" de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto.[1] Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l' Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.
Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita sur la dorso de la titol- paĝo.
Berlino, en Decembro 2013 Bernhard Pabst
(1881-1910) restis torso „pro sed atingis nur la kapvorton
lom pri la aŭtoro
Kazimierz Bein (* 29 Feb. 1872 en Sierzno apud Lodzo, | 15 Jun. 1959 en Lodzo)[2], pseŭdonime Kabe, estis pola okul-kuracisto, grava tradukisto al Esperanto kaj rigardata kiel unu el la plej bonaj stilistoj dum la frua periodo de la esperanta literaturo. Jam kiel dekkvin- jara junulo li unuan fojon aŭdis pri Esperanto en ties naskiĝo-jaro 1887, tamen ankoraŭ ne ekaktivis. Anstataŭe li partoprenis en pola nacia movado kontraŭ la rusa regado en Pollando. Pro tio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial li i.a. nur en 1899, do kiel 27-jarulo, finis la medicinan fakultaton en la fora Kazano ĉe la Volgo. Revenite al Pollando, li en 1903, en aĝo de 31, eklernis la lingvon kaj dum ĉirkaŭ sep jaroj, ĝis 1910 aŭ 1911
3
, tre aktivis, precipe kiel tradukisto.
La unua Esperanto-grupo de Varsovio, fondita en 1893, ne havis juran statuson. Ne estis facile ricevi permeson fondi organizaĵon, ĉar la rusaj aŭtoritatoj timis, ke oni volos kaŝe disvolvi kontraŭcarisman agado. Tamen la 6-an de Decembro 1904 oni sukcesis fondi la Varsovian Societon Esperantistan, unue (ĝis 1908) kiel nuran filion de la Peterburga societo „Espero", tiam jam oficiale allasita. Prezidanto fariĝis Antoni Grabowski (1857-1921), vicprezidanto Leo Belmont (1865-1941) kaj sekretario Kabe.
4
Bein partoprenis la unuajn kvar Universalajn Kongresojn (UK) en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno (1905-1908). Lia vortaro alludas - iom kaŝite - en ekzemplo- fraz(er)oj ĉiujn kongres-urbojn kaj ankaŭ tiun de la kvina en Barcelono, kiun li tamen ne ĉeestis:
1-a UK 1905:
Bulonjo.
La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. (epoko).
2-a UK 1906:
Ĝenevo.
la Ĝeneva lago. (lago).
3-a UK 1907:
Kembriĝo.
la kolegioj de Kembriĝo. (kolegio).
4-a UK 1908:
Dresdeno.
La epizodoj de la Dresdena kongreso. (epizodo).
5-a UK 1909:
Barcelono.
La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. (vojo).
De la Ĝeneva UK de 1906 li estis vic-prezidanto de la Lingva Komitato (LK), kiu estis provizore fondita en 1905 dum la 1-a UK por nur unu jaro. En la 2-a UK en Ĝenevo ĝi ricevis daŭran strukturon kaj komencis la korekton de la tradukoj de l' vortoj en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento (FdE) al la referenc-lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Kun Antoni Grabowski, Bein estis respondeca por la polaj „Akademiaj Korektoj" (AK). La laboroj estis pretaj por la planita UK en Parizo en Aŭgusto 1914, sed pro la milito povis esti (manskribe!) publikigitaj nur en 1922 (franca kaj angla) kaj 1923 (germana, rusa, pola). La samtempa intensiva okupiĝo pri la Fundamenta vorttrezoro estis bazo de la difinvortaro. Simile estis ĉe aliaj „korektantoj". Grabowski kaj Paul Christaller (1860-1950), la ĉefa korektanto de la germanaj tradukoj, publikigis vortarojn pola-esperantan kaj germana- esperantan, ambaŭ aperitajn samjare kiel la Kabe-vortaro en 1910. La anglaj korektantoj Joseph Rhodes (1856-1920) kaj Edward Alfred Millidge (1865-1941) paralele al la AK verkis vortarojn angla-esperantan (Rhodes 1908) kaj esperanta-anglan (Millidge 1912).
La profesia okupiĝo de Bein (okulkuracisto) trovis eĥon en lia vortaro, kiu enhavas relative multajn vortojn el la fako medicino kaj rilataj fakoj kiel kemio kaj anatomio. Jen nur du ekzemploj inter multaj:
Hansen.
Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. -
lepro.
Koch.
... bacilo de Koch ... -
tuberkulozo.